Rekte al la artikolo

St-ilo por lerni la lingvon

<<  [960]  >>

Dum la pasintjara somera festivalo en Barlastono, partoprenantoj plenumis stilekzercan taskon. Alivorte, ili ricevis bazan tekston, kiun ili devis modifi laŭ difinitaj modeloj, reverkante ĝin ekzemple bombaste, interjekcie, konversacie aŭ prelege.

Jen la originala teksto verkita de Ionel Oneţ. Sekvas variaĵoj verkitaj de la festivalanoj.

Barlaŝtormo

Ĉielo. Ĉielo nubokovrita. Kamparo. Kamparo sterkokovrita. Ĉielo kaj kamparo. Inter la du, fadenaro, seninterrompa akvofadenaro — la pluvo. Paradizo por ranoj kaj por la herbo abunde kreskanta, je la ĝojo kaj ĝuo de gebovaretoj kaj geŝafaretoj dise paŝtantaj sin. Kaj la homoj? Ĉu dikaj sinjoroj, ĉu magraj damoj, kaj ĉio inter ili eluzis la nesekan tempon por viziti la lokajn drinkejojn por malsekiĝi eĉ pli. Elo, portero, cidro, vino fluas, imite al la ekstere fluanta akvo. Bestoj kaj homoj. La bestajn eksterojn malsekigas la ekstere fluanta pluvo. La homajn internojn malsekigas interne verŝataj likvaĵoj. Kaj la suno? Nu, revado ankoraŭ permesatas.

1. Participa (de Jan Swynnoe)

Estis okazanta la somera festivalo ĉe Barlastono. La partoprenantoj estis ekskursontaj, sed subite iu grizbarbulo estis raŭkinta:

'Diable! Rigardu, kiel la nuboj gregiĝas! La kampoj estos inunditaj, kiam la pluvo estos ĉesinta. Mi estas konvinkita, ke ni ankoraŭ estos trinkantaj bieron, kiam la sunradioj fine estos aperintaj.'

2. Maldeca (de Ross Weekes)

Ho, ĉielo! Griza, fetora, sterka, feka kamparo, sur kiun urinis la ĉielo. Nur la bestoj, la bovoj kaj ŝafoj, ĝojas pro la longaj, densaj, merdaj herboj. Jes, kaj la ŝlimaĉaj amikoj de Paŭlo, la ranoj… ankaŭ ili amuziĝas. Dume kaj dikuloj kaj maldikulinoj vizitas tavernaĉon. Ili ebriiĝas, engorĝigantaj la putriĝintajn alkoholaĵaĉojn. Almenaŭ la malpuraj bestoj estas ekstere malsekaj, dum la malpuraj homoj estas ankaŭ interne malsekaj.

3. Preciza (de John Loughran)

Kiam oni suprenrigardas de la tero, kutime oni vidas la ĉielon, kiu ofte estas blua. Sed nun ĝi estas griza, ĉar ĝin kovras nuboj. Krom la nuboj, la rigardanto vidas ankaŭ kamparon, nun kovritan de sterko. De nuboj al kampoj ŝajnas esti aro da fadenoj; tamen senkomencaj kaj senfinaj. La fadenoj konsistas el akvo. […] Kaj la homoj? Dum la bestoj estas ekstere kaj la pluvo ilin malsekigas, la homoj estas interne: iliaj trinkaĵoj malsekigas iliajn internaĵojn. Kaj kio pri alia speco de vetero, ekzemple pri suno? Oni povas nur revi. [eltiraĵo]

4. Fantoma (de David Kelso)

Kie mi estas? Kio okazis? Ĉie nuboj, grizo, mallumo. Kaj pluvo — do, malpli pluvo ol ĉielduŝo. Nenio videbla, nur akvo, nubo, grizo,mallumo — kaj odoro. Kaj kia! Ĉu putriĝintaj mortintoj? Ĉu proksimiĝinta morto? Certe — sterko. Sed ĉiam pluvo — kaj tra ĝi — kio? Apenaŭ videblaj — sed gebovoj, geŝafoj fantomaj — paŝtantaj, apenaŭ konsciaj pri la diabla fetoro — kaj ranoj, dekstre, maldekstre, sub la piedoj, sur la dorso, la ŝultro — for, verdaĉaj akvobestoj! Sed jen — tra la pluvo — lumo, lumeto. Mi sekvu. Jen pordo — mi eniras — ĉu homoj? Verdaj homoj trinkantaj verdan bieron — kaj murmurantaj — ne, kantantaj: 'Vivu la, vivu la, vivu la verda stel'.' Kia lingvaĉo! Kia ĝi estas? Kie mi estas? Ĉu mi revadas? Ve!


La ideo devenas de la franca aŭtoro Raymond Queneau, kaj la 20-paĝa libreto Stilekzercoj, tradukita en Esperanton kaj publikigita de La Kancerkliniko, haveblas de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kontraŭ EUR 3.30.

Eble ankoraŭ restas ekzempleroj ĉe Esperanto-Asocio de Britio, en Barlastono: indas informiĝi!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2006.

<<  [960]  >>