Rekte al la artikolo

Du sonetoj

<<  [956]  >>

Tim Carr

Baldaŭ printempos; baldaŭ oni pensos pri somerferioj eventuale en foraj landoj. La du sonetoj heroldas — almenaŭ reve — tempojn pli agrablajn.

La atendo

Krepusko paŝteligas jam lazuron.
Laŭ koroj steloj dancas farandolon;
la ondoj interplektas barkarolon.
Mont-ombroj nuancigas klaroskuron.

Ni ne pli mirus l' Andojn aŭ Misuron.
Nordanoj, sopirintaj for primolon,
sorbas aprilon kiel alkoholon
— turkison, olibanon kaj veluron.

Menduntoj ĉe bankedo aŭ foiro,
knaboj manovras sin, interbabilas;
vespero suda faras langon liro.

La tero mem tiktakas kaj oscilas.
Ĉe l' veno la knabinoj kribros, sarkos.
Sed ĉu eĉ la plej plumpa min rimarkos?

Kial la hispana?

Knabinoj… transe… multo da… hispanaj

Prohibis plenkreskuloj; baris vando
— granita, vasta, frosta, ĉiel-pika.
Trans ĝi, inkvizicie katolika,
taŭrlude, diktatore fremda lando.

Ni revis pri mantiloj, sarabando;
pri lando pro emiroj ekzotika.
Lando de l' Tres de mayo kaj Guernica;
por britoj plaĝoj, malaltkosta brando.

Mi sorbos sunon, rumon por l' imago
en Liverpolo kastilie fama;
siestos klere for en Santiago.

Ivona ŝargos min je ardo ama
— hispana nur laŭ mita origino,
pli franca ol Karmean, l' Infantino.

Tim Carr loĝas en Crewe, Ĉeŝiro. Li aŭtoris la poemaron Sur Parnaso kaj aktuale preparas novan kaj ampleksan sonetaron.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>