Rekte al la artikolo

Limerikoj, hajkoj kaj memportreto

<<  [958]  >>

de partoprenantoj en la Barlastona somerlernejo

Bildo

Monologis Albert Lindsay — sed nur dum la distra vespero. Ĝenerale dum la somerlernejo oni dialogas (ĉi-jare pri la veteraĉo).

(Pli granda bildo)

Vendisto de libroj (rumano;
Samtempe uson-civitano)
La lingvon protektis
Erarojn korektis
Sed ĉiam kun rido kaj ĉarmo!

Pri io miras
mi. Kien post tempesto
la vento iras?

Rompiĝis krano
de la ĉiel' angluja.
Feliĉ' por rano.

Kotiĝas ŝuo
dum provpromeno vana.
ĉu multas ĝuo?

Grandega sorto
kelkfoje dependas de
malgranda vorto.

Manĝantoj maĉas.
La servantoj aŭskulte
la vortojn lernas.

Bildo

Skeĉoj ne nur distras sed ankaŭ instruas: lingve kaj, foje, ankaŭ morale. Jill Gubbins, Ross Weekes, Mike Wade kaj (dekstre) Janet Arnold prezentas unu el la skeĉoj, kiuj kvalite kaj kvante riĉigis la distran vesperon.

(Pli granda bildo)

Kiu neniam
faras erarojn, ofte
faras nenion.

Virino iame usona
Studadis ĉe kurs' barlastona.
Fivortojn ŝi trovis,
Kaj sakrojn elprovis,
En lingva diboĉ' monotona!

Tuŝo tenera —
sed tro glate venis la
vort' efemera.

Post kiam la flam'
blanke brulegis, kial
nigriĝas la am'?

Anĝela kun timo fotila
Eliris dum tago sunbrila.
Sed pluvo alvenis
ŝi jes promenis —
Ja estus ombrelo utila!

La optikisto
donacis al la mondo
sian vizion.

Libroj sur bretoj.
Varojn esperantlingvajn
nepre aĉetu!

Venis mi en Barlastonon
por ripozi kaj instrui
kaj — por eviti monotonon —
ankaŭ por la pluvon 'ĝui'.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2005.

<<  [958]  >>