Rekte al la artikolo

Perdito

<<  [960]  >>

Neil Munro: 'A lost man'.

El Para Handy (Edinburgh: Birlinn, 1993, represita 2002, paĝoj 36-41).

Bildo

Krepuskiĝis, mizeris la vespero, kaj la Fajrero Fiera frape, bate ŝanceliĝis kvazaŭ ebriulo laŭlonge de Lago Fajn kun kargo de kverko-ŝeloj, fuŝstivita. La ŝipeto skuiĝis sub la martelado de la maro; la ondoj impete skurĝis la ferdekon, kaj la maato, Dugi, forte ekdeziris, ke ili neniam tiun tagon elhaveniĝis el Kelkatrin. Baraktante, ili ĉirkaŭnavigis la kabeton Penimor, dum la horizonto ĉiumomente pli kaj pli nigriĝis, kaj en sia menso Dugi rondirigis dekon da ruzoj por instigi al Para Handi ie ĝis mateno ankri. Fine li memoris la inklinon de Para al ajnaj distraĵoj firmteraj, kaj la lumoj de la vilaĝo Fenes prezentis al li ideon.

'Hej, bravul', Petro,' li diris, 'ĉu ne estas, ke jen ni, ekirintaj, kaj forgesintaj, ke jen ĉi-nokt' en Fenes oni balas? Kion vi diras pri eniri, ĝui la festegon?'

'Vi timas, Dugi,' diris la Kapitano; 'vi timegas ĝismorte pro via vivo, ĉar eble vi devos perei kaj adiaŭi al via mono. Vi dronos, vi diras al vi, do jen kial vi volas stiri ĝis Fenes. Mankas kuraĝ', ul', ĉe vi mankas kuraĝ'. Sed mi — nu, vidu, nenio ĝenas. Kio venas de la fakt', ke Makfarlen mi estas, kaj en ĉi-mond' neniam, neniam estas Makfarlen venkita. Kaj do la tutan nokton halti pro balo mi rifuzas — vendredon nepras atingi la Klajdon; ankaŭ mankas al ni balvestaĵoj. Krome, kiu volos aĉeti la biletojn? He? Diru! Kiu volos aĉeti la biletojn?'

'Fu! B'letoj por balo en Fenes ne necesas,' diris Dugi, ekflugigante fingre el sia orelo akverojn kaj sopire okulumante la vilaĝon, al kiu ili proksimiĝis. 'B'letoj por balo en Fenes ne necesas, k'ndiĉe, ke vi konas la pordul' kaj algaelas al li. Kaj la v'staĵoj… tute en ordo, nur br'ligu la botojn kaj surmetu k'lumon, aŭ s'milan. Klajden kuri… kial? Ne sekiĝos la river'… neeble, en tia veter'! Laŭ mi… Providencon ni tentas. Hieraŭ nokte, jen, mi sonĝaĉis … preternorme, mi diru. Ja … Providencon ni tentas.'

'Nu, ja, eble prave,' lame konsentis la Kapitano, direktante iomete triborden sian ŝipeton; 'jam de tagoj tro longe for mi ne plu festegas en Fenes. Ĉu vi certas, ke ĉi-noktas la bal'?'

'Mem'vidente,' diris Dugi, emfaze; 'nur hieraŭ ĉio ekis.'

'Nuu… se tiom forte vi deziras, do eble pli bone havenumi ĝis la mateno,' diris Para Handi, stirante obsede ĝis Fenes-golfo; kaj iom poste li frape ordonis al la maŝinisto per la kutima 'Ĉesu, Makfejl, laŭ via bontrovo.'

La tuta maristaro de la Fajrero Fiera iris al la balo, tamen ne multe dancis, malgraŭ tio, ke fanfaronis Para Handi, ke li 'lerte, sperte dancas'. La lasta, kiu la sekvan matenon la ŝipeton atingis, kiam ĉesis la balo, ĉar la parafinoleo elĉerpiĝis, estis la Kapitano, paŝante sur la kalkanumoj, kun la bluzo strikte butonumita trans la brusto kaj kun la rondforma, ekskluzive firmtera bulĉapelo 'sur tri haroj', kiel li al si diris. Jen indiko, ke li ĉiale ĉiele kontentegas.

'Mi simple sublimas,' li diris al Dugi, ŝmacante per la lipoj kaj batante sin sur la bruston, samtempe ekokupante sian lokon ĉe la stirilo, kaj la Fajrero Fiera reprenis sian vojaĝon laŭ la lago. 'Mi similas al la aglo, kiu konis la junul' en la Sanktaj Skriboj. Mirinda afero, mirinda, estas festego, malgraŭ tio, ke por danci mi tro labilis. Dek ses kuzojn mi tie renkontis, kaj ĉiuj el ili komitatanoj. La fieruloj ili estis hieraŭ vespere, havantaj kiel kuzon kapitan', kaj ili nur ŝton-ministoj. Klerigad', Dugi, jen pri kio temas; klerigad' aŭdacigas, kaj se vi sufiĉe aŭdacas, vi povas rondiri la mondon.'

'Nur ludglobeton vi rondiris …' malice intervenis la maŝinisto, kies kapo ĉi-momente de malsupre aperis.

La Kapitano ĝin kolere provis piedpuŝi. 'Suben, Makfejl,' li diris, 'kaj vian nescion ne elmontru, almenaŭ surŝipe kun ni. Do faŭkon, ĝis mi venĝos min en Boŭlen! Nur ludglobeton…! Aŭskultu, ul', jen du fojojn mi vizitis Ulapul, kaj unu fojon stiris la Fajreron Fieran al Irlando, sen iu ajn lamp'. Ne estas haveno fremda al mi inter la Vost' de l' Deklivo kaj Kendaŭ, kie oni celebras du novjarojn. Kaj Kambeltaŭn, jes, aŭ Bara, aŭ Tobemori. Mi diras al vi, kiam mi vizitas tiujn lokojn, ĉiam pri Kapitano Petro Makfarlen temas, jen, la sinjoro multrespektata. Se vi estus vera maŝinist', kaj ne simple hejtist', mi volus inviti vin al mia loĝejo, por ke vi vidu la aĵojn, kiujn mi hejmenportis post miaj vojaĝoj.'

La maŝinisto retiris sian kapon kaj daŭrigis sian studadon de bulvarda romaneto.

'Li kredas, ke mi timas lin,' diris la Kapitano, signifoplene palpebrumante al la maato. 'Tio estas, ĉar mi lin tro ĝentile traktas: se li kolerigos min, mi montros, kion mi kapablas. Ke ulo tia pri la maŝinoj responsas, senhonorigas la boaton, kaj kia belega, bonorda boato, kun mi, homo kia mi, kiel ŝipestro.

'Kaj mi, ankaŭ mi, la maat',' diris Dugi; 'ja mi ne estas sentaŭgul'.'

Post la Minard-rokoj la vetero denove aĉiĝis: la samaj ondegoj kiel antaŭe frapis, superŝutis la Fajrero Fiera. 'Ĝi tangaĉas kvazaŭ lesivujo,' diris Dugi, antaŭtimante. 'Jen la problem' pri kargo kverko-ŝela.'

'Lesivujo!' krie indignis Para Handi; 'la Fajrero Fiera simple sublimas. Estis mi ŝipano en mia junaĝ', kiam necesis ŝoveladi fojfoje el la botoj la akvon. La plej belega boato, kiu trafikas; faŭkon fermu, ĝis pundon mi havos, kaj tiam mi farbigos ĝin tiel, ke vi kredus ĝin jaĥt', se ne estus la fumotub'. Vi kaj via lesivujo! Al vi lesivujo tute ne malutilus, kara mia, jen la vero.'

Ili estis pasantaj Loĥgejr; la vaporŝipo Cignido preterpasis kaj preteriris ilin, kvazaŭ ili surloke starus, kaj iu estis ilin alkrianta de sur ĝia ferdeko.

Para Handi rifuzis rigardi. Ĉiam ĝenis lin, kiam aliaj ŝipoj lin tiel preterpasis; kaj somere, kiam la turbinŝipo Reĝo EdvardoLordo de l' Insularo fulme preteriris, li ĉiam retiriĝis suben, por kaŝi sian animstaton. La Cignidon li ne rigardis. 'Jes, ja,' li diris al Dugi, 'se mi dirus al sinjor' Makbrejn, kiom impertinentas liaj bravuloj, li tuj ĉesigus la pantomimon, sed al tiuj mi ne volas kaĉigi la laboron, kompatinduloj! kiuj eble edzinojn, familiojn havas. Kaj jen do Joĉjo Maktaveŝ, petolanta, miakoste; oni kredus lin muknazul'. Kiel tiuj bubaĉoj, tiuj, venintaj al la rivero, kiam ĉe Joka la Klajdon ni laŭiras, alkriantaj al ni 'Kolumbia, hoj!' — diabletoj!'

Kiam la Cignido en la distanco malaperis, kun mansvinganta estaĵo ĉepobe, frapis la Fajrero Fiera ondego, kiu torentis de antaŭo malantaŭen, preskaŭ enmarigante la maaton, kiu firme sin tenis je stajo.

'Gudrul'! Gudrul'!' kriis la Kapitano. 'Ek, la sitelon prenu, jen, aŭ super la randon ĝi iros.' Venis neniu respondo. La Gudrul' ne videblis, kaj ekkaptis Para Handi timego terura. 'Ni trankviliĝu kaj cerbumu,' li diris al si, 'ĉu la Gudrul' enŝipis, kiam ni Fenes forlasis?'

Ili ekzamenis la ŝipeton de pruo ĝis pobo, serĉante la mankantan mariston, kiu de tempo al tempo emis endormiĝi en la teŭgo, ĝuste tiam, kiam oni lin pleje bezonis. Tamen pri li mankis ĉiu spuro. 'Mi scias tre bone, ke li enŝipiĝis, kiam ni ekiris,' diris la Kapitano, facilanime, 'ĉar mi aŭdis lin kraĉi. Serĉu denove, Dugi, jen bonul'.' Dugi serĉis denove, ĉar ankaŭ li certis. La Gudrul' estas kun li reveninta post la balo. 'Mi vidis lin, propraokule,' li diris, 'duobligita, samkiel li estus ĝemeloj; tiel diable efikas drinkad' en loko kiel Fenes.' Tamen la serĉado vanis, malgraŭ tio, ke la maŝinisto diris, ke li vidis la Gudrulon antaŭ unu horo.

'Nu, jen bravul' nun for!' diris Para Handi. 'Ho! La kompatinda Gudrul'! Kulpis tiu lasta mar-torent'. Jen li, super la randon. Mi kompatas la bub', kompatas lin. Dio min benu, ĉar mortis la bub' sen ajna gaela vorto en sia buŝ'. Tiel oni nin juĝas, jes ja, juĝas, pro nia diboĉad'; eĉ ne unu plej etan guteton mi glutos, krom eble bieron. Eble tamen novjare. Kaj do vin mi kulpigas, Dugi, pro tio, ke haltigis nin vi ĉe Fenes pro balo, kiun mi pretis prifajfi. Ĉi tiun ŝipon vi senhonorigas pro via tabakumad', bierumad' kaj viaj nescioj. Jam temp' estas, ke vi vivu pli bone, pro via edzin', via familio. Se hieraŭ nokte vi ne irigis min al Fenes, ankoraŭ estus inter ni la Gudrul', kaj mia dev' ne estus telegrami al liaj familianoj en Adrishejg. Se mi ne stirus ĉi-boaton, rompus mia koro kondolence al la kompatindul', kiu neniam al iu ajn malutilis.

'Elprenu la flagon de sub mia lit', montru al ĝi iomete da akvo en la sitel', kaj flirtigu ĝin duonhisita, kaj ni iros al Adrishejg kaj sendos telegramon — ses pencojn tio kostos. Estos telegram' kun koro dolora, mi garantias. Kion mi tiel diros, Dugi, mi ankoraŭ ne scias. Ne konsilindas tro eniri la temon tuj; eble ni sendos du telegramojn — ŝilingon tio kostos. En la unua ni diros "Kolen, via fil', forlasis la boaton hodiaŭ", kaj en la dua ni diros: "Li ne revenos. Li dronis." Ho, ve, kompatinda Gudrul', kiom mi bedaŭras lin. Sabaton mi intencis altigi lian monon je unu ŝilingo.'

La Fajrero Fiera ankris tuj apud la marponto en Adrishejg, kiam samtempe la Cignido estis forveturanta, ĵus enŝipiginta kargon de haringo-skatoloj. Para Handi kaj Dugi remis borden, la Kapitano kun manoj lavitaj kaj portanta sian horloĝo-ĉenon kiel tributon por respekti la forpasinton. Antaŭ ol ili povis forsendi la telegramon, nepris, ke ili sin hardu kontraŭ la tasko melankolia. 'Nenia drinkad', nur unu glaso da bier',' diris Para Handi, kaj tiucele ili eniris diskretan kaj apudan drinkejon.

La Gudrul' mem staris ĉe la verŝejo, sin refreŝigante, kun unu okulo bandaĝita per poŝtuko.

'Dio mia,' ekkriis la Kapitano, ŝanceliĝante ĉe la vido, kaj paliĝante. 'Kion vi ĉi tie faraĉas, la okul' en skarpo?'

'Ĉu do via afer'?' replikis flegme la Gudrul'. 'Dungato via mi n'estas plu.'

'Kiel tiel?' akre demandis Para Handi.

'Ĉu n'estas vi, kiu hieraŭ nokte ĉe la bal' nigrigis al mi l'okulon kaj maldungis min, dirante, ke ne plu mi metu piedon sur la Fajrero Fiera? Mizere malice, viaparte, estis, forvaporiĝi, tiel ke n'eblis elŝipigi miajn aĵojn, do tial tiale mi veturis Cignide viarenkonte. Ĉu vi n'aŭdis min vin alrori, preterirantan?'

'Bone, bone,' diris kvietige Para Handi, okulumante al sia maato. 'Sed vidu, Kolen, mi nur blagis; estis nur ŝerc'; eta frivolaĵ' sen ajna signif'. Do venu, retroen al la boat', kiel bub' saĝa. Kaj ŝilingon mi havas, jen, fakte elspezotan, jes ja. Do Kolen, kion vi trinkos? Ni kredis vin elŝipigita, droninta, kaj jen vi, kiel kutime kun la gorĝ' tute sek-seka.'

Kontribuis al la traduko partoprenantoj en la 2004-a somera festivalo en Barlastono. La unua rakonto pri Para Handi aperis en 1905 en la Glasgow Evening News. Tria kolekto de la rakontoj estas publikigita en 1923, kaj ekde tiam la humuraĵoj ĉiam haveblas en presita formo. En la 60-aj jaroj spekteblis televida serio pri Para Handi; novan rakontaron oni dissendis en la 90-aj jaroj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2006.

<<  [960]  >>