Rekte al la artikolo

Elstara humuraĵo

<<  [956]  >>

Malcolm Jones

Nikolaj Gogol, Malvivaj Animoj, tradukis Vladimir Vyĉegjanin. Sezonoj: Jekaterinburg 2001. Bindita, 224 paĝoj. Serio Oriento-Okcidento, Volumo 32.

La prozan tekston nomis ĝia verkinto poemo: legonto, al kiu ne plaĉas poeziaĵoj, tamen ne timu. La romano estas klasikaĵo el la rusa literaturo de la 19a jarcento sed ne entenas la seriozan, religieman filozofiumadon troveblan, ni diru, ĉe Dostojevskij aŭ Tolstoj. Gogol lerte prezentas la siatempan rusan socion, sed pli lude ol stude. La verko estas elstara humuraĵo.

Tiu ĉi kvazaŭa himno al ruseco kuŝas en la formo de pikareska rakonto pri fripono Ĉiĉikov. Vojaĝante de unu bienposedanto al aliaj, li strebas aĉeti iliajn 'malvivajn animojn', tiujn servutulojn, kiuj (ĉar jam mortintaj) ne plu laboras, tamen kies nomoj restos sur listoj ĉe la posedantoj ĝis la venonta censo. Kialoj kaj celoj la leganto mem malkovru; sed klare la koruptado, mensogado kaj ŝajnigado apartenas ne nur al Rusujo kaj la 19a jarcento. Multo — burokratismo, kaŝemo, (mal)respekto kaj/aŭ timo antaŭ 'altranguloj' — povus trovi lokon en 'moderna' similspeca romano pri Anglujo: 'En la kunveninta konsilio tiufoje tre rimarkebla estis manko de tiu necesaĵo, kiun ordinaraj homoj nomas senco.'

Gogol rakontas en libera, fantaziplena stilo kaj plene konscias pri sia aŭtora rolo, ofte rekte alparolante la leganton. Li ludas per la supozoj kaj reagoj de la leganto, aparte rilate 'nian heroon': 'Estas tre dubinde, ke la legantoj ŝatos la heroon, kiun ni elektis. Oni povas diri certe, ke la damoj lin ne ŝatos, ĉar la damoj postulas, ke la heroo estu absolute perfekta…' aŭ '… la legantoj ne devas indigni kontraŭ la aŭtoro, se la ĝis nun aperintaj personoj ne estis laŭ ilia gusto, kulpas Ĉiĉikov, ĉi tie li estas la sola mastro, kaj ni devas treniĝi tien, kien li intencas iri.'

Foje Gogol spirrabe rakontas pri okazaĵoj, foje li bremsas la fluon por esprimi siajn (ja filozofiajn) ideojn pri personoj aŭ pri Rusujo (aŭ aliaj landoj). Jen li donas satiran komentarion, jen evoluigas longan, poeziecan priskriban komparon — ofte spicitan per groteskaĵoj. Jen gusteto: '… en fenestro troviĝis vendisto … kun samovaro el ruĝa kupro kaj vizaĝo same ruĝa kiel la samovaro, kaj pro tio demalproksime oni povus pensi, ke en la fenestro staris du samovaroj, se unu el la samovaroj ne havus barbon nigran kiel gudro.'

La traduko — la unua tia provo de la tradukinto — estas ĝenerale bona. Troveblas elstaraj vortumadoj, precipe rilate proverbecajn eldirojn: 'Do, ili komencas bone, sed finas fripone' aŭ 'Oni provu ĉian trakton, sed virbov' ne donos lakton.' Tamen plurloke io misas: foje pezas la esperantigitaj formoj en la listoj de diversspecaj manĝaĵoj, kukoj, fiŝoj, vestaĵoj, veturiloj; foje la traduko tute ne sekvas la originalon; foje la vortumado en Esperanto estas malĝusta — problemojn kaŭzas i.a. la artikolo, la refleksivo, la ĝusta tempo en participaj formoj aŭ en nerekta parolo/penso, la paroj ĝuste/juste, sekso/genro, de/da, scii/koni k.s.

Aparta problemo, kiun frontas tradukanto el la ruso (sed ne nur), estas nomoj kaj alparoloj. Pri nomoj: ĉu traduki (kiel ĉe pluraj servutulaj nomoj), ĉu esperantigi (kiel plejparte ĉe antaŭnomoj kaj grandurbaj nomoj), ĉu transliterumi (kiel ĉe patro- kaj familio-nomoj kaj ĉe aliaj vilaĝ- kaj urbo-nomoj); kaj, en ambaŭ lastaj kazoj, kiom strebi por redoni rusan elparolon? Parenteze, eble ĝuste ia nestrebado inverse misgvidas iujn rusajn gesamideanojn al misprononcoj en Esperanto, ekzemple 'nje multje, kaj tiel plju'. Se Nozdrjov (ne Nozdrov), kial ne Sobakjeviĉ, Pljuŝkin (la tradukinto donas Sobakeviĉ, Pluŝkin)? La ebleco en la rusa alparoli nekonaton per patro, patrino, frato k.s., eĉ en 'karesformoj', sonas strange redonita laŭvorte en esperanta kunteksto (sed ĉu ĉiam pli bone taŭgus sinjor(in)o, amik(in)o, karul(in)o?).

Malgraŭ tiuj ĉi konsideroj la traduko estas bona, valora kaj certe leginda, kiu amuzas, pensigas kaj instruas. Ĝin akompanas i.a. 'konciza biografio' pri Gogol, informoj pri la tradukinto kaj helpaj fonaj komentoj pri eroj el la teksto en librofinaj Notoj. Dankindas ne nur la tradukinto, sed ankaŭ Halina Gorecka, kiu 'korektis': min frapis nur unu preseraro en la teksto mem, iuj pliaj en la Notoj. Ne estas indikite, ĉu iu neruslingva esperantisto iam kontrolis aŭ provlegis la tradukon, sed ŝajnas, ke ne. Do, restas nun simple legi — kia ĝuo!

Malcolm Jones estas instruisto pri fremdaj lingvoj, kiu studis i.a. la rusan. Li loĝas en Skiptono, Jorkŝiro.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2004.

<<  [956]  >>