Rekte al la artikolo

Kongresaj komentoj

<<  [963]  >>

Paul Gubbins

La redaktoro de La Brita Esperantisto prezentas personan perspektivon pri la ĉi-jara Universala Kongreso en Jokohamo, Japanujo.

Unu el la multaj plezuroj de Universala Kongreso estas observi, kiom al ĝi kontribuas britaj esperantistoj. Ĉi-jare ne esceptis. Denove, post la sukceso en Florenco, okazis movada foiro (bedaŭrinde ne subĉiela, kiel pasintjare, sed en iom sardinskatoleca ĉambro); sed denove plene aktivis britoj.

Bildo

Helen Fantom, ekzemple, hero(in)e reprezentis la landan asocion, disdonante flugfoliojn pri la venontjara somera festivalo en Barlastono kaj memorigante, ke, se oni partoprenos la venontjaran UK-on en Roterdamo, eblos facile postkongresi en Britujo. (Anstataŭis ŝin dum kelkaj minutoj Jill Gubbins, fotite.) Krome ŝi reprezentis la asocion dum kunsidoj de la komitato de UEA.

Ana Montesinos de Gomis deĵoris ĉe la budo de Rondo 'Kato' (mi notis dum la kunsido de la katamantoj la aldonon de citiloj ĉirkaŭ 'kato' — eble por ne ofendi gramatikulojn, al kiuj mankas ekzemple streketo inter la du substantivoj en la origina formo de la asocio: Rondo Kato); cetere, pli malfrue en la semajno, Ana bone kunprezidis la kunvenon de la ronronanta rondo.

Ankaŭ via redaktoro ne ripozis: dum la movada foiro li umis ĉe la budo de Esperantlingva Verkista Asocio; dum la tago de la lernejo, li prezentis referaĵon pri Springboard to Languages; dum kleriga lundo li kunorganizis (kun Anna Löwenstein — iama britino) seminarion pri recenzado; kaj, post kelkaj miskomprenoj pri tagoj kaj horoj, li finfine sukcesis aŭtore duonhori.

Povas esti, ke aliaj britoj simile kontribuis al la kongreso: pardonu min, se vin mi ĉi tie ne mencias, sed ne eblas al nurhoma redaktoro die ĉiei.

Ankaŭ brito forpasinta 'ĉeestis' la kongreson. Unu el la plej emociigaj sesioj estis dediĉita al la memoro de William Auld. Humphrey Tonkin (iama brito) prezidis emociigan programeron, dum kiuj aŭdiĝis ne nur prelegetoj pri Auld sed ankaŭ aro da voĉlegataj poemoj.

Foje mi demandis min, kial Auld verkis nur unusolan drameton (Kvazaŭ birdoj konstruas) sed, aŭskultante la poemojn, mi ekkomprenis, ke multaj el la versaĵoj — ne nur la konata 'Ebrio' — fakte eltenas multon dramecan kaj plene deklamindas. Iasence ili similas al monologoj, eĉ monodramoj: tiamaniere ne tiom forestis de Auld ia spirito drama aŭ teatra, ol mi antaŭe supozis.

Malgraŭ la ĉarmoj — kaj foje la premoj — de kongreso, agrablas ekskurse eskapi. Elektis mi tuttagan vojaĝon al natur-parko Hakone, de kie (laŭ la priskriboj) eblos ĝui belan perspektivon super Monto Fuĵi. Nu … alveturante, el la aŭtobuso, la monton ni haste vidis; elveturante, same el la aŭtobuso, la monton ni haste vidis. Tamen, park-umante, ĉu ni vidis la monton? Tute ne. Fuĵi fuĝis malantaŭ nubojn … direndas nur, ke japanaj nuboj aparte vidindas.

Kompense ni vizitis vulkanon kaj manĝis nigrajn ovojn kuiritajn en varmegaj, sulfuraj akvoj. Mi ankoraŭ vivas (ja, jes, uloj … pardonpetojn) kaj ĝuis la spertaĵon. Fakte, por harfenduloj, necesas diri, ke ne la ovoj, nur la ŝeloj nigras. La ovoj mem same blankas kiel ordinaraj (t.e. superbazaraj kaj ne vulkanaj) ovoj. Kaj, ĉar ŝelojn oni ne manĝas (almenaŭ mi ne), eble estas troige diri, ke mi manĝis nigrajn ovojn. Mi nur mencias la fakton pro tio, ke nigrajn ovojn mi neniam antaŭe vidis. Nigrajn kokojn, jes; nigrajn ovojn, ne. Vidu, kiel larĝiĝas la spiritaj horizontoj per kaj pro Esperanto.

Bildo

"There is a possibility that a hand and a leg is pinched by the elevator. Please do not rush into the elevator, when the door is closing."

Menciindas ankaŭ la bela 'strangla' lingvo ĉie videbla en Japanujo. Mian plej ŝatatan stranglaĵon mi kaptis en turisma butiko (tien enpelis min mia filino, taksante min bankisto kun senlimaj monrimedoj — ha!): 'Rice scoop is souvenir only. The word ask the clerk in case of not being from the answer.'

Cetere mi ĝojas raporti, ke, malgraŭ la fakto, ke multaj butikoj celas imponi per afiŝoj kaj nomoj en la angla, la lingvo servas precipe kiel ornamaĵo (samkiel en Britujo videblas dekoracie ĉin- aŭ japan-stilaj vortoj, kiujn nur tre malmultaj komprenas).

La taksiisto el la stacidomo al la hotelo parolis ne unu vorton de la angla: la hotelo atingeblis nur per konstanta montrado de mapo. Kelneroj komprenas 'biero' aŭ 'akvo' sed, se menuo ne havas anglalingvan tradukon aŭ bildojn, vizitanto sen scioj pri la japana restas senhelpa (kaj verŝajne malsata). Ĉiam estas plezure, vidi tiamaniere, kiom venkis la mondon la angla.

Revene al la kongreso. Ne forgeseblas la sukceso de du britoj en la ĉi-jaraj belartaj konkursoj: Geoffrey Sutton gajnis unuan premion en la branĉo 'eseo' kaj Michael Cayley duan en la branĉo 'poezio'. Karaj, la paĝoj de La Brita Esperantisto estas al vi malfermaj (kiel, cetere, al ĉiuj verkemaj legantoj).

Laste, nepras danki al Renato Corsetti, kies deĵorperiodo kiel prezidanto de Universala Esperanto-Asocio finiĝis en Jokohamo. Renato — bona amiko kaj subtenanto de la brita movado — lerte gvidis la asocion dum la lastaj jaroj. Mankos al mi liaj saĝaj, ĉiam legindaj komentoj, ĉiam aŭskultindaj paroladoj pri la movado, ties evoluo, ties strukturo, ties internaj kaj eksteraj rilatoj.

Kiel li diris dum la solena malfermo de la UK, li nun antaŭĝuas la vivon kiel ordinara esperantisto. Nu, ordinara esperantisto li neniam estos … sed mi deziras al li, dankante, iom pli trankvilan vivon en Esperantujo.

Samtempe mi bonvenigas kiel novan prezidanton profesoron doktoron Probal Daŝgupto el Barato. Al li mi — nome de ĉiuj britaj esperantistoj — deziras sukcesan, fruktodonan kaj, super ĉio, plezuran prezidantecon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2007.

<<  [963]  >>