Rekte al la artikolo

Letero de senĉifona fripono

<<  [961]  >>

Jack Warren

Poemo inspirita de reĝina vizito al Novkastelo, kaj deklamita de la aŭtoro dum la distra vespero ĉe la kongreso en Scarborough.

Al via reĝa brita moŝto,
Skribante per la reĝa poŝto,
Bedaŭron mi adresas
Pro certa peko Novkastela
Somere, ĉe vetero bela,
Humile mi konfesas.

Ariĝis homoj laŭ la vojo,
Ĉieis patriota ĝojo
Pro reĝa jubileo.
Pulsadis aŭtokavalkado
Kaj, dum alvenis la parado,
Ekkaptis min ideo …

… pri regno via, en vizio,
Kvazaŭ nudista utopio,
Kie vestoj ne plu gravus.
Eĉ via moŝto, el la trono,
La landon regus, sed krom krono
Nenion pli surhavus.

Mi do ne ĉapon nur demetis,
Sed ĉiujn vestojn ja forĵetis
Antaŭ reĝino mia.
Per kapriol' de akrobato
Fariĝis el tajnborda strato
Edeno idilia.

Sed vana estis mia provo.
Min trafis flanke forta ŝovo
De bluvestita viro.
Kolego lia min alpaŝis,
Kaske la nepraĵojn kaŝis
De angla kavaliro.

Fiaskis la ide' ekstera.
Minacis min restad' karcera
Pro mia fuŝ' senvesta.
Mi admoniĝis estontece
Antaŭ reĝino festi dece
En surhavaĵ' modesta.

Leteron do, pri tiu sperto,
Mi vestis taŭge en koverto:
Por vi jen pardonpeto.
Mi ĵuras, je vizit' proksima,
Konduti laŭ aspekt' kutima:
Komplete — en kompleto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2006.

<<  [961]  >>