Rekte al la artikolo

Kongreseto diskutas kongresojn

<<  [962]  >>

Bonvenigis Stephen Thompson, prezidanto de Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio, vizitantojn ne nur el la regiono sed ankaŭ el Estonujo, Hispanujo kaj Italujo, kiam ili ĉeestis la aŭtunan federacian kunvenon en Chester komence de oktobro.

Antaŭ la gastparolado ekstaris ĉeestantoj memore al Bill Auld, kiu forpasis la antaŭan monaton. Paul Gubbins raportis pri la enterigo, kiun li ĉeestis, kaj poste, kadre de la memorparolado Antonia Rostron van Ess, prelegis pri la historio de Universalaj Kongresoj kaj aparte pri la ĵusa en Florenco.

Bildo

Ĝuis la eventon, de maldekstre, Francesco Maurelli, Paul Reed, Daniel White, Paul Rodriguez kaj Brendan Marsh.

(Pli granda bildo)

Li atentigis, ke Universalaj Kongresoj laŭcele kaj strukture apenaŭ ŝanĝiĝis dum pli ol 100-jara ekzisto. Li demandis, ĉu eblos — kaj ĉu dezirindos — ŝanĝi la kongresan formaton, inkluzive de la komitata hierarĥio de Universala Esperanto-Asocio, por pli demokratiigi la asocion kaj por 'revenigi' kongresojn al membroj.

Sekvis debato, en kiu estis proponite, ke UEA rezignu pri interalie longaj kaj tedaj solenaj malfermoj kaj fermoj, kaj ke ĝi elektu pli allogajn kongresajn temojn, ekzemple 'Esperanto kaj humuro'.

Post la prelego okazis diskutrondoj. Stephen Thompson gvidis unu por komencantoj kaj komencintoj; Hilary Chapman paroligis pli spertajn parolantojn pri la Esperanto-civito.

Organizis la eventon Ian Mac Dowall — entute ĝuindan kaj sukcesan tagon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2007.

<<  [962]  >>