Rekte al la artikolo

Adiaŭ — kaj maladiaŭ

<<  [955]  >>

Bildo

Derek Tatton bonvenigas gastojn al Barlastono dum la pasintjara malferma ceremonio en Barlastono. Fotis Chris Rushton.

Multaj esperantistoj konas d-ron Derek Tatton — ne nur tiuj, kiuj partoprenis ekzemple somerlernejojn ĉe Wedgwood Memorial College, sed ankaŭ tiuj, kiuj renkontis lin ĉe kongresoj. Tamen nun, post 24 jaroj kiel estro de 'kastelo' Wedgwood (vidu 'Babile' ĉi-numere), Derek emeritiĝis. Dum subĉiela emeritiĝa festo en junio eminentuloj el edukaj kaj aliaj rondoj laŭdis la multajn kvalitojn de Derek: tiu ĉi 'klerulo kaj ĝentlemano', kiel oni priskribis lin, neniun misfamigis, kalumniis aŭ priklaĉis dum sia longa kaj sukcesa kariero.

Derek mem, antaŭ cento da invititaj gastoj, en pensiga kaj klarvida adiaŭa parolado, ne nur skizis la historion de la kolegio sed ankaŭ fiere aludis sian esperantistecon.

Sendube esperantistoj, kiuj multon ŝuldas al li pro lia subtenado de la esperanta kursaro ĉe Wedgwood Memorial College kaj, lastatempe, liaj klopodoj — kun aliaj — sukcesigi la translokiĝon de la sidejo de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) al Barlastono, volas kun la redakcio de La Brita Esperantisto deziri al li kaj Erica longan kaj sanan emeritecon.

Feliĉe, malgraŭ tio, ke oni adiaŭis al Derek dum la ceremonio ĉe Wedgwood Memorial College, li restas membro de la administra komitato de EAB, daŭre, sed alimaniere, servante al Esperanto. Do adiaŭ — kaj maladiaŭ!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2003.

<<  [955]  >>