Rekte al la artikolo

Redaktor(eg)e

<<  [955]  >>

Paul Gubbins

Bedaŭro unua

Neniu — krom eble Simon Davies, kiu horojn dediĉas al enpaĝigo de La Brita Esperantisto — pli bedaŭris la supersignan fuŝadon, kiu tiom makulis la lastan numeron de la revuo. Laboradis, laboregis la redakcia skipo, kiu antaŭvidis merititan paŭzeton, antaŭ ol prepari la nunan numeron; kaj jen la konsterna fakto, ke (aparte por Simon) la laboro efektive estis komenciĝonta. Mi ne volas regurdi la historion; la afero jam klariĝis ĉe la retejo de La Brita Esperantisto (purl.org/net/lbe/) — se vi ankoraŭ ne vizitis ĝin, nepre faru); sed, finfine, danke al malavaro de Esperanto-Asocio de Britio, ĉiu membro ricevis korektitan version en 'normala' Esperanto.

Memevidente ne mankis reagoj. Ekzemple, el paneo fariĝis paneroj por reformemaj help-alfabetistoj, kiuj ĝissate voris la katastrofon: 'Yen plia pruvo, ke necesas havi fidindan kay uzeblan HELP-ALFABETON! [tiel, majuskle] Help-Alfabeton legeblan ankau de ne-avertitay personoy…' (Trefo 9/2003, p. 17). Nu, jen unu vidpunkto…

Reagis ankaŭ vi, la legantoj — multe pli ol kutime, kiam ĉio glatas. Multaj gratulis pro la kvalito de la revuo (dankon!) kaj simple bedaŭris la fuŝon. Unu-du gratulis, strange ne atentigante pri la kripligita lingvo (ĉu vi simple ne rimarkis?). Unu-du letere lekciis pri la malvirtoj de komputiloj kaj ĉapelitaj literoj, kaj insistis, ke estonte mi adoptu reformitan, sensupersignan alfabeton (evidente tiuj, kiuj 'perfidis' nin al Trefo!). Kaj unu-du amare riproĉis al mi, ke mi hontinde kaj arogante fieksperimentis pri la sankta lingvo de Zamenhof; ĉu vere vi taksas min kapabla tion fari?

Nu, dankon pro la komentoj. Mi certigu, ke estonte vi trovos en LBE klasikan, zamenhofan lingvon, kaj jes kun supersignoj. Almenaŭ teorie: fuŝoj foje faktas. Kaj, por stimuli korespondadon (ĉar vi jam pruvis, ke fuŝado instigas al korespondado) en la nuna numero troveblas intenca eraro. Do zorge (kaj ĝue) legu, trovu la fuŝon, kaj ekmesaĝu. Aŭ ekmesaĝu pri io ajn en la revuo…

Bedaŭro dua

Mi ĝuis la britan Esperanto-kongreson en Glasgovo (legu plenan raporton pri ĝi): gratulindas la organizintoj. Nur unu afero — pri kiu neniel respondecis la loka kongresa komitato — pikis: la jarkunsido de EAB kaj, aparte, la elektoj de membroj de la administra komitato. Jam antaŭ unu jaro leviĝis duboj pri la proceduro kaj pri la statuto de EAB: intertempe nenio ŝanĝiĝis. Do en Glasgovo, ekzemple, ekestis debato, ĉu sindetena voĉo laŭstatute samsignifas kontraŭan: jen frenezaĵo.

Nepras, kiel partoprenantoj en la jarkunsido rekomendis, ke antaŭ la venonta jarkunsido la nuna administra komitato aranĝu, ke:

  1. elektoj de komitatanoj okazu balotile, do sekrete (ankaŭ perpoŝte), kaj ne per publika manleviĝo;
  2. voĉrajtigitoj ricevu de ĉiu kandidato, antaŭ ol elekti, resumon pri ties atingaĵoj kaj ambicioj;
  3. la necesaj statutaj ŝanĝoj por eviti konfuzon rilate proceduron estu prezentataj al EAB-membroj antaŭ efektivigo.

Jen minimumaj postuloj — verdire neniel troaj — nepraj por demokratiigi la asocion kaj por engaĝi membrojn en la aferoj de EAB. En Glasgovo regis ĝenerala interkonsento pri la tri menciitaj punktoj: ĉu tamen rekte nomumi kandidatojn je prezidanto, vicprezidanto, sekretario kaj kasisto, aktuale elektitaj de membroj de la administra komitato, estas alia afero (miaopinie rekomendinda, sed ne ĉiu en Glasgovo konsentis: mi bonvenigos leterojn pri tiu ĉi temo). Fine: sendube koleros kelkaj, argumentante, ke 'malpuraj vestaĵoj' tiaj ne estu publike (t.e. en la lesivejo de LBE) lavataj. Tamen, se oni ne lavas, la vestaĵoj riskas resti malpuraj — tio ne okazu ĉe EAB.

Bedaŭro tria

Bildo

La verdstela trinkejo bedaŭrinde forpasas el Esperantujo.

(Pli granda bildo)

Komence de la jaro posedantoj de la drinkejo La Verda Stelo en Stoke-on-Trent anoncis, ke ili volas forigi ĉiujn spurojn de la internacia lingvo kaj efektive 'senesperantigi' la konstruaĵon. Verdire ne restis multo ĉe la drinkejo por memorigi pri ties verdaj originoj: ekstere, surmure, blanklitera nomo La Verda Stelo kaj, apud enirejo, impona ardeza stelo dediĉita al Zamenhof sed jam de longe kovrita de skribaĉoj en lingvo alia ol la internacia; interne malgranda ekspoziciejo apud elirejo (kaj antaŭ kelkaj jaroj translokita de unu el la du ĉefaj ĉambroj de la drinkejo, kvazaŭ ĝi pacience atendus surstratigon) kaj kiu ĝis la lastaj momentoj entenis fotografaĵojn pri la brita kongreso okazinta en Stoke ne en 2002 sed fine de la 80aj jaroj.

Honeste, mi ne bedaŭras la forpason de La Verda Stelo. Kiam mi unue vizitis ĝin, meze de la 80aj jaroj, ankoraŭ senteblis la verda etoso establita de la iniciatinto de la drinkejo, Horace Barks, iama urbestro de Stoke-on-Trent. Sur necesejaj pordoj legeblis, en Esperanto, 'Sinjoroj' kaj 'Sinjorinoj'; super la enirejo al dua, pli luksa salono videblis indikilo 'Ripozejo' (suspekta traduko de la angla lounge); la tapiŝo estis — memevidente — verdstela, kaj steloj ornamis la verŝejon; tie tie pendis ŝildoj kun, grandlitere, instrukcioj en Esperanto kiel mendi alkoholaĵojn (ekz. 'Mi deziras pajnton da biero, mi petas'). Kiĉo — eble, sed ne malpli kiĉa ol multaj, multaj aliaj t.n. tem-drinkejoj.

Iom post iom ĉio malaperis. La drinkejo akiris novan 'temon' — tiun de usona ĵazmuziko de la 20aj jaroj: cedis la steloj al bildoj pri steluloj de kulturo pli fremda al la ceramika urbaro ol Esperanto. Tiel la drinkejo restis esperanta nur laŭnome kaj, en la lastaj jaroj, prezentis malfavoran impreson pri Esperanto. Pro tio, kvankam neniel aplaŭdante la senesperantigon de la drinkejo, mi ne malĝojas, kredante, ke preferindas montri neniun bildon pri Esperanto ol kadukan, neglektatan kaj depriman.

Tamen malgraŭ tio, ke malaperis la esperanta nomo La Verda Stelo (forigitaj estas la blankaj literoj frontantaj al la ŝoseo), restas la angla nomo The Green Star — kune kun la ardeza memortabulo, kiuj spitis planojn por ĝin malmunti kaj restarigi en Barlastono. Do eble la nomo kaj la memortabulo de tempo al tempo pensigos pri Esperanto — kaj memevidente la drinkejo staras sur strateto Esperanto Way. Feliĉe konserviĝas el la drinkejo la gastlibro, kun subskriboj de eminentaj (kaj aliaj) esperantistoj, eta Zamenhof-busto, kaj jubilea Esperanto-rozo ceremonie plantita en 1987. Flanke leviĝas la demando, ĉu nun la drinkejo en sia pli-malpli senesperantigita stato meritas la epiteton Zamenhof/Esperanto-objekto (t.n. ZEO).

Eble ni, la esperantistoj de la regiono, estus devintaj ekkampanji por reteni la drinkejon kiel monumenton movadan — sed verdire kion fari vid-al-vide al potenca bierkompanio, kiu scias, ke Esperanto kaj enspezo tiel malkongruas kiel kato kaj birdoprotektado. Do ne kulpigu samideanojn en Stoke-on-Trent pro la 'Perda Stelo'. Kulpigu kompanion, kiu pensas pri profitoj, ne pri profetoj (Zamenhof) — kaj bedaŭru, ke la epoko de Horace Barks, kune kun La Verda Stelo, forpasis.

Bedaŭro kvara

Okazis dum la unua parto de la jaro du gravaj eventoj: la centjariĝo de la Londona Esperanto-Klubo kaj la jarkunsido/konferenco — laŭdire, tre sukcesa — de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britujo (SATEB). Kun plezuro kaj fiero LBE priraportas la LEK-eventaron. Tamen flanke de SATEBanoj daŭre surdigas silento — kaj do ne koleriĝu, kamaradoj, se via okazintaĵo ne senmortiĝos inter la kovriloj de la nacia Esperanto-revuo (eble sennaciistoj tamen prifajfas nurajn naciajn informilojn).

Sed serioze: al ĉiuj organizantoj de eventoj en Britujo mi ĝentile memorigas, ke la neoficiala devizo de La Brita Esperantisto tekstas 'Sendu, ne plendu'.

Bedaŭro kvina

Mi bedaŭras tiom da bedaŭroj.

Bedaŭrinde via,

Paul P. Gubbins

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2003.

<<  [955]  >>