Rekte al la artikolo

El la vivo de ipsviĉa esperantisto

<<  [961]  >>

Eric Walker

En 1982, dum la unua somero de la milita stato en Pollando, mi veturis kun ĉirkaŭ sep britoj por ferii esperante en tiu lando. Dum la vojaĝo, en la mezo de Pollando, ni devis trajnŝanĝi ĉe izolita stacidomo, kie ni staris, atendante, sur la kajo.

Subite preterpasis vapor-lokomotivo. Konate estas, ke britaj viroj, kvankam plenkreskuloj, fariĝas infanoj, kiam ili vidas vapor-lokomotivon. Ĉiuj komencis foti, sed tuj venis du soldatoj, kun fusiloj kaj bajonetoj, kaj arestis nin. Ili marŝigis nin al la oficejo de sia ĉefo.

Bildo

Eric Walker timis pri sia kapo en Pollando.

La kapitano severe rigardis nin. En Pollando estis malpermesate foti fervojajn instalaĵojn — kaj aparte dum la milita regado. Eble pro tio oni senkapigos nin, kaj preskaŭ certe ni ne partoprenos nian esperantan ferion.

La oficiro petis la pasporton de unu el nia grupo. 'Kie vi loĝas?' li demandis, malvarme. 'Londono,' venis la respondo. 'Hu,' diris la kapitano, kaj same demandis al alia. Venis la respondo 'Leeds' kaj la kapitano denove hu-is.

Nun estis mia vico, kaj li regardis mian pasporton. Per la sama, severa voĉo li demandis, kie mi loĝas. Mi respondis 'Ipswich'. Tuj moliĝis lia vizaĝo kaj lia voĉo. 'Aha! Ipsviĉ! Ipsviĉ Town! Tre bona futbal-teamo. Nun iru por trafi vian trajnon.'

Kaj, agrable ridetante, li deziris al ni ĝuindan restadon en Pollando.

Eric Walker estas iama honora sekretario de Esperanto-Asocio de Britio, kaj herkule laboris, kiam la asocio translokiĝis de Londono al Barlastono. En 2006 li elektiĝis denove membro de la Administra Komitato de EAB.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2006.

<<  [961]  >>