Rekte al la artikolo

100 + 1 = ?

<<  [961]  >>

David Kelso

En junio kongresumis skotoj — kaj aliaj — en Stirling. Kiel ili pasigis la semajnfinon? Ŝajne amuze-muzee, helpe de kuk-kaverno kaj zagreba sandviĉo…

Kiel celebri 101-an kongreson? Post la brila centa skotlanda kongreso, pasintjare en Largs, ĉi-jare (2-5 junio) okazis pli familia afero, kvankam venis vizitantoj ankaŭ el Anglujo, Kimrujo, Manksinsulo kaj Francujo. La kongresejo estis Instituto Smith en Stirling, iama municipa muzeo, nun ĉarmega kultura centro, kiu ofertas ne nur muzeon (tre interesan, parenteze) sed ankaŭ artmuzeon, kafejon, turisman informejon, belan ĝardenon (kun interesaj skulptaĵoj) kaj teatreton, kie okazis la kongreso mem.

Tre plaĉa kunvenejo, do, por nia gastparolonto, Kreŝimir (Kreŝo) Barkoviĉ, ĝenerala sekretario de Sennacieca Asocio Tutmonta (SAT), el Parizo sed de Kroatujo, kiel li foje memorigis nin. Kiam li alvenis la flughavenon Prestwick, vendredon, la suno brilis; kiam li foriris, post kvar tagoj, ankoraŭ orbrila suno — kiel pasintjare. Nur la ĉiea verdo konvinkis lin, ke, jes, iam pluvas en Skotlando — sed ne dum kongresoj. Dum la semajnfino, Kreŝo donis du tre interesajn paroladojn kaj, se mi ne eraras, li ankaŭ kunparolis kun ĉiu el la 27 kongresanoj. Poste li gratulis nin pro la varmo de la etoso, sed vere li mem multe kontribuis al tiu varmo.

La unua programero, fakte, estis ĝuinda PowerPoint-prezentado de Kreŝo pri lastatempa vizito lia al Japanujo, kie SAT sufiĉe fortas. Post ridiga kolizio de la respektinda esperanta movado kun la teknologio de la 21-a jarcento (PowerPoint) savis la vesperon Sara, filino de Alan Shrives: tiam perfekte komencis la ja memorindan semajnfinon la bildovojaĝo de Kreŝo. La vespero finiĝis per ludo (kiun ĝis nun mi ne vere komprenas) gvidata de Duncan Thomson, kiu temis pri trovado de lupfantomoj kaj viktimoj el inter la kongresanoj. Se vi kredas, ke esperantistoj estas bonvolaj, pacamantaj homoj, evidentas, ke vi neniam spektis tiun ludon. Post tiom da ekscito, la malpli respektindaj el ni serĉis trankvilon en alkoholo; la plej proksima alkoholejo, fakte, estis la loĝejo de John Francis. Jes ja, iuj esperantistoj pli science esploras loĝeblojn ol aliaj…

Sabaton ni dediĉis al muzeaj aferoj: la komitato de la skotlanda asocio (vivanta muzeo, kompreneble); rondiro de la muzeo Smith por tiuj, al kiuj komitatkunsido estus tro drameca; kaj poste prelego pri edukado de iu David Kelso — iaspeca vestaĵmuzeo. Post bufeda lunĉo ni spertis la mirigan kulturan amplekson de Esperanto. Marjorie Boulton prelegis pri Charles Reade, angla romanisto el la 19-a jarcento, malpli fama ol indas, kies vivo ĝisfunde influiĝis de plurmonata restado en Newhaven, tiutempe tradicia fiŝkapta vilaĝeto apud Edinburgo, hodiaŭ laŭmoda, ĉemara antaŭurbo. Por mi la neforgesebla apogeo de tiu programero estis la preskaŭ perfekta elparolado de skotlanda akĉento fare de Marjorie (mi jam aŭdis ŝin paroli laŭ tre konvinka akĉento de Stoke-on-Trent; mi tial ekdubas pri tiu ŝia kristaleca oksforda akĉento).

Bildo

Ekskursis kongresanoj al la Falkirk-radego: unuavice, de maldekstre, John Francis, David Kelso, Duncan Thomson.

(Pli granda bildo)

Tiam, de la ĝardenoj de beletro al majstra klarigo de Jack Casey pri la objekto de nia morgaŭa ekskurso, la radego ĉe la kanalo Union apud Falkirk. Se mi povus rememori la teknikan terminaron de Jack, mi klarigus detale kiel 10-kilovata motoro kapablas levi 10 mil kilogramojn da akvo (kaj kongresanojn)… sed ĉar mi tiam apenaŭ komprenis kaj nun eĉ ne certas pri kiom da nuloj, sufiĉu, ke ne temas pri la principo de Arkimedo (Arkimedo, kiel ĉiuj legantoj de tiu ĉi prestiĝa revuo bone scias, estis fakulo pri bankuvoj, ne pri kanaloj).

Humiligitaj de tiuj spektakloj de sperteco, ni konsolis nin per dozoj da kuko, kiuj aperis el mistera kaverno malantaŭ la podio, kaj poste per altnivela komedio, jes la fama ĉiujara kunsido de la skotlanda asocio. Cele al justeco, mi raportu, ke gravan decidon ja faris la amasa (kotizinta) membraro: la membrokotizo restos, dum plia jaro, £6 (EUR 10). Komparoj kun aliaj kotizoj ne bone validas, ĉar unu pundo multe pli valoras al skoto ol al alinacianoj; fakte opinias Angela Tellier, ke la pluraj variaj skotlandaj bankbiletoj eble varie valoras — aŭ ĉu eble uzatas de entuziasmuloj de variaj futbalteamoj?

Tamen, eĉ en Skotlando, la vivo ne estas konstanta distro. Post la bagatelado de la jarkunsido, la pli ardaj kongresanoj ekpiedis al unu el tiuj famaj urbopromenoj de David Bisset, post kio oni kredus, ke ĉiu konstruaĵo en malnova Stirling estas nacia arkitektura juvelo kaj ke William Wallace naskiĝis, edziĝis aŭ kaptiĝis en la plimulto el ili. Malnova Stirling tamen, se vi ne jam konas ĝin, estas rave bela urbo. Post tia penplena konkero de la supera urbo — kaj sukcesa reveno — viaj heroaj samideanoj pretis alfronti la kongresan bankedon, kiun aranĝis Diana Richardson, prezidantino de la asocio. Bonege oni manĝis, kaj estis bela hazardo, ke la trinkejo troviĝis tute apud la manĝejo.

Bildo

Skotaj kongresoj estas internaciaj aferoj. Ĝuas tason da teo, de maldekstre, Olwen Melling (Manksinsulo), Ron Calder (Skotlando) kaj Norah Brown (Anglujo).

(Pli granda bildo)

La morgaŭon, dimanĉon, ni ekskursis al Falkirk, al la Casey-radego, kiu ja kanalboatojn levas tra la aero, tiel anstataŭanta 24 kluzojn. Surprize, tio ne estis fikciaĵo de la fekunda imagopovo de Jack. Ni eĉ testis kaj povas atesti, ke akvo ja supreniras — en Falkirk. Postlunĉe, duono el ni dankis al Dio pro Jack, pro manĝo kaj pro radegoj; la cetera duono strebis kompreni la problemon de konscio de Hju Reid. Ŝajne, Hju opinias, ke li konscias, sed ne komprenas kiel li konscias. Ni provis helpi lin sed, post horeto, interkonsentis, ke plej kredeble ĉio rilatas al skotlandaj drinkkutimoj, kaj ni turnis nian atenton al kio aperis el la kuk-kaverno.

Ordecaj uloj estas la skotoj: malfermis la kongreson la gastpreleganto kaj, ĝuste, fermis ĝin ankaŭ li. La teknika termino, mi kredas, estas zagreba sandviĉo. Ĉi-foje, tamen, mankis gejŝoj. Ne, ne, tiu estis skotlanda dimanĉo, tial li klopodis komprenigi nin pri nacieco, sennacieco, sennaciismo (tute malsamaj), SAT kaj parencaj lantiaĵoj. Li komence esploris kiom ni jam scias pri tiuj temoj — jes, kiel li antaŭvidis. Post la klarega, belstila prelego, ĉiuj senescepte certis, ke vere komprenas tiujn temojn Kreŝo. Reale, Kreŝo tiom interese, tiom klere, tiom elegante pritraktis tiujn temojn, ke nur unu-du samlunĉanoj ekdormis.

Diana formale fermis la kongreson kaj dankis al ĉiuj pro ilia reciproka tolerado. Tiam, ĝuste kiam oni imagis, ke oni rajtas reiri la trinkejon, ŝi memorigis nin pri la morgaŭa, postkongresa ekskurso al la kastelo (kie ne naskiĝis William Wallace) kaj al Bannockburn, kie okazis fama venko de Roberto Bruce super iuj impertinentaj invadintoj… nu, kiuj, mi demandas min. La sunbrilo daŭris ankoraŭ unu tagon, kaj ĉiuj ĵuris reveni venontan jaron al historia Lanark, 15-17 junio 2007: pagita reklamo; rabatoj al fruaj aliĝontoj. [NDLR: nepagita reklamo; ho, tiuj skotoj.]

Sume, tute ĝuplena semajnfino, en bela urbo inter simpatiaj homoj. Ĝuste tia devus esti 100 + 1.

David Kelso, kiu dividas sian tempon inter Italujo kaj Skotlando, estas la nuna honora sekretario de Esperanto-Asocio de Britio.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2006.

<<  [961]  >>