Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [962]  >>

Paul Gubbins

William Auld (1924–2006)

Multaj legantoj de La Brita Esperantisto retenos siajn memorojn pri William Auld, kiu mortis 81-jaraĝa pasintan septembron.

Mi renkontis lin unuafoje, kiam mi novice partoprenis someran lernejon en Barlastono. Gastprelegis Bill, kiu inspire parolis pri esperanta kulturo kaj tiel malfermis al mi la okulojn kaj orelojn pri la riĉeco de Esperanto ĝis tiam al mi ne imagebla.

Dum la semajno mi hazarde sidis kontraŭ li en aŭtobuso survoje al la drinkejo 'La Verda Stelo', kie okazis ceremonio honore al Zamenhof. Mi salutis lin, iom nervoze, sed ne kuraĝis daŭrigi la dialogon. Cetere, mi diris al mi, eminentulo — poeto, aŭtoro, ja redaktoro de La Brita Esperantisto — ne volos malŝpari la tempon, dialogante kun mi.

Kia eraro. Bill lerte, pacience, bonhumore konversaciigis min, tolerante mian hezitemon, mian balbutadon, mian nescion, miajn fuŝojn. Fine li konsilis min ne aĉeti plian anglan-esperantan vortaron sed akiri Plenan Vortaron (pri kiu mi ĝis tiam ne aŭdis), do esperantan-esperantan vortaron. Tion mi faris. Tiun Plenan Vortaron, aĉetitan pro la konsilo de Bill, mi daŭre uzas, ekzemple dum kongresoj, kien ne eblas kunporti ion pli pezan. Kaj, trafoliante ĝin, mi ĉiam, danke, pensas pri Bill.

En sekvaj jaroj, ankaŭ en Barlastono, mi kun kelkaj aliaj (ekzemple Tim Carr) akompanis Bill al la drinkejo, la Plumotufo. Eĉ nun mi mense vidas lin en la angulo de la tiea tiel-nomata 'salono', kun viskio aŭ pajnto da biero, brile babilanta pri literaturo, aparte pri poezio. La salono ne plu ekzistas (forigitaj estas la internaj muroj), sed en la Plumotufo mi povas precize montri, kie sidis Bill — speco de Sokrato, saĝulo, ĉirkaŭata de disĉiploj. Tiel aŭskulti, tiel lerni, estis privilegio neforgesebla kaj, bedaŭrinde, ne plu realigebla.

En La infana raso Auld skribis:

Ni fetas povre antaŭ la foriro,
Ni letargias antaŭ la frakaso.
Ni, forfikulaj ombroj de l' aŭroro,
Atentas nur la nunan kaj plej modan.
Kaj tamen flagras vigle la fajrero.

La vigle flagranta fajrero, nun estingita, estis Bill Auld — interalie redaktoro ekde 1973 ĝis 2000 de La Brita Esperantisto. Tial konvenas, ke inter la kovriloj de la periodaĵo, pri kiu li zorge respondecis per ses numeroj jare, troveblas tributoj de britaj esperantistoj, kiuj lin konis, aŭ eĉ ne konis, sed iel amis. Tiuj ĉi tributoj legeblas ĉi tie, kaj raporto pri la funebra adiaŭo ĉi tie.

Ago-tago

Fine de la somero mi ricevis cirkuleron, kiu memorigis pri esperanta tiel-nomata 'ago-tago'. Antaŭ kelkaj jaroj okazis (aŭ almenaŭ enkalendariĝis) ago-tago la unuan sabaton en oktobro. Tiam aktivaj esperantistoj organizis ekspoziciojn, ekzemple en bibliotekoj, aŭ prezentis Esperanton pere de budoj aŭ almenaŭ banderoloj ekster butikumaj centroj kaj sur la ĉefstratoj de siaj urboj. Aperis foje artikoloj en lokaj kaj regionaj gazetoj. Lastatempe, tamen, ŝajnas, ke almenaŭ en Britujo la tradicio — se tia ĝi estis — forfalis.

Tamen la septembra cirkulero instigis al freŝa laboro. Bone, sed, alveninte nur unu monaton antaŭ la ago-tago, ĝi ne permesis multe da tempo por prepari la tagon. Sed, kaj jen la kialo de tiuj ĉi komentoj, printempaj planoj nun lanĉataj povos esti aŭtune realigitaj. Alivorte, se oni volos ago-tagumi, oni tuj komencu.

Fakte, la estraro de Universala Esperanto-Asocio akceptas flekseblan daton por la ago-tago. Ĝi ne rigore insistas pri la unua sabato en oktobro, agnoskante, ke ĉiu lando havas siajn feriojn, siajn lernejajn kaj universitatajn programojn, k.t.p., kaj eble preferos laŭe orientiĝi. Ekzemple UEA notas, ke en Eŭropo estas aranĝata tiel-nomata 'tago de lingvoj', kiu en 2006 okazis fine de septembro: eble konsilindus kunligi esperantan ago-tagon kun pli vasta, kaj oficiale subtenata, tago de lingvoj.

Aliflanke diskutindas, ĉu en interreta epoko valoras ago-tago. Mankas lokaj grupoj, mankas aktivuloj — kaj ĉu saĝas propagande aŭ publice agi kaj veki intereson, se ne eblas direkti lernontojn al surlokaj instruantoj kaj parolantoj de Esperanto?

Plaĉus al mi ricevi viajn ideojn kaj komentojn pri la valoro (aŭ nevaloro) de esperanta ago-tago. Eĉ pli plaĉus al mi ricevi viajn raportojn kaj fotojn pri evento sukcesa — aŭ eĉ nesukcesa: pro nesukceso eblas lerni.

Persone mi restas iom skeptika pri ago-tago. Aparte, ĉar por esperantaj aktivuloj ĉiu tago estas ago-tago.

SATEB — ĉu adiaŭ?

En majo renkontiĝos membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB) en Londono. La asocio rezignis pri sia kutima semajnfino en Barlastono, dirante interalie, ke prezoj ĉe Wedgwood Memorial College nun tiom altas, ke partoprenontoj ne pretas pagi. Ironie, ke ĝuste la maldekstremuloj kaj sindikatanoj, kiuj konsistigas la kernon de la ŝrumpinta SATEB-membraro, hezitas pagi pli altajn kostojn, por ke la kolegia stabano ricevu iom pli da mono pro semajnfina deĵorado; kaj, malgraŭ prezo-altigoj ĉe la kolegio, la valoro — komfortaj ĉambroj, tage tri bongustaj manĝoj, por ne mencii viglan esperantan programon — restas senparalela kaj laŭkvalite superas tiun en iu ajn pensiono aŭ farmbieno.

Sed SATEB frontas al pli gravaj demandoj ol semajnfinaj kostoj. Ĝi frontas, simple, al kolapso. Do en Londono la manpleno da homoj, kiuj ĉeestos la jarkunsidon, diskutos ekzemple, ĉu daŭrigi la asocion, ĉu ĝin suspendi, provizore dormigi, aŭ ĉu krei virtualan, interretan forumon por diskuti sindikatajn kaj aliajn aferojn. Sed restas baza kaj verŝajne ne viŝebla problemo: mankas homfortoj. Kial? Eble ĉar la organizaĵo ne plu parolas komunan lingvon.

Legante la rezoluciojn de la lasta kongreso de la SATEB-a gepatra organizaĵo, Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), okazinta pasint-aŭguste en Beogrado, mi ne povas ne pensi, ke la nura vortumado de la rezolucioj malinstigas al ordinaraj esperantistoj serioze trakti SAT-on, ke tiu — pardonu min — ne plu apartenas en la reala mondo sed en iu Flegejo Karlo Markso por Eksaj Komunistoj. Esperantistoj, ĝenerale, celas interkompreniĝon, interpaciĝon; ili volas kunigi, ne disigi; kaj do ĉu la rezolucia emfazo pri bataloj, alivorte pri konfliktoj, vere kongruas kun la sinteno de meza esperantisto?

Ekzemple, mi legas, ke SAT (miaemfaze) 'subtenas la batalon de … Monda Koalicio kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj, kaj deziras, ke SAT eniru en la koalicion por partopreni en tiu batalo'; ke ĝi 'solidariĝas kun ĉiuj bataloj en la mondo kontraŭ la detruo de la socialaj rajtoj kaj alvokas al sennaciigo de ĉi tiuj bataloj'; ke ĝi 'aparte solidaras kun la batalantoj por la konservo de la 9-a artikolo de la japana konstitucio'.

Nuntempe oni preferas dialogi, ne batali, krom se oni prezidantas aŭ ĉef-ministras. Ĉu do ne pli akcepteble estus alimaniere esprimi ja gravajn punktojn, ekzemple: SAT 'subtenas la Mondan Koalicion kontraŭ pafaĵoĵetoj …'; ĝi 'solidariĝas kontraŭ la detruo de socialaj rajtoj …'; ĝi solidaras por konservi la 9-an artikolon …' kaj tiel plu? Lingve malpli kliŝe, malpli anakronisme; eventuale pli alloge por pli junaj, politike engaĝitaj esperantistoj.

Persone, mi bedaŭros la forpason de SATEB (se tio ja okazos). Mi tre ĝuis la semajnfinojn, kiujn riĉigis ĝenerale elstaraj eksterlandaj prelegantoj. La eventoj prezentis unu el malmultaj ebloj ekster Londono diskuti en Britujo per Esperanto neesperantajn gravaĵojn — politikon, internaciismon, maljustecon, homajn rajtojn, k.t.p.

Se ja kolapsos SATEB, mi forte esperas, ke tiuj, kiuj volas iel gardi ĝian spiriton, okazigos dum britaj kongresoj almenaŭ unu sesion por liberpensantoj, progresemuloj kaj aliaj disidentoj, por ke oni diskuti SATEB-ecajn temojn.

Cetere, mi atentigu, ke la paĝoj de La Brita Esperantisto estas malfermaj al tiuj, kiuj volas ne polemike, ne propagande, sed sincere, serioze artikoli pri sociaj, politikaj kaj aliaj aktualaj temoj.

La pasinta jaro

Verdire la jaro 2006 de pluraj vidpunktoj ne aparte favoris Esperanton.

Oni memoros ĝin pro la forpasoj ne nur de Bill Auld sed ankaŭ, ĝuste je Zamenhof-tago, la 15-a de decembro, de la radio-elsendoj de Pola Radio, almenaŭ en la tiama formo. Promesitaj estas interretaj programoj: ankoraŭ fruas por ilin prijuĝi. Malgraŭ hontinde mallonga periodo inter la anonco pri la eventuala silentigo kaj la silentigo mem, la esperantistaro lavange leteris al Pola Radio, kaj al polaj ambasadejoj kaj aliaj instancoj, por protesti kontraŭ la planoj. Bedaŭrinde vane.

Malaperis post 47-jara ekzisto unu el la plej ŝatataj kaj admirataj esperantaj institucioj: pro tiu ĉi politika kaj ekonomia vandalismo ĉiu esperantisto estas malriĉiĝinta. La Brita Esperantisto bedaŭras la ĉesigon de la elsendoj kaj kondolencas la redakcianojn.

Malaperis ankaŭ la interreta portalo Ĝangalo kaj la reta Internacia Televido (ITV). Ĝangalo enhavis multon interesan kaj provis prezenti aktualajn novaĵerojn. Tamen nacilingvanoj turnas sin al nacilingvaj kanaloj — bone ekipitaj, kun dekoj da profesiaj raportistoj — por internacie kaj aktuale informiĝi. Do mankis publiko; kaj same ĉe ITV (pri kiu mankis ankaŭ investontoj). Mi neniam ekscitiĝis pri esperanta televido-kanalo: entuziasmo kaj entreprenemo flanke de la iniciatinto, Flavio Rebelo, simple ne sufiĉis. Konjekteble BBC elspezas pli da mono por unu duonhora epizodo de sapodramo, ol disponeblis dum tuta jaro al esperanta televido. La projekto ekde la komenco estis fiaskonta.

Pli etskale, sed ne malpli skue, estas la 'provizora' endormigo de la literatura revuo Fonto. Verŝajne malmultaj britoj abonas Fonton kaj do ne konscias pri ĝia graveco. Fonto estas la sola revuo, kiu serioze, sen aparta persona aŭ politika starpunktoj, sin dediĉas al esperanta beletro originala aŭ tradukita. Lastatempe ĝi nur sporade aperis kaj nun ne aperos dum 2007 pro eldonejaj problemoj.

La Brita Esperantisto deziras al sia eminenta, beletra kolego bonan dormadon … kaj esperas, ke ĝi vekiĝos en 2008 tute refreŝigita!

La nuna jaro — kaj la kongreso

Intertempe, en Britujo, la situacio pli optimismas. La projekto Springboard solide progresas, kaj jam aperis anoncoj pri la skota kongreso en Lanark (15-a ĝis 17-a de junio) — ĉiam indas partopreni.

Promesita estas 'renoviga' brita kongreso: 4-a ĝis 7-a de majo, en Letchworth. Verdire, laŭ ankoraŭ iom svaga programo, mi ne vidas multon pri renovigo: mi legas en letero sendita kun la januara Update pri ebla 'restarigo' de Esperanto Lobby kaj Parlamenta Esperanto-Grupo, kaj pri muzik-spektaklo (ĉu 'aŭskultaklo'?) kaj, kunlige, provo rompi rekordon Guinness-libran — tiel revivigi la pasintecon ne kongruas miaopinie pri renovigo.

Bizare, la letero ne mencias la vere 'novigan' aspekton de la kongreso: la inaŭguran Buchanan-prelegon farotan de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Renato Corsetti. La prelego estas tamen menciita en la kongresa retejo (www.britakongreso.org), kie oni legas ankaŭ pri kvinpunda suplemento por postprelega tagmanĝo. Sed kiel antaŭpagu tiuj, kiuj volos unutage partopreni la kongreson por ĉeesti nur la Corsetti-prelegon?

Verdire, la organizado de la ĉi-jara brita kongreso ŝajnas, fine de januaro, ankoraŭ ĥaosa.

Sed, pli pozitive, mi ĵus aŭdis pri ebla anstataŭanto de la mankanta Fonto. Beletra Almanako (librejo.com/beletra-almanako) aperos en aŭtuno: gratulinda kaj esperiga novaĵo.

Ĉion bonan por 2007 deziras

Paul P. Gubbins

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2007.

<<  [962]  >>