Rekte al la artikolo

Loterio en Felixstowe

<<  [957]  >>

Bildo

Por ke neniu lin akuzu pri fiaĵo, Ziko Sikosek — la principa preleganto dum la Brita Kongreso en Felixstowe — demetas la okulvitrojn kaj fermas la okulojn por tiri loteri-bileton el skatolo tenata de Joyce Bunting, la kasisto de EAB.

Ziko trifoje prelegis: pri anekdotoj el la historio de UEA, pri informado, kaj pri mitoj pri Esperanto. Krome li multe ridigis kongresanojn dum la bankedo, kiam li prezentis mallongan historion pri la originoj de Esperanto, uzante etajn figurojn.

Prelegis dum la kongreso ankaŭ Marjorie Boulton (pri la unika situacio de Esperanta verkisto), Joyce Bunting (John Constable), Simon Davies (astronomiaj kaj aliaj fenomenoj), Edmund Grimley Evans (Ŝekspiro), Paul Gubbins (W. T. Stead), Terry Page (britoj kaj la unua Esperanto-kongreso) kaj John Wells (Juan Régulo Pérez).

Tiuj, kiuj ne volis aŭskulti prelegojn, partoprenis konversaciajn rondojn.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>