Rekte al la artikolo

Felixstowe fote

<<  [957]  >>

Bildo

La 86an Britan Kongreson de Esperanto solene malfermis Terry Page… kiu malsolene ridigis, kiam li bonvenigis kongresanojn al Folkestone (temero en sia prelego) anstataŭ al Felixstowe. Apud Terry sidas aliaj membroj de la Loka Kongresa Komitato kun (maldekstre) Ziko Sikosek, ĉef-preleganto kaj aŭtoro de Esperanto Sen Mitoj. Partoprenis la kongreson ĉe hotelo Marlborough 87 homoj; organizis ĝin plej kapable kaj kompetente ĉefe Angela Tellier. Nepras danki al Angela pro la aranĝoj: la kongreso glate, senplende kaj tro rapide pasis.

Bildo

Novaĵo dum la jarkunsido de EAB estis sekreta voĉdonado. Anstataŭ elekti membrojn de la administra komitato per t.n. mano-montrado, estis decidite ebligi al la membraro balotile voĉdoni: tiamaniere eviteblis la embaraso publike elekti komitatanojn en la ĉeesto de ties amikoj kaj eĉ parencoj. Riceviĝis entute 91 balotiloj: 59 poŝte, 32 surloke. Al la komitato elektiĝis David Bisset, Joyce Bunting, Helen Fantom, Edmund Grimley Evans, Geoffrey Sutton, Derek Tatton kaj John Wells. John Wells fariĝas la nova prezidanto; David Bisset kaj Edmund Grimley Evans vic-prezidantoj; Geoffrey Sutton sekretario kaj Joyce Bunting kasisto. En la foto: Vilĉjo Walker (maldekstre) voĉdonas, dum kontrolas la proceduron Vilĉjo Simcock (fone) kaj Mikeo Seaton.

Bildo

Du novaj prezidantoj renkontas unu la alian: dum la kongreso elektiĝis Petra Fantom kiel prezidanto de Junularo Esperantista Brita (JEB) kaj John Wells kiel prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio. Meze staras Tim Owen, JEB-komitatano respondeca pri rilatoj kun EAB. La ĉeeston de junaj esperantistoj, kiuj — kontraste al pasintaj kongresoj — ĉiam videblis kaj kiuj finkongrese prezentis satiran skeĉon pri i.a. Esperanto-Partio, prikomentis la nova EAB-prezidanto dum sia ferma parolado: li taksis la kongreson aparte sukcesa kaj pozitiva precize pro la plifortigo de JEB.

Bildo

Dufoje oni bone vespermanĝis ĉe la kongresejo: ĉe tablo kvin, Kay kaj Jeremy Sanders evidente ĝuas la kongreson.

Bildo

John Wells gvidas promenan ekskurseton laŭ la bordo de la Norda Maro ĝis la promontoro Landguard Point. Tuj antaŭ la foto, kaj kun vigla entuziasmo, la prezidanto kondukis parton de la grupo malsupren laŭ tre kruta deklivo, kaj denove tiel supren aliflanke de la valeto. La aliaj grupanoj multe pli bone fartis per oportuna ŝtuparo, kiun nur ili sukcesis rimarki.

Bildo

Kate Hall aplaŭdas post mansonorila koncerto organizita de Roy Threadgold por la distra vespero: la sonorilistoj — (de maldekstre) Albert Lindsay, Colin kaj Irina Simmonds kaj Agneau Belanyek — demetas la sonorilojn por refreŝigi sin ĉe la malantaŭa verŝejo. La distra vespero krome spegulis la ĉeftemon de la kongreso, la centjariĝon de Esperanto-Asocio de Britujo. Prezentata estis unuaktaĵo Dialogaro Unuvoĉa, reĝisorita de Colin Simmonds, kiu temis pri la pioniraj jaroj de Esperanto en Britujo; kaj kongresanoj festis per jubilea, verdstela kuko bakita de Matthew Tellier kaj kiun tranĉis Marjorie Boulton… kiu kelkajn tagojn post la kongreso festis sian jubilean, 80an naskiĝdatrevenon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>