Rekte al la artikolo

Centjariĝo — kaj kvar festoj!

<<  [955]  >>

Arturo Prent, Norah Brown

En 2003 la Londona Esperanto-Klubo festis sian centjariĝon. La Brita Esperantisto varme gratulas kaj deziras sukcesan duan jarcenton al la klubo kaj ties membroj. Sed fakte ne unufoje la klubo festis, sed… kvarfoje!

La 10an de januaro, nur du tagojn antaŭ la vera centjariĝo de la Londona Esperanto-Klubo, okazis festo dum la kutima vendreda kunveno. Sekvis en aprilo alia kunveneja festo; iom poste, la 26an de la monato, solena festo ĉe apuda universitato; fine, la sekvan dimanĉon, klubanoj vizitis la hejmon de membro Ana Montesinos de Gomis, kiu regalis per tagmanĝo.

Bildo

Viktor Pajuk el Ukrainio transdonas Zamenhof-portreton al la prezidanto de la Londona Esperanto-Klubo, David Thornell.

(Pli granda bildo)

La klubo regule kunvenas (ekde 1936) ĉe 'Fred Tallant Hall', do aparte taŭgis, ke la ĉefa festo tie okazu. Abundis manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kaj la ĉambro plenis de membroj kaj vizitantoj. La kluba prezidanto, David Thornell, legis salut-mesaĝojn; sekvis koncerto kaj muzikis i.a. Petra Fantom kaj Bill Thorne. La prezidanto tranĉis festkukon kaj Olga Kerzjuk kaj Viktor Pajuk — ambaŭ el Ukrainio — prezentis al la klubo Zamenhof-portreton.

Dum la solena kunveno la kluba vic-prezidanto, profesoro John Wells, prezentis bone ellaboritan resumon pri la historio de Esperanto en Londono; prelegis ankaŭ la honora prezidanto, d-rino Marjorie Boulton, pri '50 jaroj kiel esperantisto'. Invititaj estis ne-esperantistoj kaj la programo okazis kaj en la angla kaj en Esperanto.

Poste festis klubanoj iom pli malformale ĉe Ana Montesinos de Gomis. Partoprenis la feston ankaŭ Birthe Lapenna kaj Atilio Orellana Rojas, gastoj de Ana dum la festa semajnfino. Pro bela vetero eblis subĉiele festi: tempo tro rapide pasis kaj baldaŭ oni dankis al Ana pro gastigamo, kiu ebligas feliĉan finon al la jubileaj festoj de la Londona Esperanto-Klubo.

La programo de la Londona Esperanto-Klubo videblas ĉe www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/lek.htm.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2003.

<<  [955]  >>