Rekte al la artikolo

Kvalite elstara — kvante koŝmara

<<  [955]  >>

Malgraŭ bunta programo partoprenis la mezlandan Esperanto-tagon en Barlastono komence de marto nur ses lernantoj: kutime ĉeestas ĝis trioble pli.

Bildo

En la foto, de maldekstre: Katarina Tustin, Walaa Aljebori, Donald Cochran, Benoît Fonty, Celia Mackle, Elisabetta Cirio, Tim Owen kaj John Gobourne.

(Pli granda bildo)

Komentis Paul Gubbins, organizinto de la tago: 'Mi aparte bedaŭras, ke neniu esperantisto el la ĉirkauaĵo de Barlastono — loĝanta, ni diru, malpli ol 30 aŭto-minutojn for — partoprenis. Se eventojn tiajn lokaj esperantistoj ne subtenos, tiuj simple viŝiĝos de la verda kalendaro.'

Okazis dunivela kursaro, komencanta kaj progresanta. La unuan gvidis Elisabetta Cirio, helpata de Benoît Fonty; la duan Paul Gubbins. Unuafoje en Barlastono kursanoj profitis de komputila, interaga leciono.

Aparte gratulindas Tim Owen, el Leicester, kiu eklernis Esperanton nur kvar monatojn antaŭ la barlastona kurso, sed kiu rimarkinde flue sin esprimis en la internacia lingvo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2003.

<<  [955]  >>