Rekte al la artikolo

Verda urbo, verda kongreso

<<  [963]  >>

Paul Gubbins, Mikeo Seaton

La redaktoro de LBE taksas la urbon Letchworth stelulo de la kongreso. Ankaŭ Mikeo Seaton raportas pri la evento kaj aparte pri la kongresa temo: renovigo.

Gastigis la ĉi-jaran Britan Kongreson de Esperanto la plaĉe verda ĝardenurbo Letchworth. Ĉeestis ĉirkaŭ 70 kongresanoj, plejparte el la sudo kaj la mezo de Anglujo, sed ankaŭ el Francujo kaj Italujo. Partoprenis ankaŭ afrikano, Paul Mensah, el Ganao: bedaŭrinde ne eblis al samlandanoj liaj akiri vizojn por eniri Britujon.

Bildo

La prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio, John Wells, transdonas donacojn al Renato Corsetti, kiu relanĉis la prelegojn Buchanan.

(Pli granda bildo)

La ĉeftemo de la kongreso estis renovigo. Tial kernis la kontribuaĵo de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Renato Corsetti, kies prelego 'Lernu vian lingvon per lernado de alia lingvo: Esperanto kaj lingva konscio' inaŭguris la renovigitan lekciisto-postenon John Buchanan aŭspiciatan de la Universitato de Liverpolo.

Angela Tellier, parolante pri Buchanan, kaj Derek Tatton, skizante la estontecon de la Buchanan-prelegoj, enkondukis profesoron Corsetti. Fine de la prelego la prezidanto de EAB, profesoro John Wells, transdonis al la preleginto ateston de la Universitato de Liverpolo, kaj libron: ĉi-lasta aperigita koincide kun la 800-jariĝo de Liverpolo kaj kun ĝia statuso en 2008 kiel la eŭropa kultur-urbo.

Antaŭe, salutante kongresanojn dum la malfermo de la kongreso, la UEA-prezidanto agnoskis la gravecon de novaj impulsoj. 'Vi scias, ke en la movado estas pliaj ideoj disvastigi Esperanton,' diris Corsetti.

Bildo

Anna Lowenstein serĉas kaŝitajn mesaĝojn en sia komputilo, antaŭ ol prelegi pri kaŝitaj mesaĝoj en infanlibroj.

'Do mi aparte dankas al tiuj, kiuj pensas, ke la lokaj grupoj kaj regionaj kaj landaj asocioj havas grandan rolon. Pro tio la rolo de EAB estas tre grava. Multaj esperantistoj en la mondo rigardas al la brita movado. Mi salutas ĝin kaj vin, la membrojn de EAB, kaj aparte la estraron.'

Aliaj sesioj pri renovigo pritraktis parlamentan agadon, regionan kaj lokan agadon, kaj strategion por Esperanto. Tri prelegoj tuŝis librojn kaj aŭtorojn: Anna Löwenstein parolis pri infanlibroj kaj iliaj kaŝitaj mesaĝoj pri kiel konduti kaj alkonformiĝi al sociaj postuloj; Olga Kerziouk parolis pri la Esperanto-kolekto ĉe la Brita Biblioteko en Londono; kaj Sally Phillips parolis memore al William Auld.

Bildo

Marco Menichetti el Italujo legas LBE; kunlegas dekstre Geoffrey Wood.

Letchworth-anoj ne nur aŭdis pri la internacia lingvo sed ankaŭ aŭdis ĝin. Subĉiele, en la urbocentro, koncertis la franca kanzonisto Jomo (Jean-Marc Leclercq), kiu rompis sian antaŭan Guinness-rekordon, prezentinte unu post la alia 25 kantojn en 25 lingvoj. Lin enkondukis, en Esperanto, Renato Corsetti … tamen almenaŭ unu urbano ne kaptis la esperantecon de la koncerto. 'Jen ul' kantanta hispane,' informis patro sian filineton, dum Jomo melodiis germane. Evidente la sinjoro ne ricevis unu el la flugfolioj pri Esperanto disdonataj al la publiko dum la koncerto.

Eble la stelulo de la kongreso estis la urbo mem: agrabla surprizo por kongresanoj, kiuj ankoraŭ ne vizitis ĝardenurbon. Multe da verdaĵoj, multe da malfermaj spacoj, kun — en la urbocentro — harmonie modestaj konstruaĵoj senfanfarone elegantaj. Zorge kaj ame planita urbo por uzantoj de zorge kaj ame planita lingvo: do verda urbo kaj verda kongreso.

Paul Gubbins


Renoviĝo … aŭ regurdado?

Bildo

Ĝuas la kongreson, de maldekstre, Stephen Thompson, Graham Blakey kaj David Kelso.

(Pli granda bildo)

Tre aŭdaca kongresa temo: renoviĝo. 'Dumlonge nia movado parolis kviete pri la neceso renoviĝi, kaj tiel adaptiĝi al la nuna epoko. Sed kion ni faris malĝustan? Kiel ni misiris?' Tiuj ĉi demandoj, presitaj en la kongreslibro, certe respondindas. Ĉu ili montras obsedon pri eraroj ŝajne faritaj en la Esperanto-movado, aŭ ĉu ili celas solvi kiel renovigi la movadon? Kial oni malofte demandas, kion ni ĝuste faras, aŭ kion ni povas lerni el la pasinteco por la estonteco?

Nur unu programero dum la kongreso montris ion pri movado-renovigo kaj estis tiel indikita: vigla, interaga seminario de Rolf Fantom, 'Strategio por Esperanto'. Dume oni diskutis la celojn de la Esperanto-movado kaj proponis manieron ilin realigi, retroirante de la fina venko. Eble la sola alia sesio, kiu rilatis al la kongresa temo, estis la relanĉita Buchanan-prelego. Profesoro Renato Corsetti, la UEA-prezidanto, prelegis pri lingva konscio kaj lernado de unu lingvo per alia.

Bildo

La franca kanzonisto Jomo kreis novan mondorekordon, kantante en 25 lingvoj.

Rimarkinde mankis programero, kiu pritraktis la nacian studprogramon kaj la ŝanĝojn koncerne lingvolernadon, aparte ĉe unuagradaj lernejoj. Pasintjare dum la kongreso oni aŭdis multon pri la projekto Lingvolanĉilo (angle: Springboard to Languages): ĉi-jare oni malmulte menciis ĉi tiun gravan iniciaton, kiu sukcese funkcias en du lernejoj. Esperantistoj ne ignoru lingvolernadon kaj specife Springboard.

Unu el la pintoj de la kongreso estis la ĉeesto de la franca kantisto Jomo. Krom sia rekord-rompanta 25-lingva koncerto en la urbocentro de Letchworth, li distris la kongreson per gitara rok-muziko. Multaj pli junaj partoprenantoj, kiuj nombris minimume kvinonon de la kongresanaro, dancis kaj amuziĝis dum la sabatvespera Jomo-koncerto.

Bildo

Olga Kerziouk, kiu prelegis pri la Esperanto-kolekto ĉe la Brita Biblioteko en Londono, diskutas bibliotekajn aferojn kun David Bissett.

(Pli granda bildo)

Pri beletro oni prelegis: Anna Löwenstein pri kaŝitaj mesaĝoj en infanlibroj; Olga Kerziouk pri la Esperanto-kolekto ĉe la Brita Biblioteko; kaj Sally Philips pri William Auld. Okazis ankaŭ eventoj pri regionaj kaj federaciaj agadoj (bedaŭrinde ne bone ĉeestataj); kaj oni proponis al novuloj de Esperanto kaj en Esperantujo neformalajn sesiojn kaj ludojn. La novuloj ekskursis kun aliaj kongresanoj al Kembriĝo.

Mi menciu ankaŭ la prelegon 'Per sporto — Esperanton' de Klarita Velikova. Ŝi montris la tradician korean batalarton tekkjon [angle: Taekkyon], kaj provis instrui kelkajn ekzercojn al sia prezentinto, JEB-prezidanto Tim Owen, je la amuzo de la spektantaro.

Signifoplena nombro de la programeroj etikeditaj 'renoviĝo' en la kongreslibro, tamen, ne vere meritis tiun priskribon. La oficialaj malfermo kaj fermo, ekzemple, apenaŭ pritraktis renovigon de la brita Esperanto-movado, ĉar ili tro koncentriĝis pri pasintaj okazaĵoj en la movado, kun aparte malkaŝaj aludoj pri la antaŭnelonga pasinteco.

Ankaŭ la sesio pri la Esperanto-lobio ŝajne emfazis pli la pasintecon ol pozitivajn ideojn kiel promocii Esperanton kiel lingvoprobleman solvon, aparte inter politikistoj, kiuj determinas lingvopolitikon. Malgraŭ ĉi tiu kritiko, mi ja deziras sukceson al la lobio en ĝia granda tasko, kaj esperas, ke ĝi povos kontribui al la fina venko.

La plej polemika evento estis la prelego de Ian Fantom, la vicprezidanto de la loka kongresa komitato, pri 'Psikologio de esperanta informado'. Anstataŭ paroli pri la anoncita temo kaj eĉ antaŭenigi renovigon, s-ro Fantom bazis sian prelegon pri la ŝajne negativaj agoj de la administra komitato de EAB dum la lastaj 30 jaroj, aparte pri la translokigo de Esperanto-domo al Barlastono. Kvankam ĉi tiu temo estas racie kaj trankvile diskutinda, ne taŭgas prelego dum renoviĝo-kongreso. Malentuziasme reagis la aŭdantaro al tiu ĉi prelego.

Bildo

Ankaŭ neesperantistoj volis post la koncerto havi la subskribon de Jomo.

(Pli granda bildo)

Krom problemoj rilate hotelojn, membroj de Junularo Esperantista Brita (JEB) plejparte ĝuis la kongreson kaj trovis ĝin informa. Ilia jarkunveno okazis tuj post tiu de EAB kaj same konsideris laboron faritan kaj farotan. Dum la tuta kongreso, tamen, tempo kaj etoso ŝajne limigis diskuton, kaj oni ofte sentis, ke ne eblas libere priparoli gravajn aferojn. La kongresprogramo estis plenplena kaj ne vere provizis manĝotempon por kongresanoj, kiuj ne volis maltrafi prelegojn aŭ aliajn sesiojn.

Do ĉu la kongreso ĉi-jara sukcesis? Ĝi estis pozitiva evento por kunigi samideanojn (kaj malsamideanojn) kaj por pripensi aspektojn de la movado. Tamen estis negativaj aspektoj fremdaj al la temo de renoviĝo. Kelkaj partoprenintoj evidente konsideris la kongreson kiel platformon por nepozitiva plendado, kio embarasis multajn kongresanojn.

Mi esperas, ke estontaj kongresoj ne simple regurdos la pasintecon kaj ties ŝajnajn malbonaĵojn sed ankaŭ konsideros pli pozitive la estontecon. Tie kuŝas la vera renoviĝo de la brita Esperanto-movado.

Michael (Mikeo) Seaton esperantistiĝis en 1993 kaj estas kasisto de Junularo Esperantista Brita. Li doktoriĝas en Manĉestro pri kaj kemia inĝenierarto kaj komputada fluida dinamiko, kaj ludas aldviolonon kaj pianon por orkestroj kaj teatro-grupoj ĉirkaŭ Manĉestro kaj Stoke-on-Trent.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2007.

<<  [963]  >>