Rekte al la artikolo

Kiel trajnoj implikas film-industrion

<<  [958]  >>

Mamed Madok'ba

Mi veturas preskaŭ ĉiutage al mia universitata laboratorio per trajno. Plaĉas al mi trajni: mi havas tempon por legi, babili kun aliaj pasaĝeroj (aŭ klientoj, kiel la fervojaj kompanioj nin nomas: kaze de akcidentoj ni fariĝas denove pasaĝeroj, ĉar neniu hodiaŭa firmao volas mortigi aŭ vundi siajn klientojn) aŭ simple cerbumi kaj observi. Kaj lastatempe mi observis ion, kio pleje konsternis.

Temas pri la aŭtomataj vagono-pordoj, kiuj elektronike fermiĝas kaj kiuj restas ŝlositaj, dum la trajno veturas. Eblas malfermi la pordojn, nur kiam la trajno estas haltinta ('venis al kompleta halto', laŭ la ĵargono de la trajn-kompanioj) ĉe stacidomo kaj la konduktoro (aŭ 'enspezo-protektanta oficisto') estas neŭtraliginta la centrajn ŝlosilojn. Nur tiam pasaĝeroj, — pardonu, klientoj — povas premi apud-pordajn butonojn por eliri la trajnon.

De sekureca vidpunkto, elstare; de filma, katastrofe. Ĉar, se pasaĝero/kliento/vojaĝanto povas eliri trajnon, nur kiam ĝi 'venis al kompleta halto', kiamaniere heroo el fulme veturanta trajno elpordiĝos, grimpos sur la tegmenton, saltos inter vagonoj skuiĝantaj, dume luktos kun krimulo kaj tiun elĵetos de sur la vagono, kaj fine atingos la lokomotivon por elseĝigi mortintan kondukiston kaj mem ekregi la fulme flugantan vagonaron kaj ĝin haltigi nur kelkajn metrojn for de ĉefurba stacidomego plena je virinoj kun infano-ĉaretoj?

Ho ho, vi ekridas, frenezas Mamed Madok'ba. Ĉu tiu ne scias, ke ĉiaokaze scenoj tiaj (fundamento de holivudaĵoj ne nur pri vaporlokomotivoj en la tiel nomata sovaĝa okcidento sed ankaŭ pri dizelaj lokomotivoj morne hupantaj tra neĝokovritaj pejzaĝoj) hodiaŭ tute ne eblas? Ke unue, pro la elektraj kontaktdratoj — katenario — super la trakoj, ĉiu heroo al vagono-tegmento grimpinta tuj fariĝus eksheroo; ke due, pro diversaj modernaj tenikaĵoj (alivorte: komputiloj) trajno katastrofiĝonta preterpasinta ruĝan signalon aŭtomate haltos — ĉu kun aŭ sen kondukisto? Kaj ke, krome, multaj trajnoj ne plu havas apartan lokomotivon, ke la kondukisto sidas en la vagonaro mem (do inter kajuto kaj heroo troveblas ne plu pluraj danĝeregaj vagono-tegmentoj sed simpla pordeto)?

Mi respondas tiel: jes, tion mi scias. Tamen ne tiom fidu al komputiloj por aŭtomate haltigi trajnon. Kaj jes: plejparte la trakoj ĉirkaŭ Birmingamo, kie mi loĝas, estas elektrizitaj, sed for de la urbo, ekzemple inter Birmingamo kaj Bristolo, estas ĉeflinioj sen katenario, do kun dizeltrajnoj trafikantaj foje tra neĝokovrita pejzaĝo sendube frekventata de banditoj. Nu imagu, kio okazus, se la banditoj enirus la centran komputilejon de la fervojoj, mal- aŭ mis-funkciigus ĉiujn signalojn kaj trakcirkvitojn, dum kunuloj kun bomboj aŭ, pli bone, venenogaso, subite kaptus la trajnon kaj tiel minacus la vivojn de centoj da klientoj (plej verŝajne ĉi-kaze pasaĝeroj). Ho, imagu… sed sen facile malfermeblaj pordoj, kun malnovstilaj teniloj, ve! Kie la tegmento-rampado? Kie la tegmento-luktado? Kie, finfine, la suspenso por estigi bileteje furora filmo?

Do vidu, kara leganto, kiel modernaj trajnoj malhelpas nian filmindustrion. Kaj devigas min, se mi decidos rezigni pri miaj biologiaj studoj kaj fariĝi filmfaristo, elpensi tute alian, sentrajnan intrigon. Pest' al ĉiaj komputilaj pordo-funkciigantaj trukaĉoj!

Mamed Madok'ba naskiĝis en Palestino sed loĝas jam pli ol tri jardekojn en Birmingamo. Li estas magistra studento pri insektologio kaj verkas disertacion pri kantemo inter abeloj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2005.

<<  [958]  >>