Rekte al la artikolo

Rubo-ludo

<<  [959]  >>

Mamed Madok'ba

Lastatempe, en mia kvartalo birmingama, la konsilantaro malkovris ekologion. Jes, kara leganto, mi scias: ĉe vi sendube jam de jaroj ekzistas ekologiaj konsilantaroj, kiuj cele al recikligo instigas al kolektado de legitaj ĵurnaloj kaj magazinoj, boteloj, skatoloj kaj plastaj ujoj diversspecaj. Aprobindas recikligo: tamen de objektoj; malpli de ideoj — ideoj estu ĉiam freŝaj kaj novaj kaj, se stultaj, se ne racie pravigeblaj, oni ilin prefere enrubujigu sen ajna recikligo. Rezulte mi tre ĝojas, ke finfine Birmingamo (neniel notita pro freŝa aero kaj puraj stratoj) brakumis ekologion.

La konsilantaro disdonis al ĉiu hejmo (almenaŭ apud mi) du ujojn: en unu ni enmetu ĵurnalojn kaj gazetojn, en la alian vitrajn botelojn kaj ladskatolojn. Ne akcepteblas plastaĵoj: mi supozas, ke, ĉar tradiciaj birmingamaj industrioj — la aŭtoindustrio, ekzemple — baziĝis sur metalo, oni ankoraŭ ne plene konsciiĝas pri plasto. Kamionego konsilantara venas ĉiun duan semajnon por malplenigi la ujojn, kiujn ni metas matene de la koncerna tago ekster niajn hejmojn.

Mi ĉiam provas helpi al mia najbaro, maljuna sinjoro kaj eksa soldato kun nur unu kruro, kiu ne povas porti la ujojn el sia domo. Feliĉe li legas nenion, kaj do la gazetara ujo ĉiam malplenas: tamen li soldate insistas, ke, se la konsilantaro ordonas, ke prezentu sin ekster ĉiu domo du ujoj, do ankaŭ ekster lia domo estu du ujoj, eĉ se unu nenion entenas — tia la blinda obeemo de soldato: mi kompatas lin.

Tamen, pro la eksterdomaj ujoj, mi havas novan kaj plej ekscitan ludon: ujo-umadon. Tio estas: kolekto-tage, survoje al la stacidometo, mi enĵetas rigardon en ĉiujn surtrotuarajn ujojn por diveni, kiuj aŭ kiaj estas la posedintoj — eble, laŭleĝe, ankoraŭ posedantoj — de la diversaj vitraĵoj kaj ladaĵoj kolektotaj de komplezema konsilantaro.

Kelkaj ujoj tre facile informas pri siaj plenigintoj: ujo kun multe da vinboteloj, ekzemple, indikas kompatindan instruiston, drinkigitan pro lavango de registaraj dekretoj, ukazoj, iniciatoj kaj aliaj rekomendoj renversigotaj post nur duonjaro; ujo kun arĝente brilantaj ladskatoloj de difinita grandeco sugestas katamanton (aŭ eble tre inteligentan katon, kiu kapablas mem malfermi skatolojn; flanke mi miradas, ke en Britujo viaj dombestoj ĝenerale pli bone nutriĝas ol homoj en mia suferanta hejmlando); ujo kun torditaj skatoloj enhavintaj kokakolaon signifas infano- riĉan, samtempe infane malriĉan familion, kies idoj pro la kolao verŝajne hiperaktivas kaj terurigas najbarojn.

Tamen plej interesas la ujoj kun miksitaj ladskatoloj, diversaj boteloj: kiaj homoj spertas tiel miksitajn, tiel diversajn vivojn? Ĉu homoj nedecidemaj? eksperimentemaj? larĝgustaj? sengustaj? Do, kiaj? Krome fascinas la stato de la skatoloj kaj boteloj: ne lavitaj skatoloj (malkiel rekomendas la konsilantaro), kun restaĵoj de hundomanĝaĵo, supo, pizoj, ktp, bildigas al mi domon, homon misordan, eventuale malpuran. Aŭ ĉu, male al mia soldata najbaro unukrura, homo ribelema, revoluciema, spitema? Aŭ ĉu simple tro okupata, estante rubaĵo-kolektanto, por submetiĝi al la rekomendo de la konsilantaro?

Tiel, kara leganto, mi malkaŝas al vi mian novan hobion, mian privatan ludon. Tamen kial ĝin privatigi? Kiel ne tiel ludu kun ĉiuj viaj amikoj kaj najbaroj? Organizu kolektotagan ekspedicion, karavanon, al najbara kvartalo; unuope aŭ, pro sociaj kialoj, pare prinotu la enhavon de la surtrotuaraj ujoj, kaj poste renkontiĝu kun viaj amikoj en kafejo (aŭ, ĉar ni loĝas en Britujo, en drinkejo), kaj komparu la rezultojn de viaj esploroj.

Tiam, por kontroli, vizitu la domojn: tiel vi povas paroli kun la ujo-plenig-intoj/-ontoj kaj eĉ ŝovi la nazon en la hejmojn mem. Pretekstu, ke vi kolektas monon por bonfara organizaĵo: tial vi rajtas stari sursojle de la domoj de viaj kontrolatoj, vidi, ĉu vere la koncernato aspektas advokate, kiel vi konjektis, flari, ĉu vere la domo odoraĉas kiel apudŝosea kamionista t.n. komfortejo.

Sed kial preteksti? Ja kolektu monon… ekz. por bonfara organizaĵo kiel Esperanto-Asocio de Britio. Tiel ĉiu profitos pro via ludo, pro via ujo-umado. Do, ek, ĝuu! Aŭ, kiel eblas esperante: ĝuuju!

Mamed Madok'ba, birmingamano, naskita antaŭ multaj jaroj en Palestino, daŭre verkas sian magistran disertacion. Bedaŭrinde liaj esploroj pri kantemo inter abeloj estas prokrastitaj pro — kiel li diras — 'abelo-ribelo', kiu rezultigis tri semajnojn en hospitala lito pro la dekoj da pikoj, kiujn li ricevis.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2005.

<<  [959]  >>