Rekte al la artikolo

Ridigaj aparatoj

<<  [962]  >>

Jack Warren

Ĉi-teme prelegis la aŭtoro dum la pasintjara somera festivalo en Barlastono. La prelego, tre amuza kaj sprita, tiom kaptis la atenton de la aŭskultantaro, ke estas decidite prezenti ĝin ĉi tie al pli vasta publiko.

Ĉi-sube mi celas esplori apartan aspekton de la karikatura arto. Tiu pritraktas ĝenerale homajn kutimojn kaj malfortojn, sed ĉi-kaze ne pere de la situacioj, en kiuj la homoj sin trovas, sed pere de la aparatoj, kiujn ili uzas. Ne temas pri kineta arto, kiu celaspensigi, foje maltrankviligi, sed kiu ne amuzas. Karikaturoj nepre ridigu nin.

Ĉu tiu arto estas aparte brita? Pri tio mi ne certas, sed karikaturoj de 'ridigaj aparatoj' floras en socioj, kie aparatoj tiaj abundas, interalie en angleparolantaj landoj. Tamen temas pri fenomeno moderna. Kiel, do, ĝi komenciĝis?

Historia fono

Bildo

La ĉetabla elektra trajno de Menier.

(Pli granda bildo)

En la mezepoko ĉiu metiisto estis spertulo; supozeble metiistoj havis proprajn ĉelaborajn ŝercojn kompreneblajn nur al sammetianoj. Ekzemploj de tiuj, kiuj tiam laboris kun maŝinoj, estas muelistoj aŭ militaj inĝenieroj.

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj disvastiĝis multaj novaj aparatoj; unue pro vaporpovo, poste pro elektro kaj gaso, tiel ke maŝinaro iĝis parto de la ĉiutaga vivo — kaj ĉio komuna povas esti fonto de humuro. En Anglujo, la tiel-nomata 'metiejo de la mondo', okazis aparte rapida disvolviĝo; ankaŭ en Francujo kaj Usono abundis inventaĵoj kaj inventistoj.

Interesiĝis samtempuloj pri maŝinoj unue kiel fonto de timo, kiel en la romano Frankenstein, poste kiel simboloj de progreso kaj povo, kaj do tute ne ridindaj. Tamen ne eblas ne ridi, kiam videblas la ĉetabla elektra trajno de Gaston Menier (1887): la trajno kelnerumas, servante fiŝpladon al nepre gravmienaj gastoj.

Kelkaj ridigistoj

Ŝajne neniu humure pritraktis maŝinojn, ĝis debutis la dojeno de tiu branĉo, William Heath Robinson (1872-1944). Heath Robinson naskiĝis en Londono en artista familio. Patro, onklo kaj fratoj estis artistoj; la avo, origine el nordorienta Anglujo, laboris sub gvido de la ilustristo Thomas Bewick. Fine de la 19-a jarcento novaj teĥnikoj plifaciligis la produktadon de ilustritaj libroj, kaj proponis ŝancojn al junaj artistoj. Heath Robinson serĉis sufiĉe bone pagatan laboron kaj laboris kiel ilustristo ekde 1897.

Liaj tiamaj ilustraĵoj ne estis humuraj. Ili aperis en klasikaĵoj de Rabelais, Chaucer, Shakespeare aŭ en Iliado, aŭ en infanlibroj, kiel tiuj de Andersen. Tamen rimarkeblas, ke eĉ ĉe liaj feinoj la stilo estas realisma kaj enradikiĝinta en la vera mondo. Jen eco de lia posta laboro.

Ĉirkaŭ 1914 Heath Robinson estis jam konata kiel karikaturisto primokanta la tiel-nomatan 'modernan vivmanieron'. La brita socio nun iĝis plejparte urba kaj industria; ĝi dependis de amaso de komplikaj aparatoj, kiuj foje kunportis malavantaĝojn. Milito, tiu ĉi fonto de multaj inĝenieraj atingaĵoj jam en la mezepoko, bezonas amason da aparatoj, kaj samtempe ĝi ŝanĝas la popolan humuron. Ekzemple, el la malamiko oni kreis novan humurcelon, la 'huno'. Heath Robinson vizitis la fronton en Francujo kaj kreis proprasperte ilustraĵojn por subteni la spiriton de la soldataro, kiu ege amuziĝis pro liaj bildoj. Do Heath Robinson certe iom sciis pri la 'huno', tamen li traktis lin suprize milde. En bildoj kiel Vestolavtago sur Zepelino (ĉi-dekstre) li sukcesis ĉerpi humuron eĉ el la koŝmaro de la tranĉeoj.

Bildo

Provante falsajn dentojn.

(Pli granda bildo)

Pli tipa de lia kroma verkaro estas Provante falsajn dentojn el la jaro 1929 (ĉi-maldekstre). Tiu enhavas preskaŭ ĉiujn ecojn de liaj karikaturoj. Homoj abundas ĉiuflanke, ĉiuj okupataj. Ili grave mienas kaj ofte portas okulvitrojn. Diversaj taskoj estas samtempe entreprenataj en unu bildo. La maŝinaro, eĉ se nova, estas jam kaduka kaj plurloke riparita improvize. La fono estas griza kaj senkonsole industria.

Bildo

La privata lokomotivo de Heath Robinson.

(Pli granda bildo)

Tiuj du lastaj ecoj sugestas, ke vanas esperoj pri progreso. Neniu maŝino funkcias precize, kiel oni intencis; ĉiam necesas riparoj, laŭaspekte nefidendaj. La 'moderna vivo', do, ne estas utopio; male, ĝi estas tiel malloga kiel la fonoj de la bildoj. Ke Heath Robinson mem ne estis tiel pesimisma, indikas multaj aliaj verkoj liaj. En Fervojaj spritaĵoj (1935) aperis bildo de la 'privata lokomotivo' de s-ro Robinson (ĉi-sube). La 'nokta ĉielo', jam uzata en liaj feinrakontaj ilustraĵoj, emfazas parte flankajn detalojn: ne nur lampo kaj sonorilo, sed ankaŭ flago kun komencliteroj de la nomo de la artisto, ombrelo, binoklo kaj eĉ leterkesto. Ankaŭ ĉi tie videblas improvizitaj riparoj: la radoj de la lokomotivo estas el ligno kaj kadukaj; oni vindis la fumtubon per tuko. Ĉu vere ni troviĝas en la metiejo de la mondo?

Bildo

Kromaj celoj de tiu ĉi milda mokado estas golf-ludado, ĝardenado, aŭtomobilismo kaj vivado en novaj apartamentoj. Mia preferata verko estas la ilustraĵoj en la infanlibro La nekredeblaj aventuroj de Profesoro Branestawm de Norman Hunter. Tiu ĉi libro tute malsimilas al la feinrakontoj. Temas pri inventisto kvazaŭ kreita por Heath Robinson, inter kies inventaĵoj estas krespofarilo, pantalonlevilo kaj magnetaj ĵarteloj (ĉi-maldekstre).

Heath Robinson estis milda, sinĝena homo, kiu ne serĉis memreklamon. Laŭ lia edzino li estis tute nepraktika kaj neniam konstruis iujn el siaj maŝinoj. Liaj verkoj estas la malo de tiuj sterilaj arĥitektaj desegnaĵoj, kiuj ellasas ĝenajn detalojn. Robinson remetas ĉion, kiu ne devus esti tie. Tiel li igas nin moki la vanan postkuradon de progreso, kiu restas porĉiame iluzia.

La usonano Rube Goldberg (1883-1970) estis samtempulo de Heath Robinson kaj certagrade similas al li, tiom ke lia nomo iĝis proverbaĵo en la usonangla kiel tiu de Heath Robinson en la britangla. Ankaŭ Goldberg primokas la 'modernan vivon', aparte, se nova teĥnologio celas plifaciligi la vivon sed efektive faras la malon. Karikaturoj de Goldberg estas laŭ li 'simboloj de la homa kapablo klopodi maksimume kun minimumaj rezultoj'.

Goldberg estis nepre praktika homo. Li iĝis inĝeniero kaj respondecis pri akvo kaj kloakaro en San-Francisko, sed ĉiam sopiris je karikaturado. Post rapida sukceso li translokiĝis al Novjorko kaj baldaŭ atingis famon tra la tuta lando.

La aparatoj de Goldberg neniam funkciis, kaj neniu aŭdacus konstrui ilin. Li intence uzas nefidendaĵojn kiel plantoj aŭ bestoj por atingi tre modestajn celojn — premi sukon el oranĝo, aŭ fermi fenestron, kiam pluvas kaj neniu estas hejme. Komentoj ĉiam akompanas la bildon, do teksto kaj desegnaĵo egale gravas — kontraste al Heath Robinson, ĉe kiu oni devas mem elpensi, kiel io funkcias. Tamen la procezoj ĉe Goldberg estas tiel komplikaj, ke nepras komentario (rigardu ĉi-dekstre).

Certagrade konata en Nordameriko, sed ŝajne preskaŭ forgesita en sia naskiĝlando Anglujo, estas Frederick Rowland Emett (1906-1991). Emett estis figuro de la 20-a jarcento, sed same skeptika pri progreso kiel Goldberg kaj Heath Robinson. Ankaŭ li amis fervojojn. Li deĵoris kiel karikaturisto, kaj poste karikatur-redaktoro, por la humura revuo Punch. Hejme li konstruigis kaj konstruis grandskalajn maŝinojn, kiuj vere funkciis. Ĉiuj estas faritaj en la sama dratplena stilo kiel liaj karikaturoj.

Por la granda postmilita ekspozicio 'Festivalo de Britujo' en Londono en 1951 li faris etfervojon, sur kiu veturis pluraj lokomotivoj kiel tiu de la fervojo 'Far Tottering and Oystercreek' (ĉi-maldekstre). Kiel Heath Robinson 20 jarojn antaŭe, li kontribuis al la ekspozicio 'Idealaj Hejmoj' en 1956, per diversaj el siaj tiel nomataj 'aferoj' (angle things) — interalie lulseĝo kaj tapiŝpurigilo. Ekde tiam li malfermis propran metiejon kaj faris ĉiujn 'aferojn' mem.

Same kiel Robinson, Emett devis pergajni monon kaj do kreis reklamocele aparatojn, interalie por la entrepreno Shell kaj por la poŝtoficejo. Simile, en la butikumejo Victoria en Nottingham, estas la tiel-nomata Ritma Horfontano. Tamen oni pleje memoras lin pro lia maŝinaro en la muzika filmo Chitty Chitty Bang Bang.

La 21-a jarcento

Jen sufiĉo pri la lasta kaj antaŭlasta jarcento. Kio pri la nuna? Elstaras tuj la nomo de la filmkarikaturisto Nick Park (1958-). Kvankam li uzas modernan rimedon, li apartenas al la sama tradicio. Malsame estas tamen, ke filmo devas rakonti; pro tio unu bildo ne sufiĉas, kaj la tasko amuzi homojn iĝas pli ambicia — kaj pli temporaba.

La ĉefrolantoj Wallace kaj Gromit havas klarajn beletrajn antaŭulojn: Don Quixote kaj Sancho Panza, Sherlock Holmes kaj Watson, kaj ĉiuj paroj, ĉe kiuj la servisto estas pli lerta ol la mastro. Wallace, la inventisto, pritraktas sin kaj sian laboron tiel grave kiel la figuroj de Heath Robinson. La senparola hundo Gromit rilatas al sia mastro iom kiel Stan Laurel al Oliver Hardy. Apartaj ecoj tamen distingas tiujn filmojn disde iliaj antaŭuloj. Ili celas kaj infanojn kaj plenkreskulojn, do krom la rakontarto, kun herooj, heroinoj, krimuloj, postkuradoj, k.t.p., abundas vortludoj kaj citaĵoj el pli konataj filmoj. En la longdaŭraj — Kokidejo kaj Malbeno de la lupkuniklo — estas pli da intrigo kaj malpli da aparatoj. La mallongdaŭraj pli similas al la antaŭaj.

Belega eksksurso temas pri mondvojaĝo, sed la tuta evento tre malnovstile prezentiĝas, kvazaŭ oni ne estus progresinta ekde la epoko de Jules Verne kaj H. G. Wells. La kosmoŝipo estas simpla kaj sendetala kaj la surluna aŭtomato tiom kaduka kiom en la bildoj de Heath Robinson. En La malĝusta pantalono rolas endoma etfervojo — kiel ĉe Gaston Menier en 1887. Freŝe tonditaj enhavas trikmaŝinon kaj kaĉopafilon. Tiuj aparatoj gravas por la rakonto, ofte ĉar ili ne funkcias kiel antaŭvidataj.

Kio pri la estonteco?

Ĉiuj artistoj pritraktataj ĉi tie revizitis pasintecon, kiam teĥnologio sufiĉe kompreneblis al laikoj. Ne hazarde temas pri meĥanika inĝeniertekniko; ni komprenas, do ni povas ridi. Teĥnologioj, kiuj formas la nunan socion, tion ofte ne permesas: fakoj kiel nuklea energio, genteĥnologio kaj komputila inĝeniertekniko restas ŝlositaj al nefakuloj.

Tamen, se iu aparato konatiĝas al pli vasta publiko, tiu povas provizi bazon por ŝercoj kompreneblaj al (preskaŭ) ĉiuj. Laiko ne scias, kio okazas ene de komputilo, sed li jes ja komprenas ĝin kiel konsumanto. Lastatempe aperis en radiaj komedioj ŝercoj pri tipe komputilaj kliŝaĵoj, kiel 'Ŝajnas, ke vi skribas leteron …'. Do estontece ne mankos primokindaj komputilaj temoj.

Tia humuro estas sekurvalvo por pli detruaj sentoj, aparte frustriĝo. Oni dependas de aparatoj sed neniam tute regas ilin. Oni eĉ scivolas, ĉu oni regatas de ili. Efektive multaj homoj en socio kiel nia estas ankoraŭ ambivalentaj — amaj-malamaj — rilate teĥnologion kaj ĝiajn diversajn aparatojn. Verŝajne ili restos tiel, kaj bezonos la humuron de iu Heath Robinson, Rube Goldberg, Emett aŭ Nick Park kaj ties posteuloj por travivi la lukton kun aparatoj, kiuj nin ĉiutage alfrontas.

Jack Warren, kiu instruas interalie la anglan kiel fremdan lingvon, loĝas en Middlesbrough. Li aktivas en sia federacio kaj estas populara instruisto ĉe la barlastona somerfestivalo (kiu ĉi-jare okazos inter la 18-a kaj la 24-a de aŭgusto — frua aliĝo estas rekomendata kaj detaloj pri la programo haveblas de EAB).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2007.

<<  [962]  >>