Rekte al la artikolo

Murdoj, mortigoj kaj bruligo

<<  [957]  >>

Kate Hall

Sagao de Njal. Tradukita el la islanda lingvo de Baldur Ragnarsson. Antverpeno: FEL, 2003. 357 paĝoj. ISBN 90-77066-07-1. EUR 18.90.

Bildo

Ĉi tiu sagao, ofte nomata proza epopeo, invitas miksitan verdikton. La stilo, kiel oni povas atendi de la eminenta tradukinto, estas simpla, klara, pura, ege taŭga por progresantoj; ĉu tamen la longeco kaj la komplikeco de la rakonto egale taŭgas por ili? Certe jen regalo por tiuj, al kiuj plaĉas La Mastro de l' Ringoj, aŭ tiaj rakontoj pri kuraĝaj agoj kaj kruelaĵoj punitaj.

En la senmonarka Islando ĉirkaŭ la jaro 1000, kie la nacia asembleo povas juĝi sed ne plenumigi, regas persona venĝo. Tra la tricent paĝoj de la sagao mortigojn sekvas procesoj, kiujn sekvas pliaj mortigoj, ktp, ktp. La senpasia stilo egaligas preskaŭ la rajtojn de ĉiuj partioj. La kristanismo komencas sin enigi, sed la sintenoj ne multe ŝanĝiĝas: preparante la mortigon de la heroo Njal, jam kristana, lia precipa malamiko diras krude: 'Ni povas elekti inter du decidoj, kaj estas neniu el ili bona, unu estas, ke ni ĉesigu la atakon kaj foriru, kio kostos al ni la vivon, la alia estas, ke ni faru fajron kaj bruligu ilin ĝis morto, kio estas severa respondeco antaŭ Dio, ĉar ni mem estas kristanoj, sed ĉi tiun ni tamen elektu.'

La bruligo, rakontita tra dek sep paĝoj, certe estas katastrofo aŭ klimakso en la unuaj PIVaj sencoj; subita, tre malfeliĉiga okazaĵo, en kiu la heroeco atingas sian plej altan gradon. En siaj lastaj momentoj Njal diras: 'Mi ne emas eliri, ĉar mi estas homo maljuna kaj neniel taŭga por venĝi miajn filojn, kaj mi ne volas vivi en malhonoro'. Laŭ mi tamen mankas al la sagao lasta klimaksa katastrofo, kiu elnodigas: sepdek ok pliaj paĝoj rakontas, ĉiam senpasie, pliajn persekutadojn kaj mortigojn, post kiuj Flosi, estro de la bruligintoj, simple 'venis al Romo, kie granda honoro estis al li farita kaj ricevis li plenan absolvon fare de la Papo mem, kaj pagis li altan monsumon pro tio'. Kari, ĉefo de la venĝontoj, eĉ pli simple 'piediris suden al Romo kaj ricevis absolvon kaj reiris'. Mi supozas, ke la stilo de la traduko fidele spegulas tiun de la orginalo; sed multe pli emocia estas por mi la homera veno de Priamo al Aĥilo, aŭ la proceso de la franka Ganelono, kiu perfidis Rolandon. Sed kiom da homoj, tiom da gustoj.

En Islando, kiel ĉe Homero aŭ en Frankujo, povas okazi mirindaĵoj kaj eĉ mirakloj: dum momento la okuloj de blindulo malfermiĝas, por ke li venĝu la morton de sia patro. En tia verkaĵo ne ofte troviĝas humuraĵoj, sed tamen amuzas pluraj geedzaj disputoj: '"Nenian dubon mi havas pri mia akra vido aŭ mia kuraĝo aŭ pri iu ajn el miaj ceteraj viraj kvalitoj…". Lia edzino aŭdis lin kaj diris: "Troloj prenu vian bombaston kaj fanfaronon…"'. Abundas trafaj epigramoj kaj rebatoj: ĉe knabino troviĝas 'okuloj ŝtelistaj'; aliloke, 'Atli diris: "Delonge mi kaj mia patro ne estas karaj al la norvegaj reĝoj viaj". "La via estas la misfortuno," diris Hrutur.' Foje batalantoj improvizas insult-kantojn: '"Ĉi tiuj batalistoj / sin gloras pri la bruligo / de Njal, sed ne rakontis / kiel mi ilin persekutis…"' Oni batalas surmare kaj surglacie: jen certe maltedaj enhavaĵoj.

La tradukinto aldonas tre klaran antaŭparolon pri la tiutempa islanda vivstilo kaj verkstilo, kaj tre utilan liston de pli ol cent ĉefroluloj kun iliaj interrilatoj kaj biografioj. Preseraroj tre maloftas, sed je la komenco de paĝo 234 mankas linio kaj sekvas bizaraĵo, feliĉe iom antaŭ la gravaj scenoj de la bruligo. La originalo havas gravan rolon en la islanda kaj monda literaturo. Se ne ĉiuj esperantistoj, almenaŭ seriozaj kluboj devus havi la tradukon en sia biblioteko.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>