Rekte al la artikolo

Malferma tago — malferma etoso

<<  [957]  >>

Angela Tellier

Angela [bildigita] entuziasme priskribas viziton sian al malferma tago ĉe la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo. Eble ŝiaj tre pozitivaj spertaĵoj instigos aliajn tien iri.

Mia deziro trakribri la librostokon de UEA decidigis min ĉeesti ties malferman tagon, la 24an de aprilo. Memkompreneble oni ne devas iri UEA-en por eltrovi, ĝuste kio tie surbrete troviĝas — ekzistas (iom eksdata) librokatalogo kaj tre bona retkatalogo. Tamen tie mankas bildoj kaj, kvankam eblas al leginto aldoni recenzon, ŝajne malmultaj (pro pigreco?) tion faras. Mi konkludis, ke la sola maniero eltrovi, ĝuste kian stokon UEA havas estas mem iri kaj enŝovi propran longan nazon.

Per Amsterdam Express (trajnŝipa servo, kiu permesas, ke oni veturu de iu ajn stacio en orienta Anglujo al iu ajn stacio en Nederlando kaj reen kontraŭ £50 — krompageto, se oni veturas de Londono), mi ekis. La vojaĝo tute glate iris: la sola afero, kiu ĝenis, estis grupo da britoj, kiuj kontraŭleĝe fumadis kaj drinkadis en la nederlanda trajno.

Tamen, enirinte la UEA-sidejon en Roterdamo, tiaĵojn mi rapide forgesis, ĉar atendis vizitantojn tute alia etoso. Oni afable bonvenigis nin, invitis nin al senpaga loterio, proponis al ni senpagajn teon kaj kafon kaj donis al ni programon. Mia ĉefa deziro, kiel dirite, estis umi en la libroservo, sed mi tamen trovis tempon ĉeesti tre interesan diskuton inter István Ertl, Wim Jansen kaj Renato Corsetti Sur nurangla lingva fundamento? Cetere, mi, kiel sendube aliaj ĉeestantoj, plene enretiĝis, kaj revenis hejmen kun aĉetita ekzemplero de la libro Ĉu nur-angla Eŭropo subbrake.

Okazis diversaj tiaj diskutoj/prezentoj dumtage — ankaŭ prezentis Zofia Banet-Fornalowa pri Lidja Zamenhof kaj pri la stato de nia historiografio. Kaj mi kompreneble trovis tempon por babiladi kun aliaj alvenintoj. Krome oni rajtis je 10%-rabato en la libroservo: mi konfesu, ke mi ne plene komprenis la tiean ordigan sistemon. Mi naive supozis, ke oni laŭaŭtore aranĝis la librojn, sed fakte ne — laŭtitole. Kaj mankis tiuj helpaj, ĉebretaj alfabetaj literoj por indiki ĝuste, kie oni povas rapide trovi deziratan libron: libroserva ruzo, sendube, por reteni homojn en la ĉambro, ĉar, serĉante unu libron, oni kompreneble stumblas kontraŭ tri aliaj, kiujn nepras aĉeti.

Sed tiaj ĝenetaĵoj ne vere gravis, ĉar Ionel Oneţ [ĉi-maldekstre], kiu prizorgas la libroservon, sin montris tre afabla, helpema kaj informita, ĉiam pretis konsili, sciis ĝuste, kio troviĝas kie, kaj energie kuris tien kaj reen je la servo de ĉiuj postulemuloj dum la tuta tago: ne nur tion, li regalis nin per amuzegaj ŝercoj. Plezuro estis renkonti denove Simon, la antaŭan libroteniston, kiu venis helpi.

Vere estis ĝuinda vizito: krome la vetero belis kaj la pejzaĝo ravis. Du fojojn jare oni malfermas la domon — indas iri.

Angela Tellier respondecas pri edukaj aferoj de Esperanto-Asocio de Britio kaj i.a. kunaŭtoris kun Malcolm Jones la sukcesan Urso-kurson. Lastatempe ŝi organizis la Britan Esperanto-Kongreson en Felixstowe, kie ŝi loĝas kun sia esperanta familio.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>