Rekte al la artikolo

Ride senbride

<<  [963]  >>

Eble necesos alinomi la festivalan semajnfinon: verŝajne pli taŭgos 'ridado-semajnfino'. Aparte ĉi-januare karakterizis la eventon, kiu en 2007 festis sian 15-an sinsekvan jaron, multe da gajeco kaj humuro. Samtempe ne mankis serioza studado.

Ĝin partoprenis 15 homoj, kiuj okupiĝis ĉefe pri teatrumado. Studata estis unuakta tragedio de Marjorie Boulton, Vaka seĝo, kiu antaŭ 50 jaroj premiiĝis en la belartaj konkursoj de UEA. Colin Simmonds lerte gvidis praktikan trejnadon pri aktorado, kaj provluditaj estis scenoj el aliaj teatraĵoj.

Aparte utila sesio koncentriĝis pri provludado de laste verkitaj teatraĵetoj por infanoj. La drametoj, kreitaj por la projekto Lingvolanĉilo, estis legataj kaj provprezentataj. Tiel eblis certigi, ke la teatraĵetoj plene taŭgas por junaj lernantoj de Esperanto, antaŭ ol ilin definitive publikigi.

La venontjara semajnfino 'Ni festivalu' okazos inter la 18-a kaj 20-a de januaro 2008. Studataj estos verkoj precipe de Julio Baghy — kaj tutcerte ne mankos ridado.

Kostoj jenas: unuĉambra loĝado, £91; dividita ĉambro, £83; eksterkolegia loĝado, £61. Memorindas, ke la prezo inkluzivas tage tri manĝaĵojn, teon kaj kafon, kaj memevidente partoprenadon en riĉa programo. Junuloj esploru ĉe Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF) pri financa subtenado.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2007.

<<  [963]  >>