Rekte al la artikolo

Kiu kiuas… en la brita Esperanto-movado?

<<  [958]  >>

Terry Page

Konstanta rubriko, kiu prilumas konatajn kaj malpli konatajn britajn esperantistojn. Se vi konas iun, kiu meritas aperigon en la rubriko (kaj sendube estas multaj, kiuj diligente, senfanfarone laboradas por nia afero), nepre kontaktu la redakcion. Ĉi-numere ni parolas kun la multjara esperantisto Terry Page.

Bildo

LBE: Terry, bonvolu diri, kio kondukis vin al Esperanto.

TP: Okaze de mia oka naskiĝ-datreveno oni donacis al mi porinfanan enciklopedion. En ĝi mi hazarde trovis simplan difinon pri Esperanto, kun nur plej bazaj informoj pri ĝiaj origino kaj celo. La ideo, ke ĉiuj mondanoj povus interkompreniĝi per tiucela kroma lingvo, ŝajnis al mi ege logika kaj alloga, sed tiam mi ne sciis kiel plu esplori la aferon. Ok jarojn poste aperis en nia loka biblioteko lernolibro pri Esperanto — tiu de Ivy Kellerman. Mi memoris mian pli fruan renkonteton kun la lingvo, prunteprenis la libron kaj avide eklernis.

LBE: Do vi lernis aŭtodidakte?

TP: Komence, jes, unue per la jam menciita lernolibro de Kellerman, poste per Step by Step in Esperanto de Butler. Miaj gepatroj malaprobis tian frivolan tempo-malŝparon, sed tio nur instigis min pli diligente labori. Sed dum la sekva jaro mi konstatis kun surprizo kaj ĝojo, ke mi ne estas la sola esperantisto en la mondo. Tio okazis, kiam mi renkontis s-ron Russell Scott, kiu afable kuraĝigis min unuafoje konversacii en Esperanto. Poste, kiel studento en Kembriĝo, mi plue konversaciadis, sed ankaŭ pli formale studis en vigla rondo gvidata de Humphrey Tonkin kaj John Wells.

LBE: Bonŝancon vi havis. Mi povas imagi, ke tiam la lingvo vere ekvivis, ke vi tiam multe gajnis en tia rondo.

TP: Certe, sed ne tiom, kiom pro la tiel nomata edz-peranta servo de TEJO…

LBE: Edz-peranta servo? Bonvolu klarigi.

TP: Nu, simple… dum la Internacia Junulara Kongreso en Amsterdamo, en 1964, mi renkontis la slovenan esperantistinon, kun kiu mi ĵus festis 38 jarojn de geedza vivo…

LBE: Ha, nun mi komprenas. Kaj mi gratulas pro la longa geedza vivo.

TP: Dankon. Kaj do tial mi emas diri, ke mi multe pli profitis pro Esperanto, ol ĝi pro mi.

LBE: Sendube vi troigas.

TP: Vidu: hodiaŭ mi uzas la lingvon plejparte por administri esperantajn eventojn. Bedaŭrinde mi uzas ĝin malpli ofte ekzemple por vojaĝi, kongresumi, korespondi kun geamikoj, gastigi vizitantojn. En la pasinteco mi membris en multaj komitatoj, sed lastatempe preskaŭ sukcesis liberigi min de tiaj oficialaj devoj. La sola aktuala escepto estas mia rolo kiel kunordiganto de britaj Esperanto-kongresoj. Krome mi volontule helpas organizi la ĉiujaran Internacian Amikecan Renkontiĝon en Aylesford.

LBE: Jes, mi memoras. Tre ĝuaj kaj valoraj semajnfinoj, kiuj siamaniere bone propagandas Esperanton.

TP: Momenton. Propagandi — la vorto havas nuancon de trudado, kaj tro insista propagandado probable pli forpelus ol varbus. Pli bone efikas aliaj manieroj disvastigi Esperanton. Ekzemple, al neesperantisto mi mencius la lingvon, aŭ ties movadon, nur se ĝi rilatus al aktuala paroltemo. Inteligenta homo finfine trovos sian propran vojon al Esperanto, sed necesas, ke ŝi aŭ li almenaŭ sciu, ke ĝi ekzistas.

LBE: Hmm… sed malmultaj en Britujo trovas sian vojon al Esperanto. Ĉu tio signfas, ke ĉi tie malmultas inteligentaj homoj?

TP: Tute ne. Vidu: esperantistoj en Britujo averaĝe pli maljunas ol britoj ĝenerale, kio efikas negative je la disvastigo de nia lingvo. Ja ne mankas entuziasmo ĉe ni emeritoj, kiuj, rezigninte pri salajrata laboro, disponas je pli da libertempo ol en antaŭaj jaroj. Sed la juna generacio, kiun ni nepre devas konvinki pri nia afero, se ni volas eviti, ke ĝi mortu kun ni, emas taksi nin kiel praepokulojn, kiuj strebas per arkaikaj metodoj plenumi niajn fantaziajn revojn. Pri la metodoj ili eble parte pravas: pet-skriboj, vesperklasoj, klub-kunvenoj, insignoj, kaj tiel plu, ne rolas grave en la vivo de nuntempuloj. Ni mem bone scias, ke nia revo neniel estas fantazia — ekzistas ankoraŭ en la mondo multaj problemoj lingvaj, kaj Esperanto atendas eblon ilin solvi. Sed varbi al esperantismo anglalingvanon, kiu supozas, ke tre baldaŭ la tuta mondo parolos usonangle, same malfacilas kiel vendi medikamenton al homo tute sana. Certe do necesas konvinki pri la ekzisto de efektiva problemo, antaŭ ol proponi la mirindan solvon.

LBE: Preskaŭ neeble, ĉu ne?

TP: Ion vi forgesas. Ekzistas nun en Britujo, same kiel ĉie en la mondo, tre granda eblo por Esperanto: temas pri la interreto. Surprizos min, se tiu ne fariĝos la kutima rimedo, per kiu homoj ekscios pri Esperanto, lernos la lingvon, kaj ĝin uzos skribe kaj parole.

LBE: Vi pravas. Jam, mi kredas, ekzistas indikoj tiaj.

TP: Jes, kaj memoru, ke en la daŭro de la jaroj la nivelo de lingvo-scio multege pliboniĝis. Preskaŭ mankas la eternaj komencantoj, kiuj iam abundis en kongresoj kaj kluboj, kaj homoj ĉesis paroli Esperanton, kvazaŭ ĝi estus dialekto de la angla. Tial tre surprizas min, ke la nova generacio de lingve kompetentaj movaduloj decidis, ke por formalaj kunsidoj de EAB oni uzu la anglan lingvon. Iliajn ofte ripetitajn pravigojn mi ne trovas konvinkaj.

LBE: Sed ŝajne, malgraŭ ĉio, vi sufiĉe optimismas pri la estonteco de Esperanto.

TP: Ĝenerale, jes. Dum daŭras la nuna hegemonio de Usono oni verŝajne ne sukcesos oficialigi Esperanton en gravaj internaciaj forumoj. Multaj nacioj tamen fieras pri siaj propraj lingvoj, kaj ne facilanime cedos al premo uzi ĉiam la anglan. Mi esperas, ke tiuj decidos uzi inter si Esperanton, por tiel plenumi siajn lingvajn bezonojn kaj samtempe kontraŭbatali lingvan imperiismon.

LBE: Ni tuŝis plurajn gravajn temojn. Ni revenu tamen al vi, ekzemple al viaj flankokupoj.

TP: Ho… muziko. Muziko tre interesas min, interalie instrumenta muziko de la renesanco, slovenaj folkloraj kantoj kaj la komponaĵoj de J. S. Bach. Krome mi ege ĝuas promenesplori kamparon aŭ montaron. Kaj de post mia emeritiĝo mi povas dediĉi pli da tempo al aliaj ŝatokupoj miaj: al franca glob-ludo (pétanque), al konstruado kaj konkursa flugigo de senpilotaj aviadiletoj, kaj al permuta sonorigado de preĝej-turaj sonoriloj.

LBE: Kio pri apartaj influoj en via vivo?

TP: Nu, apartan mentoron mi neniam havis. Sed ĉu vi konas la filozofion de Ayn Rand?

LBE: Ne. Kiu?

TP: Tre interesas min la objektivismo de Ayn Rand. Mi legis plurfoje ŝian filozofian romanon Atlas Shrugged. Laŭ mia interpreto, grave eraras tiuj, kiuj trovas en ĝi pravigon de senbrida egoismo, aŭ eĉ faŝismo. Por Rand, ĉia homa interago havas valoron, nur se ambaŭ ricevos el ĝi ian profiton. Mi samopinias, kvankam mia koncepto pri profito estas ŝajne multe pli ampleksa kaj inkluziviga ol la ŝia.

LBE: Denove ni seriozas. Ĉu do eblos per objektivismo tia solvi mondajn problemojn?

TP: Nu, la afero jenas. Mondanoj uzadas ĉiam pli kaj pli da energio, sen scii, kion ili faros post elĉerpiĝo de nafto kaj karbo. Vivi pli simple kaj ŝpareme; dividi pli egale inter homoj la disponeblajn rimedojn; uzi prefere naturajn, neelĉerpeblajn energi-fontojn; ĉio ĉi plibonigus la krizan situacion, sed ne finsolvus la problemon. Mi esperas, ke oni ĝustatempe eltrovos kiel produkti energion, puran kaj senliman, el marakvo, pere de nukle-fandigo.

LBE: Fiziko, ve. Preter miaj scioj, bedaŭrinde. Sed al mi ŝajnas, ke vi profunde, pripense analizas vian mondon, vian ĉirkaŭaĵon. Tio gravas, sed…

TP: Sed devas esti io alia en la vivo, ol analizado, cerbumado. Certe, kaj jen la mesaĝo, ĉu ne, en la Cent ĝojkantoj de Marjorie Boulton, parenteze mia preferata libro en Esperanto. Kvankam la poemetoj estas mallongaj kaj leĝeraj, ilia mesaĝo estas miaopinie tre grava: en la vivo ĉiutaga ne mankas spertetoj ĝojigaj, sed oni emas ne ĉiam rimarki ilin.

LBE: Certe ĝojigis min paroli kun vi, Terry, kaj mi dankas pro la intervjuo. Nekredeble interesajn aferojn ni diskutis.

TP: Jes, kaj mi ankoraŭ ne klarigis—

LBE: Dankon, Terry — mi bedaŭras, sed vere ne plu restas spaco!

Terry Page eklernis Esperanton en 1956. Meze de siaj studentaj jaroj en Kembriĝo li fariĝis sekretario de la organiza komitato por la TEJO-kongreso de 1961. Ekde tiam li rolis, vole-nevole kaj pli-malpli konstante, en komitatoj de diversaj Esperantaj kluboj, organizaĵoj, federacioj kaj kongresoj. Malgraŭ tio li ne perdis sian entuziasmon pri la internaci-lingva ideo, kaj eĉ laŭokaze prelegis diversteme, redaktis bultenojn kaj gvidis kursojn. Komplica en ĉio (almenaŭ post la IJK en Amsterdamo, 1964) estas Anica, kun kiu Terry geedziĝis en 1966, kaj al kies kontraŭ-kabea influo ŝuldiĝas lia ankoraŭa esperantisteco.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2005.

<<  [958]  >>