Rekte al la artikolo

Barlastono en 2007

<<  [961]  >>

La vintra festivala semajnfino okazos ĉe Wedgwood Memorial College 19-21 jan 2007. La semajnfino ebligas al individuaj grupoj organizi propran programon (ekzemple stud- aŭ konversacio-rondojn) aŭ al unuopuloj ekspluati esplorocele la riĉaĵojn de la Butler-biblioteko. Ĉiuj partoprenantoj, tamen, kune manĝas kaj kune sin distras (eble vespere en unu el la barlastonaj trinkejoj), kaj tiel ĝuas buntan esperantan etoson.

Konstanta grupo estas tiu de teatro-amantoj (sed bonvolu noti, ke la programo de tiu ĉi grupo ne taŭgas por komencantoj). En 2007 oni studos unuaktan tragedion, kiu festas en 2007 sian 50-jariĝon, kaj — post la sukceso de la trupo La Verda Ranaro en Florenco — konsideros aliajn dramojn prezenteblajn dum UK. Okazos ankaŭ prelego pri Esperanto-teatro kaj prezentos sin okazoj por aktore ekzerci sin kaj provprezenti unuopajn scenojn.

Detaloj pri kostoj kaj loĝebloj haveblas de Wedgwood Memorial College, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent ST12 9DG (tel. 01782 372105/373427; fakse 01782 372393; wedgwood.college@staffordshire.gov.uk).

Krome, detaloj pri la Brita Esperanto-Kongreso en Letchworth (4-6 majo 2007) kaj la somera festivalo en Barlastono (18-24 aŭg 2007) haveblas de la oficejo de Esperanto-Asocio de Brito en Barlastono. Rekomendindas frua aliĝo por ĉiuj eventoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2006.

<<  [961]  >>