Rekte al la artikolo

Recenzetaro 1

<<  [960]  >>

Leif Nordenstorm. Arne, la ĉefido. Dobřicovice: Kava-Pech, 2005. 112 paĝoj. ISBN 80-85833-77-9. £4.37.

Stefan Maul. El verva vivo ĵurnalista. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2005. 271 paĝoj. ISBN 90-77066-18-7.

Arne, la ĉefido

Agrabla libreto kun vikinga fono kaj taŭga por junaj kaj malpli junaj legantoj. Facile kaj flue legeblaj ĉapitroj en bona Esperanto prezentas la travivaĵojn de la knabo Arne, kiu vivas en apudmara komunumo foje minacata de piratoj. Por Arne, kiu pasigas siajn tagojn ludante aŭ ĉasante, la ekzisto relative bonas; male por la sklavo Trumbe.

Post aparte kruela traktado de la sklavo, Arne ekhontas kaj iom post iom lernas, ke ankaŭ sklavoj estas homoj. Jen teme la plej konvinka aspekto de la libreto; multe pli ol ekzemple la aludoj pri kristanismo, kiuj servas esence nur religian propagandon kaj apenaŭ kontribuas al la intrigo. Ĉarme — kiel kutime — ornamas la libreton desegnaĵoj de Pavel Rak.

El verva vivo ĵurnalista

En tiu ĉi aŭtobiografio, la fondinto de la gazeto Monato priskribas interalie siajn knabajn jarojn en restariĝanta postmilita Germanujo, siajn ne ĉiam feliĉajn spertaĵojn ĉe gimnazio por ontaj romkatolikaj pastroj, siajn unuajn kontaktojn kun Esperanto, kaj sian ĵurnalisman agadon kaj en kaj ekster Esperantujo.

Aparte kortuŝas la priskriboj pri la lernejaj jaroj: 'La vivo en la seminario evoluis laŭ striktaj skemo kaj reglamento. Oni vekis nin je la sesa… Matenmanĝo konsistis el kafosimila likvaĵo, pano kaj margarino… La seminarion mi perceptis kiel veran karceron precipe pro tio, ke hejme mi ĝuadis plenan liberecon.' (p. 60-63).

La libro, konsistanta el mallongaj, kvazaŭgazetare facile legeblaj sekcioj, rekomendindas kiel grava dokumento, unue pri postmilita travivado en Germanujo, kaj due pri diversaj aspektoj de esperantaj vivo kaj kulturo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2006.

<<  [960]  >>