Rekte al la artikolo

Kvin-kontinenta kontakto

<<  [956]  >>

Wolf Krüger

Bildo

Eble Wolf Krüger, dekstre, kontaktis tiom da aliaj radio-amatoroj, ke li plene elĉerpiĝis. Aŭ ĉu la tut-taga somerlerneja promenado lin lacigis? Kaj dum foje La Britan Esperantiston trafas problemoj rilate ĉapelitajn literojn, ĉi tie la honoran kasiston de EAB, Joyce Bunting, trafas problemoj rilate ĉapelon. Fotis Angela Tellier.

Mi partoprenis la somerlernejon en Barlastono kaj por reklami Esperanton mi kunportis mian amator-radiostacion.

Mia ĉambro estis en la plej alta etaĝo kaj tre favora por starigi antenon. Dum la semajno en kurtondo mi kontaktis 137 radioamatorojn el 49 landoj kaj kvin kontinentoj. Pluraj kontaktoj okazis en Esperanto — ĉefe kun Esperanto-rondoj en Siberio kaj Francio. Krome tre interese estis paroli kun radio-amatoroj de Brazilo, Kanado, Kosta-Riko kaj Japanujo.

Per radiokontakto mi eĉ povis reaktivigi eperantiston en la ĉirkaŭaĵo de Barlastono, kiu antaŭ jaroj kabeis. Ankaŭ novan membron de Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA) mi povis varbi.

La programo de la somerlernejo estis tre interesa. En kelkaj sesioj kaj prelegoj mi partoprenis, kaj la tuttaga promeno tra la regiono estis bonega — brila eblo praktiki Esperanton kaj ĝui la belan naturon. La ĉambro kaj la manĝaĵo estis aparte bonaj!

Multan dankon al ĉiuj, kiuj helpis sukcesigi la eventon.

Wolf Krüger estas esperanta radio-amatoro, kiu loĝas en Eisenhüttenstadt, Germanujo. Dum la somerlernejo li festis naskiĝdatrevenon kaj stabanoj ĉe Wedgwood Memorial College bakis kukon. Ŝajne Wolf neniam antaŭe celebris kuke naskiĝdatrevenon!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>