Rekte al la artikolo

La vivo kaj lingvoj de D. B. Gregor

<<  [959]  >>

David Lilley

Prelego farita dum la 100a skota kongreso de Esperanto en Largs, junio 2005.

Unu tagon en la printempo de 1923, iu frapis ĉe la pordo de domo en la kimra urbo Swansea. 'Ĉu mi rajtas paroli kun s-ro Douglas Gregor?' li demandis (anglalingve). 'Oni rekomendis lin kiel bonan instruiston pri Esperanto.' La virino, kiu malfermis la pordon, ridete respondis: 'Mi bedaŭras, sinjoro, sed Douglas ankoraŭ forestas ĉe la lernejo. Tamen, kiel lia patrino, mi certe informos lin pri via vizito, kiam li revenos.' Do, sinjoro Douglas Gregor efektive estis sinjoreto Douglas Gregor, 14-jara lernejano, kiu eklernis Esperanton la antaŭan jaron; la vizitinto estis nur la unua el multaj, kiuj frapos ĉe la gregora pordo dum la sekvaj jaroj.

Sed Douglas Gregor — akademiano, redaktoro, recenzisto, tradukisto, kritikisto, poeto kaj, antaŭ ĉio, lingvisto — tute hazarde esperantistiĝis. Jen Gregor mem (en Historiaj Studoj, n-ro 1, 1987):

'1922: 13-jara kaj internulo en mia lasta jaro ĉe elementa lernejo, mi eniras en la klasĉambron kaj vidas hazarde kuŝantan sur pupitro dikan libron malfermitan je paĝo titolita "La insigno de interpretisto". Scivola, mi levas la libron kaj serĉas la kovrilan titolon: jen Testoj de skoltoj kaj kiel sukcesi en ili. Post legado de kelkaj linioj mi estis kaptita; kaj reirinte hejmen iom poste, mi trovis la skoltan vendejon, aĉetis la libron, kaj finstudis la tutan sespaĝan skizon.'

Ĉu blinda hazardo aŭ la fingro de la fatalo? Estu kiel ajn, Gregor baldaŭ akiris aliajn lernilojn kaj librojn de la tiama BEA kaj eĉ kuraĝis sendi listojn de demandoj al la eminenta Montagu Butler. Butler ĉiam respondis kaj post nelonge Gregor aniĝis en BEA. Tamen li ankoraŭ ne estis parolinta unu vorton de Esperanto, kiam duafoje intervenis la fatalo. Jen Gregor mem denove:

'Kiam mi pasis al la mezgrada lernejo, mi trovis tie alian knabon, kiu jam estis esperantisto! Ne daŭris longe ĝis li eksciis pri mi (ĉar mi estis ne-apartigebla de mia Fundamenta Krestomatio sub la brako). Tiam ni ambaŭ metis la lingvon al la fina provo. Kia ĝojo finfine uzi ĝin, interŝanĝi ideojn, interbabili, ŝerci, vidi la vizaĝojn de la aliaj knaboj, kiam ili unuafoje aŭdis Esperanton kaj kredis, ke ni parolas pri ili (kiel ni faris).'

La alia knabo, iom pli aĝa, estis Lionel Powys, kaj Gregor rekuniĝis kun li, kiam li eniris la Universitaton de Oksfordo en 1928 por studi klasikajn lingvojn. Estis Powys, kiu skribis al Gregor en la somero de 1930, memorigante lin pri la Universala Kongreso en Oksfordo kaj petante lian ĉeeston.

'Do finfine,' skribis Gregor (en la sama artikolo), 'mi estis uzonta Esperanton en internacia kunteksto kun alilandanoj!'

Kaj li ne estis trompita en siaj esperoj. Li skribis ekstaze en sia taglibro pri Oksfordo sub la verda flago, pri esperantistoj svarmantaj en la urbodomo, pri sia unua konversacio kun ĉeĥo kaj aŭstro en sia loĝejo, kaj pri multaj aliaj ĝojigaj okazaĵoj. Ĉi tiu fervoro postvivis la kongreson kaj inspiris Gregor kaj alian Oksford-esperantiston starigi 'La Esperantan Klubon de Oksford-Universitato'.

Post diplomitiĝo en 1932, Gregor instruistiĝis. Li instruis la klasikajn lingvojn, kompreneble, sed ankaŭ, en sia dua lerneja posteno, la francan, la germanan kaj la hispanan — ĉar, en la lastaj jaroj, li jam eklernis (kaj baldaŭ ellernis) aliajn lingvojn, inkluzive de la armena, la itala, la kimra, la moderna greka, la nederlanda kaj la pola. Verdire, li maniuliĝis pri lingvoj. Sed samtempe li ne malzorgis Esperanton, kaj ne nur fondis malgrandan grupon en sia dua lernejo, sed ankaŭ ĉeestis Universalajn Kongresojn en Varsovio (1937) kaj en Londono (1938).

Fakte, la Londona Kongreso havis por li apartan signifon, ĉar li renkontis, amindumis kaj fianĉiĝis kun nederlandanino. Jen Gregor:

'Ni vizitis niajn hejmojn reciproke. Jam ŝajnis, ke mia hejm-lingvo estos Esperanto, kiam falis la gilotino sur mian karieron: la milito eksplodis. La 2-an de septembro mi lasis Roterdamon per la lasta pramŝipo; unu monaton poste mi estis jam soldato… Ses jarojn la kurteno restis falinta sur mia esperanta vivo, sen eĉ unu hazarda renkonto kun itala aŭ germana adepto.'

Unu pordo fermiĝas, alia pordo malfermiĝas; do okazis, ke Gregor prilaboris siajn lingvajn talentojn dum la militjaroj kiel neniam antaŭe. Posteniĝinte unue ĉe militkaptitejo en Nord-Irlando, li propravole aranĝis preni privatajn lecionojn pri la irlanda kaj eĉ ĉeestis, plenuniforme, kurson ĉe loka lernejo kune kun dekkelkjaraj lernejanoj. Kiam la ŝipo transportanta lin al Alĝerio estis torpedita proksime de la afrika marbordo, li pripensis unue sian irlandlingvan gazeton kaj malsupreniris por savi ĝin. La gazeto travivis la militon en lia tornistro.

Elŝipiĝinte sekure, li militservis en Afriko kaj Italio kiel pridemandisto kaj interpretisto en la germana kaj la itala, kiel kunliga oficiro en la franca kaj la pola, kiel tradukisto de dokumentoj en la moderna greka kaj la slovena, kaj kiel neoficiala cenzuristo en la irlanda kaj la kimra. Dum la itala kampanjo li ankaŭ plantis la semojn de sia estonteco: li lernis la friulan kaj la romanjolan, li verkis multajn poemojn, kaj, proksime de Ravenna, li renkontis sian edziniĝonton, Graziella (li jam eksfianĉiĝis kun la nederlandanino).

Reveninte el Italio post la milito kaj reciviluliĝinte, li akceptis postenon de instruisto pri klasikaj kaj modernaj lingvoj en la liceo de Northampton, kaj baldaŭ poste li edzinigis Graziella. Sed lia esperanta kariero dependis denove de la fatalo. Jen Gregor:

'Ŝajnis, ke mi estas perdita por Esperanto malgraŭ tiom da memoroj, kiam letero alvenis de nekonata s-ro W. H. Reeves invitanta min aliĝi al la loka grupo. Tiel refariĝinte esperantisto, mi rapide decidis, ke mi devas trakti la lingvon kiel universitatan fakon. Unu jaron mi legis preskaŭ nenion krom Esperanto, kaj nenio kontentigus min krom la rango de licenciato de BEA.'

La cetero, kiel oni diras, estas historio.

Kiel priparoli la esperantan karieron de Douglas Gregor? Oni povas enlistigi liajn postenojn kaj honorojn: instruisto kaj ekzamenisto pri la lingvo; diplomo, kun honoro, de licenciato de BEA; prezidanto de la Societo de Britaj Esperantistaj Instruistoj en 1954; redaktoro de The British Esperantist de 1959 ĝis 1962; membro de la Akademio ekde 1964 kaj, inter 1965 kaj 1971, estro de ties sekcio pri gramatiko; redaktoro de Biblia Revuo de 1977 ĝis 1985; fondinto-membro de la Esperantlingva Verkista Asocio en 1983; honora membro de UEA ekde 1989; kaj honora membro de la Brita Kongreso de 1990, kie ĉambro nomiĝis 'Gregor' (honoro kutime rezervita por la senmortaj mortintoj).

En ĉiuj ĉi postenoj li laboris senlace, skrupule kaj humure. En lia unua ĉefartikolo kiel redaktoro de The British Esperantist, li invitis alilandanojn kontribui artikolojn, 'por ke ni britoj ne tro rigidiĝu en anglalingvaj pensmanieroj'. Li enkondukis 'Poezian Angulon' kaj 'Lingvan Angulon', ambaŭ spegulantajn liajn proprajn interesojn. En ĉefartikolo post unu jaro da redaktoreco li petis, ke kontribuontoj ŝanĝu la inkrubandojn de siaj tajpiloj, notante:

'Mi havas la impreson, ke inter la esperantistaro troviĝas iuj el la plej veteranaj skribmaŝinoj en la lando.'

Kiel direktoro de la gramatika sekcio de la Akademio, li prezentis definitivajn raportojn pri la ata/ita-debato kaj pri la refleksiva pronomo. Gaston Waringhien, tiama prezidanto de la Akademio, konstante laŭdis Gregor (kiel li jam faris plurfoje en sia libro Lingvo kaj Vivo) kaj malĝojis pri lia eksiĝo post ses jaroj. Kiam Waringhien mem emeritiĝis, li dankis Gregor, 'kies kompetenteco kaj lingvosento estis al mi tiel utilaj'. Fakte, Waringhien proponis, ke Gregor kandidatiĝu pri la posteno de prezidanto, sed tiu rifuzis.

Sed eble eĉ pli efikis Gregor kiel verkisto. Lia klara, konciza, eleganta stilo sin montris en dekoj da verkoj eldonitaj en diversaj libroj, broŝuroj, revuoj kaj gazetoj. Esplorante, mi trovis kaj katalogis preskaŭ ducent verkojn: recenzojn, tradukojn, artikolojn, leterojn, broŝurojn kaj librojn, plejparte en Esperanto, sed ankaŭ pri Esperanto en aliaj lingvoj. Fakte, lia unua eldonaĵo pri Esperanto, en 1948, ne estis en Esperanto, eĉ ne en la angla, sed en la irlanda: artikolo titolita (traduke) 'Alia lingvo, kiu batalas' en la revuo An tUltach.

Li verkis multajn artikolojn pri lingvaj punktoj aŭ debatoj, ekzemple pri ne devas / devas ne kaj, kompreneble, pri ata/ita. Lia kontribuo al La Zamenhofa Esperanto: Simpozio Pri Ata/Ita (Stafeto, La Laguna, 1961), titolita 'Ata/ita sen larmoj' (ankaŭ eldonita en The British Esperantist, jul-aŭg 1961), koncize kaj juste resumis la konkurantajn argumentojn, antaŭ ol decidi por -ita.

Unu recenzisto skribis pri 'tiu mirinda praktika saĝo, kiu kapablas esprimi per kelkaj klaraj vortoj ĉion esencan kaj sciindan, kvankam oni bone rimarkas kiel profunde li studis la aferon', kaj konkludis:

'Por kompreni la ata/ita-diskuton, sufiĉas legi la tri paĝojn de Gregor!'

Aliaj artikoloj pri lingvaj aŭ filologiaj aferoj inkluzivis: 'La kondicionalo en Esperanto' (Esperantologio, nov 1959), 'La Zamenhofa uzado de kvazaŭ' (Scienca Revuo, sep 1970), 'La adverbo en Esperanto' (Esperanto, jan 1973), kaj 'La plej fruaj senafiksaj kunmetaĵoj en Esperanto' (Scienca Revuo, majo 1974, kun aldonoj en 1976 kaj 1978), poste eldonita broŝure de eldonejo Kardo kun la titolo La kresko de la esperanta vort-provizo en la unuaj tri jaroj (1986).

Bildo

D. B. Gregor, 1909-1995.

Por ke vi ne konsideru, ke Gregor tro mallarĝe koncentris sian atenton, mi devus mencii liajn multajn artikolojn en Biblia Revuo, ekzemple: 'De Jeĥezkel al Eskilo' (jan-mar 1972), 'La Kvara Eklogo de Virgilio' (apr-jun 1973), 'La Saĝeco de Salomono: kelkaj diferencoj inter la greka kaj la armena versioj' (okt-dec 1979), 'La intelekto de Jesuo' (jul-sep 1981), kaj 'Abortigo en la antikva mondo' (okt-dec 1981).

El multaj aliaj mi citas ankaŭ: 'Katullo antaŭulo de Dante' (Monda Kulturo, 1963 k. 1964), 'Atlantis: pluaj teorioj' (Scienca Revuo, nov 1969), 'La eldiro de Karl Marx rilate lingvon' (Der Esperantist, 1985/1), kaj la fascinan rakonton 'Eroŝenko, la blinda poeto kiu vidis la mondon' (Sennacieca Revuo, 1986), kiun Gregor resumis kaj tradukis de la rusa romano de Charkovskij. Krome, plendetalaj artikoloj regule donis statistikojn pri Esperanto kiel pont- kaj font-lingvo, kaj alia serio prezentis sepjaran resumon de noveldonita esperanta literaturo.

El liaj pli bone konataj verkoj, mi elelektas unue 'La fontoj de Esperanto', eldonita en Scienca Revuo (mar 1958) kaj ankaŭ en Esperanto: Lingvo, Movado, Instruado de Detlev Blanke (1977). La dua eldono aperis en Esperanto en Skotlando (1981 k. 1982) kaj broŝure de Kardo (1982). En ĉi tiu verko Gregor utiligis sian poliglotecon por analizi la latinajn, ĝermanajn, slavajn kaj ne-eŭropajn fontojn de la lingvo. Li rimarkis, ke 'malantaŭ la latina fasado kuŝas la slava mekanismo' kaj konkludis:

'…el ĉi tiu mirinda hibridiĝo Esperanto tiras sian forton kaj sian taŭgecon por la rolo de internacia lingvo.'

Li simile poliglotis en sia studo La esperanta traduko de la Malnova Testamento — dek-biblia konkordanco de 518 diskutindaj versoj (1958). En ĉi tiu senprecedenca analizo de la kvalito, precizeco kaj teksta fono de la zamenhofa traduko, li efektive uzis ne dek sed dek ses lingvojn, komparante la esperantan tradukon de la diskutindaj versoj kun la alilingvaj tradukoj kaj ankaŭ komparante ĉiun kun la originala hebrea — 'vere formika studkomparilo', kiel unu recenzisto skribis.

Kaj la gregora verdikto? Li trovis en la zamenhofa versio altrangan erudicion kune kun brilega literatura stilo, kaj konkludis:

'Pro tio, tiel en formo kiel en substanco la esperanta Malnova Testamento meritas altan lokon inter la grandaj Biblioj de la mondo.'

Eble lia plej bone konata verko estis Reĝo Edipo kaj Antigona (La Laguna, 1960), traduko de du tragedioj de Sofoklo, kun detala enkonduko kaj notoj. Rimarkinde, tiuj ĉi tradukoj estis la unuaj kompletaj tradukoj de grekaj dramoj en Esperanto. Do, la pionira Gregor redonis la helenajn jambajn trimetrojn en la esperantaj kvinjambaj versoj uzitaj de Zamenhof en la traduko de Hamleto, sed li decidis distingi la lirikan disde la rakonta parto pere de la rimo. Jen ekzemplo el la kvara stasimono de Reĝo Edipo:

Ho homaro, mi kompatas
    Vian neniecon,
Kies ĝojo predikatas
    Ŝajnon kaj falecon.
Por mi estos prototipo
    Via nun destino,
Ke la homa ĝoj', Edipo,
    Estas halucino.

Kaj alia ekzemplo el la dua stasimono de Antigona:

Kiu en grandecon trafas,
Lin sufero epitafas.

Recenzistoj en multaj landoj laŭdegis la tradukon, kaj poŝtkarto de japana esperantisto simple diris:

'Antigona restas ĉiam sur mia tablo. Ju pli mi legas, des pli ĝi altiras min.'

Bildo

Gregor kun Juan Régulo Pérez, la eldoninto de Reĝo Edipo kaj Antigona.

Ofte citita ankaŭ eĉ nuntempe estas lia mallonga sed ampleksa verko La kultura valoro de Esperanto — 'klasika studo', laŭ Humphrey Tonkin. Eldonita unue en la angla (Modern Languages, 1965), kaj poste en Esperanto (UEA, 1967), en la germana (Plansprachen, 1976), denove — reviziita kaj pligrandigita — en la angla (UEA, 1979), kaj en la franca (UEA, 1983), ĉi tiu verko ekzamenis kaj originalan kaj tradukitan literaturon por montri Esperanton kiel kulturfonton.

Krom ĉio, li verkis pli ol sepdek recenzojn, ofte de tradukoj. Li estis justa sed skrupula recenzisto — efektive vera kritikisto — kaj kvankam ĉiam preta atentigi pri preseraroj kaj mistradukoj, tamen esence kaj nature laŭdema, aparte estimante bonan enversigadon. Jen Gregor en Heroldo (nov 1980) pri la traduko de Rikardo III fare de John Francis:

'Liaj kvinjamboj fluas laŭ la okazo jen dolĉe… jen grince… sed ĉiam klare. Se vi volas ĝui kaj Shakespeare kaj Esperanton, aĉetu kaj legu.'

Li mem konstante tradukis (ofte neeldoncele), kaj en kaj el Esperanto: lia traduko de pluraj versoj de Paradizo Perdita aperis unue en The British Esperantist de septembro 1961 kaj estis reeldonita en la jubilea numero de La (jam nomata) Brita Esperantisto de 1987 kiel 'La preĝo de l' blindulo'; lia traduko de du ĉapitroj de Dickens aperis en Angla Antologio II (1987); kaj pri lia traduko de eltiraĵoj de la Paco de Aristofano, kiu ankaŭ gajnis premion en internacia literatura konkurso en Italio en 1975, William Auld skribis al li letere:

'Spritaj estas rimoj, vivaj estas la versoj. Vi konvinkis min, ke precize tiel estus verkinta Aristofano, se li verkus en Esperanto — kaj tio estas la plej alta atingo de iu ajn traduko.'

Gregor ankaŭ sendis anglalingvajn tradukojn de iliaj esperantaj poemoj al William Auld, Marjorie Boulton, John Dinwoodie, John Francis kaj aliaj, intencante iam kompili kaj publikigi antologion. Bedaŭrinde, li neniam finis la taskon.

Gregor ofte prelegis kaj tra la tuta esperanta vivo korespondadis kun multaj samideanoj, ne nur kun akademianoj kaj aliaj mondfamaj esperantistoj, sed ankaŭ kun nespertuloj petantaj konsilon aŭ informon. Li kuraĝigis la junan Marjorie Boulton, laŭdante ŝian poezion, kaj daŭre korespondadis kun ŝi preskaŭ ĝis sia morto.

En 1984, kiam Boulton uzis siajn esperantistajn kontaktojn por provizi la Bodlejan Bibliotekon per tradukoj de ĝia ĵuro (la solena promeso konduti dece, kiel legontoj devas fari), Gregor tuj liveris tradukojn en la kornvalan kaj la manksan, kaj poste ankaŭ en la friulan, la romanĉan kaj la dolomitan ladinan. Tri jarojn poste, kiam ŝi organizis la centjaran jubilean ekspozicion ĉe la sama biblioteko, li pruntedonis, en la vortoj de Boulton:

'objektojn nun tiel rarajn kaj trezorajn, ke ili estas preskaŭ sanktaj relikvoj'.

Li helpis multajn aliajn esperantistojn diversmaniere, ekzemple analizante kaj kritikante malnetojn — Marjorie Boulton, Len Newell, John Wells kaj aliaj dankis lin en siaj libroj. Li kuraĝigis Stephen Thompson, kiam ĉi tiu komencis kaj progresis en la movado, kaj li fieregis ke, en la liceo de Northampton, li entuziasmigis pri Esperanto la 13-jaran Victor Sadler, kiu multe pli poste skribis, ke Gregor tute ŝanĝis lian vivon.

Kion ajn Gregor faris, li faris modeste kaj senfanfare, sed li ege meritis la laŭdajn vortojn de la Komitato de UEA, kiu, nomuminte lin honora membro de la asocio en 1989, diris:

'D. B. Gregor apartenas al tiu rondo de erudiciuloj, kiuj en la postmilita periodo faris ŝlosilan kontribuon al evoluigo kaj firmigo de la esperanta kulturo.'

Sed ĉi tiu grandvalora vivo, la esperanta kariero de Douglas Gregor, estas nur parto de la tuta historio. Mi ne aludas lian instruistan karieron — kvankam multaj, inkluzive de mi mem, inspiriĝis per liaj multlingvaj notoj kaj referencoj, kaj per lia amo de lingvo mem; mi ne aludas liajn multajn artikolojn kaj leterojn pri klasikaj kaj aliaj temoj, ekzemple 'Kiel bone sciis la armenan Lordo Byron?'; mi eĉ ne aludas lian eldonaĵon Stralci (1968), legolibron por tiuj, kiuj lernas la italan, nek la kolekton de liaj poemoj Verses and Versions (1969), kiu enhavis kaj originalajn verkojn en pluraj lingvoj kaj tradukojn.

Gregor daŭre lernis kaj studis aliajn lingvojn dum la tuta vivo (eĉ korespondante volapuke), sed, post kiam li emeritiĝis, li koncentriĝis pri minoritataj lingvoj.

'La tempo jam venis,' li skribis, 'ke oni devu rigardi lingvojn kiel ekologiajn aferojn, kaj prilamenti la morton de iu ajn lingvo same kiel la formorton de specio.'

Li ankaŭ arde opiniis, ke dialektoj mem estas lingvoj kaj enhavas malkovrindajn trezorojn.

'Italoj estas dulingvaj,' li skribis, 'kaj la dua lingvo estas la itala.'

Do li verkis pioniran monografion Romagnol: Language and Literature (1972), la unuan anglalingvan gramatikon de ĉi tiu nord-itala lingvo, inkluzive de antologio de poezio kaj prozo kun tradukoj. Sekvis en 1975 la sampionira kaj similforma Friulan: Language and Literature, post kiu kaj pro kiu stariĝis en Usono friula studgrupo, kiu utiligis la libron por instrui la lingvon al duageneraciaj enmigrintoj.

Gregor mem ankaŭ gajnis premiojn pro originalaj poemoj en la friula, kaj en 1981 kaj 1983, publikigis friulajn tradukojn de du rakontoj pri Sherlock Holmes. En 1976 aperis la eksterordinara Mad Nap: Pulon Matt, la unua traduko ne nur en la anglan sed, mirige, ankaŭ en la italan de la romanjola burleska epopeo el la 16-a jarcento.

Celtic: A Comparative Study (1980) estis la unua detala komparo de la ses keltaj lingvoj (la bretona, irlanda, kimra, kornvala, manksa kaj skotgaela), en kiu libro Gregor pasie pledis por la konservado aŭ revivigo de la lingvoj. En Romontsch: Language and Literature (1982), similforme al Romagnol kaj Friulan, li penis kuraĝigi la romanĉulojn defendi la kvaran lingvon de Svislando.

Kvankam Albert Goodheir recenzis Celtic kaj Romontsch en Esperanto en Skotlando, tamen plejparte la neesperantaj verkoj de Gregor restis nekonataj en la verda mondo. Pli poste, li retenis en bona ordo kelkajn el siaj lingvoj, tradukante aŭ interpretante por la polico kaj tribunaloj. Li ĝojis ricevi novaĵojn pri la karieroj kaj familioj de ekslernantoj, al kiuj li ofte sendis taŭgajn gazet-eltondaĵojn — kutime prinotitajn 'ne necesas respondo', por ke li ne okupu tro da ilia tempo.

Ĉi tiun modestan homon ege kortuŝis la propono pri lia honora membreco de la Brita Kongreso de 1990 (kiun li ne povis ĉeesti pro malsano). En letero al Marjorie Boulton, li skribis:

'Via ĝentila letero lasas min sen parolo. Ĉu vi vere kredas, ke mi meritas tian honoron? Se vi estas tute certa, mi akceptas… Estos por mi dolora fakto manki al la Kongreso, aparte en Oksfordo, kie mi pasigis mian unuan Universalan Kongreson en 1930, farante miajn unuajn amikojn el eksterlando kaj de tiam neniam dubante pri la valoro kaj mirindaj kvalitoj de la lingvo internacia.'

Malgraŭ lia fizika malforto, li daŭre legis kaj studis, skribante al Victor Sadler:

'Tiel longe kiel la manko de energio restos sub la nuko, la vivo ankoraŭ valoras.'

Ĉirkaŭ la fino de la vivo, Gregor dormadis en sia studejo kaj tie, apud siaj esperantaj kaj alilingvaj libroj, li mortis en marto 1995. Lia esperanta libraro (pli ol mil libroj) nun troveblas en la Bodleja Biblioteko.

En sia poemo Riĉo, Marjorie Boulton skribis:

Tutan alian vivon ni bezonus
Por ekkompreni vivon de alia.

Tamen mi esperas, ke ĉi tiu resumo de la vivo kaj lingvoj de Douglas Gregor iel kaj iom lumigis la atingojn de rimarkinda homo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2005.

<<  [959]  >>