Rekte al la artikolo

Mallonga historio de NoJEF

<<  [957]  >>

Kate Hall

La Norviĉa Jubilea Esperanto-Fondaĵo dum sia pli ol 35-jara ekzisto helpis multajn esperantistojn — ne nur britajn — vojaĝi kaj ekkoni aliajn landojn kaj aliajn kulturojn. Sed, por multaj homoj, la fondaĵo restas nura akronimo. Tamen ne plu…

Mi ne riskas aserti, ke la Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF) estas la unua esperanta organizaĵo, kiu subvenciis vojaĝojn alilanden de progresantaj junuloj, sed, laŭ Norman Williams (kies nekrologon Don Lord verkis por La Brita Esperantisto de januaro/februaro 1997), ĝi estas la unua esperanta organizaĵo, pri kies registrado kiel almozdona societo konsentis la brita Charities Commission.

Registrado efektiviĝis en majo 1967, post la 50a Brita Kongreso en Norwich — la sola kialo de la nomo de la fondaĵo. La fondaĵon estigis eksurbestro de Norwich, Edwin Frederick Dean (1899-1985), kiu bonkore promesis doni dum sep jaroj la tiutempe grandegan sumon de £1000, kaj kiu finfine donis pli ol £4000. Norman Williams (1908-1996), jam sperta lernejestro kaj rotaria oficisto, iĝis la unua sekretario-kasisto: liaj kunkomitatanoj estis B. Cavanagh, R. W. Hamilton, R. Markarian kaj la karmemora kaj ĝismorta fideikomisulo Frances (Pilling) Slack, kiu mortis nur en januaro 2002. Mi bedaŭras, ke mi ne trovis sufiĉajn detalojn pri ŝia biografio por verki pri ŝi nekrologon.

Donacoj venis rapide de kongresanoj, norviĉanoj (ne ĉiuj esperantistoj) kaj aliaj: inter la unuaj donacintoj estis Marjorie Boulton kaj John Wells kaj, inter la plej malavaraj, E. R. Holt kaj anonima londonano. Trovi taŭgajn junajn subvenciotojn estis iom pli malfacila afero. Norman esperis, ke kelkaj povus alilande entrepreni restadon de du aŭ tri monatoj: tio ne okazis antaŭ la restado de Sally Brabenec (poste Phillips) kiel volontulo en la brazila komunumo Bona Espero (1975-6). Tamen ekde 1967 la fondaĵo komencis disdoni premietojn kaj subvencietojn de £5 ĝis £15 pundoj por konatigi sin kaj kuraĝigi progresantojn: en 1969 ni sendis al Helsinko niajn unuajn universal-kongresanojn, inter ili Hilary Chapman. Don Lord menciis en La Brita Esperantisto kelkajn postajn subvenciitojn, ne nur Sally sed ankaŭ Peter Weatherby kaj Mark Fettes; antaŭ tiuj, la listoj enhavis David Kelso, Ian Jackson kaj Robert Haddon.

Reĝa Societo por Artoj

Al ne-esperantistaj petantoj aŭ demandantoj Norman ĉiam respondis, klarigante la meritojn de la verda lingvo kaj la eblojn, kiujn ĝi proponis al lernantoj; sammaniere li longe klopodis ĉe la brita registaro, lokaj instancoj, la Reĝa Societo por Artoj kaj eĉ, fine, la Eŭropa Komunumo. Sed granda parto de liaj aktivoj konsistis en la estigo, inter la ĝeneralaj fondoj de NoJEF, de apartaj etaj memorfondaĵoj: la pli grandaj pagis vojaĝkostojn, la pli malgrandaj disdonis premietojn. La unua, estigita en 1967, memorigis Emma Osmond; nun ekzistas 40, inter kiuj la granda Nancie Durham Fund proponas premion (jam kvarfoje donitan) por ebligi vojaĝon al Ĉinujo.

Por ke inflacio ne senvalorigu la fondaĵetojn, aldoniĝas ĉiujare ne nur interezo sed ankaŭ transpago el la ĝeneralaj fondoj de NoJEF. Norman skrupule informis ĉiun doninton pri elspezoj, kaj ĉiun ricevanton pri la nomo de la fondaĵeto. Tion mi faras, nur se oni petas tion, sed tre ofte nun venas subvencioj el la ĝeneralaj fondoj de NoJEF, ne donacitaj al elektita fondaĵeto: nuntempe subvenciatoj ne tre interesiĝas pri nomoj de esperantistoj antaŭ longe mortintaj. Ankaŭ, foje, mi ricevas leterojn, kies sendintoj pretas pruntedoni al la fondaĵo: ili kredas, ke ilia familio aŭ eĉ ili mem profitos de investado tia.

Gravaj evoluoj okazis en 1973, kiam la brita registaro permesis plibonigon de la akto, kiu estigis la fondaĵon. Laŭ tiu ĉi akto, NoJEF devas celi la progresigon de eduko pri studado kaj uzado de Esperanto, pagante vojaĝkostojn al junaj studantoj sufiĉe lertaj por viziti fremdajn landojn por plia studado kaj uzado, kaj disdonante premietojn al la plej meritoplenaj. Tio restis sen ŝanĝoj. Sed komenca kondiĉo estis, ke tiuj studantoj ne havu plentempajn salajratajn postenojn (en 1973 ĝi tekstis 'bezonu financan helpon'). Kompreneble, preskaŭ ĉiu junulo bezonas financan helpon.

Kompromiso

Mi aldonu, ke, laŭ la akto, subvenciatoj devas esti 'malpli ol 25-jaraj', sed pri tio Norman ŝancelis, dirante 'malpli ol 26-jaraj' aŭ eĉ 'ne pli ol 26-jaraj'. Eble li pensis foje pri la dato de la komenca peto, foje pri la dato, kiam projektita vojaĝo fine efektiviĝis. Finfine oni adoptis kompromison: la peto devas esti sendita, kun sufiĉa tempo por konsiderado, antaŭ ol la petanto atingos la aĝon de 26.

Multe pli grave, la akto komence precizigis, ke subvenciotoj devas loĝi en la Unuiĝinta Reĝlando. Norman tamen konvinkis la registaron, ke junaj esperantistoj en nia lando certe profitus de renkontoj ĉi tie kun alilandaj gejunuloj, kiuj povus viziti britajn lernejojn kaj klubojn. La 1973a versio de la akto fortranĉis la kondiĉon kaj permesis tiel akcepti petojn de la Irlanda Respubliko kaj iom-post-iome de pli malproksimaj landoj, kaj sendon tien de invitoj. Pasportoj kaj vizoj malfacile haveblis, kaj ofte Norman aranĝis rond-vojaĝojn, kiuj finfine ne estis plenumeblaj: li devis plendi poste pri 'ne-tolerebla malŝparo de tempo kaj mono'. Sed post la unuaj vizitoj en 1976-7, de Ildiko Kiraly el Hungarujo kaj Mikiko Mimori el Japanujo, sekvis pluraj tre sukcesaj vizitoj.

Reguloj kaj agmanieroj sufiĉe striktaj ŝirmas la fondaĵon kontraŭ tiuj, kiuj povus ne meriti helpon, aŭ kiuj eĉ dezirus ekspluati ĝian donemon. Ĝi rajtas elspezi ĉiun jaron ne kapitalojn, nur interezon enspezatan aŭ antaŭe enspezitan. Ĝi ne rajtas helpi komencantojn, ĉu eternajn, ĉu malseriozajn; nur tiujn, kiuj jam sufiĉe serioze progresis. Antaŭe oni aranĝis por ili parolan ekzameneton sed nun oni insistas pri petletero sufiĉe senerara, kun vojaĝplanoj sufiĉe detalaj. Ĝi ne ĉiam pagas samtempe la tutan promesitan subvencion: ĝi rajtas reteni proporcion, ofte kvaronon, ĝis ricevo de esperanta raporto pri la vojaĝo farita. Ĝi rajtas iom helpi tiujn, kiuj preterpasis la aĝlimon; sed tiu helpo ne estas grandskala, kaj haveblas nur al tiuj, kiuj mem instruas Esperanton, esploras pri instrumetodoj kaj promesas raporti aŭ klopodi raporti siajn eltrovaĵojn en taŭga periodaĵo.

Afrikaj kaj aziaj vizitontoj

Kiam temas pri afrikaj aŭ aziaj vizitontoj, oni ne tro strikte insistas ĉu pri la aĝlimo, ĉar ofte eduko aŭ esperantistiĝo malfrue komenciĝis, ĉu pri la posta raporto. Sed, pro sia manko de oficistoj, NoJEF insistas, ke alilandaj petantoj mem faru solidajn antaŭkontaktojn kun gastigontoj kaj, post kelkaj malfeliĉaj spertoj, ke ili mem pagu siajn ir- kaj reven-biletojn. NoJEF pagas vojaĝkostojn nur en Britujo mem, kiam gastigantoj tiujn ne provizas. Decido de la fideikomisuloj limigas subvenciojn farotajn ĉiujare al ĉiuj alilandanoj kune: tiuj subvencioj ne devas superi kvaronon de la tuta enspezebla mono por la jaro.

Raportojn de junaj britaj subvenciitoj Norman zorge kolektis, revante pri libroforma eldonaĵo, almenaŭ de la plej meritoplenaj. Antaŭa subvenciito eĉ konsentis elekti sufiĉajn por eventuala redaktado, sed nenio okazis. Kompreneble: verki taŭgan raporton estas bonega ekzerco por progresanto, sed la legado povas esti malpli interesa, ĉefe por eldonistoj, kiuj pli kaj pli timas aperigi nevendeblajn verkojn. Tamen, anticipe, multaj raportoj aperis tra la jaroj en La Brita Esperantisto, Esperanto Teacher aŭ aliloke, inter kiuj kelkaj faris vere trafajn komentojn kaj kritikojn. Ĉiuj raportoj restas ĉe la sekretario por finmeti en la bibliotekon ĉe Esperanto House, kun aliaj NoJEF-dokumentoj. Tie jam troveblas la kompleta serio de la jarraportoj de NoJEF ekde ĝia komenco. Eble iam historiisto pri tiuj interesiĝos…?

Alia longdaŭra revo de Norman antaŭvidis lian propran eksiĝon: en 1969 li proponis, ke la sekretario kaj la kasisto de NoJEF reelektiĝu post ĉiuj tri jaroj. Sed pri tio la fideikomisuloj ne samopiniis, kaj dum multaj jaroj novaj kandidatoj ne troveblis. Finfine Marjorie Boulton proponis min: mi iĝis helpsekretario en 1984 kaj sekretario en 1985, kiam Norman fariĝis help-sekretario kaj la postenon retenis ĝis sia morto. Nur tiam okazis la lasta grava evoluo: antaŭa estiginto de unu memorfondaĵeto, William Fleet Edwards, elpensis metodon, per kiu alia fondaĵo farota de li povus helpi, ke britaj komencantoj ĉeestu kursojn aŭ kunvenojn en Britujo mem. Tion nia estiga akto ne permesas: pri ŝanĝoj ni klopodas. Dume, kaj portempe, la mono ne estas parto de la fondoj de NoJEF: NoJEF simple helpas disdoni ĝin. La testamento de s-ro Edwards, kiu mortis en 1997, kaj suplementa granda donaco de alia bonfaranto, lasis tiucele surprize grandan sumon, kaj jam la interezo permesis subvenciojn por tri komencantoj, kiuj alimaniere ne povus ricevi helpon.

Nova regulo

La pacienco de Norman estis pli granda ol la mia: antaŭ nelonge, ricevinte dum sola jaro proksimume okdek petojn, evidente senditajn komputile, mi devis estigi por mi novan regulon: al petanto, kiu montras nek ian scion pri Esperanto, nek ian intereson pri ĝi, mi simple ne respondas.

Ankaŭ petojn ne skribitajn, aŭ ne sufiĉe afrankitajn, mi ne povas akcepti: per la unuaj, plejparte telefonaj, mi ne povas sufiĉe kontroli la asertojn de la petantoj aŭ juĝi ties meritojn; por la lastaj mi devus pagi al la poŝtoservo ofte pli ol pundon, antaŭ ol scii la enhavon de la letero, kiu eble ne meritas pagon tian. Sed al ĉiu meritohava letero mi iel respondas.

Tamen, kiel dum la tempo de Norman, nia ĉiujara mono disdonebla al britaj junuloj ofte superas la sumon de akcepteblaj petoj. Tiajn petojn mi varme invitas kaj invitos.

NoJEF havas sian retadreson (www.esperanto.org/uk/nojef), sed petantoj skribu helikopoŝte al mi — ĝis mi trovos sekvonton: d-ro K. M. Hall, <privata adreso>.

Kate Hall estas honora membro de Universala Esperanto-Asocio. Ŝi multe tradukas el la angla lingvo (i.a. Kipling) kaj dum multaj jaroj fidele subtenas internacian Esperanto-agadon, ekzemple en Afriko.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>