Rekte al la artikolo

Kurse oni povis

<<  [958]  >>

Bildo

Instruas Paul Gubbins: ĉu hazarde, ke li indikas la vorton 'manĝema'? [Fotis Chris Rushton; la aliajn fotojn faris Paul.]

(Pli granda bildo)

Partoprenis en Barlastono la aŭtunan semajnfinan seminarion Course You Can 11 studantoj, inkluzive de kvar barlastonaj 'unuafojuloj'. Course You Can celas principe komencantojn kaj komencintojn, ekzemple tiujn, kiuj kompletigas aŭ kompletigis la bazan perpoŝtan kurson, aŭ tiujn, kiuj volas plifortigi siajn sciojn pri bazaj elementoj de la lingvo.

Ĉi-jare la komencanta grupo konsistis el tri homoj, la komencinta el ok. Pro tio necesis dividi la kursanojn: komencantoj laboris en la oficejo de EAB kaj okupiĝis pri la unuaj tri ĉapitroj de la lernolibro Kunvojaĝu!; la pli granda komencinto-grupo spektis en Biblioteko Butler lecionojn el la vidbendserio Pasporto al la tuta mondo. Unu el la sesioj dediĉis sin al esplorado de Esperanto-poezio (al relative simplaj triversaĵoj el laste aperinta poemaro de la hispana poeto Jorge Camacho); alia al prezentado de skeĉoj verkitaj de la novzelandano Bertram Potts.

En la plejlasta sesio, post kiam kelkaj Course-kursanoj jam forveturis (ekzemple al fora Inverness), oni pritraktis bildstrion, kiu kondukis neatendite al la esperanta himno, tiam disaŭdigata danke al kompaktdisko el la EAB-vendejo. Diri, ke oni kunkantis, estus iom tro… sed kungrakis, entuziasme, jes. Nekredeble, kien oni foje iras en esperanta klasĉambro!

Bildo

Nicole Smith kaj Katherine Cuthbert (dekstre) trovas amuza poemon de Jorge Camacho pri vesperto: 'tepida stalagmito'.

Bildo

Darren Lampon elektas librojn el la stoko de EAB.

Bildo

Sally Morley cerbumas: ĉu pri la semajnfino, ĉu pri libro-aĉetado, aŭ ĉu pri sia longa reven-vojaĝo al Inverness?

Bildo

John Loughran decidas, ĉu aĉeti Leterojn el Svedio. Ŝajnas, ke Stuart Collins (maldekstre) jam elektis.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2005.

<<  [958]  >>