Rekte al la artikolo

Gasti en infero

<<  [958]  >>

Paul Gubbins

Imre Kertész. Sensorteco. Romano tradukita el la hungara de István Ertl. Budapeŝto: Eldonejo Aranygolyó, 2002. 207 paĝoj. ISBN 963 206 217 5. Prezo ĉe UEA: EUR 13,50.

Bildo

Se ĉi-jare vi legos nur unu romanon en Esperanto, tiu estu Sensorteco. Ĝi kaptos vin, subtile, ruze, nerimarkate — samkiel estas kaptita la 'heroo' de la romano: dekkelkjara hungara judo forportita al la infero de naziaj koncentrejoj.

La eventoj baziĝas almenaŭ parte sur la spertaĵoj de la aŭtoro, la 2002a nobel-premiito Imre Kertész, kiu mem kiel knabo trairis Aŭŝvicon kaj Buĥenvaldon. La romano do prezentas la koncentrejojn de interne, tra la okuloj de (el nuna perspektivo) naiva junulo, ĉiam preta fidi, neniam tute konscia pri apudaj hororaĵoj.

Karakteriza estas la nekompreno de la knabo, por kiu (almenaŭ komence) ĉio estas speco de bubeca aventuro. Poste, alvenante ĉe sia unua koncentrejo, la knabo miras pri la sunleviĝo; tiam 'estis bele kaj entute interese' (p. 69). La koncentreja doktoro, decidanta inter tuja morto aŭ la eblo ĝiskreve laboraĉi, vekas 'fidon… ĉar li aspektis bone, havis simpatian, longforman vizaĝon razitan' (p. 76). Entute la junulo, ŝafideto inter lupoj, sentas sin 'kiel gasto en la kaptitejo' (p. 88). Diable… gasti en infero.

Pro tio la romano katenas. Ĝi permesas eniron malantaŭ la kulisojn de la plej granda, ankoraŭ nekomprenebla tragedio de la 20a jarcento. Se vi kredas, ke vi jam satlegis, satspektis holokaŭstaĵojn, nepre tamen legu ĉi tiun romanon en la flue eleganta Esperanto-traduko de István Ertl.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2005.

<<  [958]  >>