Rekte al la artikolo

La vivo estas loterio

<<  [957]  >>

Bildo

Stephen Thompson vendis loteri-biletojn al Brian Rayner [ĉi-supre], sed [sube] botelon da vino gajnis Andrew Wheatley (kaj ĝin dividi volis Marek Bamberski el Myszków, Pollando). Tamen la loterio ne estis la ĉefero dum la kunveno de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF) en Prestono komence de majo. Parolis la pola gasto de Ian Mac Dowall pri la pasporta servo, kiu ebligas al li viziti plurajn eŭropajn landojn; ankaŭ lia gastiganto parolis pri siaj vojaĝoj al i.a. Majorko kaj Kubo. La kunveno finiĝis per konversacia ekzerco pri profesioj: la eventon — kiu inkluzivis bongustan lankaŝiran pasteĉon — organizis Stephen Hodson kaj Jim kaj Gaynor Voiels.

Bildo

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>