Rekte al la artikolo

Reguligo de regula lingvo

<<  [954]  >>

Renato Corsetti

Tiuj, kiuj ne povis ĉeesti la inaŭguron de Esperanto-Domo en Barlastono, maltrafis stimulan prelegon pri akirado de lingvoj, aparte pri akirado de Esperanto flanke de plej junaj membroj de nia socio. Jen la prelega teksto.

Ĉi tiu artikolo prezentas nur parteton de tio, kio estis trovata dum esploro farita de studentino en la universitato de Romo pri la forto de analogia rezonado ĉe beboj. Oni elektis pruvi tion per la internacia lingvo Esperanto pro pluraj kialoj, el kiuj eble la ĉefaj estas la jenaj:

  • Mi mem kiel profesoro puŝis la studentinon al tio, ĉar mi estas esperantisto.
  • Efektive oni povus pensi, ke Esperanto estas regula kaj logika lingvo, kiel asertas ĉiuj niaj flugfolioj. Se la situacio estus tia, la bedaŭrindaj esperantlingvaj beboj ne havus eblon 'plibonigi', plireguligi la lingvon, kiel ili provas fari dum la lernoprocedo en ĉiuj naciaj lingvoj (ekz. comed por came).

La esploro estis farita surbaze de la taglibroj de gepatroj de denaskaj esperantistoj, kiuj registris ĉiujn iliajn dirojn en la aĝo, kiam tio estas ankoraŭ ebla, alivorte de unu jaro ĝis tri jaroj. Temis entute pri kvin infanoj: du dulingvaj en Esperanto kaj la angla; unu trilingva en Esperanto, la itala kaj la angla; unu trilingva en Esperanto, la germana kaj la serba; kaj unu trilingva en Esperanto, la hungara kaj la serba. Grandan dankon meritas la gepatroj. Mi ne diros iliajn nomojn, sed ili mem rekonos sin.

La infanaj diroj estis enklasigitaj en kvar klasojn:

  • kreado de novaj vortoj el normala Esperanto-materialo, kvankam la rezulto estas nekutime uzata de la parolantoj de Esperanto;
  • kreado de esprimoj eventuale eblaj en Esperanto sed forme aŭ signife malsamaj de la normala Esperanto;
  • kreado de esprimoj eventuale eblaj en Esperanto sed forme aŭ signife deviaj (tre malsamaj) rilate al la normala Esperanto;
  • aliaj esprimoj utilaj por aliaj esploraj celoj: lernado de difinitaj gramatikeroj, influo de la naciaj lingvoj, ludaj esprimoj, ktp.

Mi ne povas nun pro spacokonsideroj montri la tutan materialon, sed mi montros parton (sendepende de la kvar klasoj priskribitaj ĉi-supre), kiu indikos niajn ĉefajn trovojn.

Unua trovo

Granda uzo de la sufiksoj kaj prefiksoj. Aparte ŝatata estas mal-, sed ankaŭ la aliaj estas sufiĉe pli uzataj ol en la plenkreskula lingvo:

  • malmiksi ['dividi'; oni estis miksinta fruktosukojn de du specoj; la infano volis, ke oni nun malmiksu ilin]
  • malpluvas ['estas bela vetero']
  • malscias ['ne scias']
  • maltie ['ĉi tie']
  • maltajpilo [klavo en la komputilo; maltajpi = 'forvisi']
  • malmateno ['vespero']
  • malsandviĉigis [la malgranda frato antaŭe estis inter du kusenoj, kiel sandviĉo, kaj poste liberiĝis de la kusenoj]
  • malvenis (la pordon) [temas pri ŝraŭbo, kiu falis de la pordo; la akuzativo estas en la orginala frazo de la infano]
  • malgraveda ['ne graveda'; la infano diras: 'Panjo, kiam vi estos malgraveda, vi portos min sur la biciklo']
  • malplena vorto ['buso kontraste al 'plena' vorto aŭtobuso]
  • malstartis (la motoron)
  • malnuna ['posta']
  • malkrabo ['ne plu fermita krabo']
  • maltute ['parte']
  • malstelita ['sen steloj']
  • malgustigis (ĝin)
  • malvindigis ['eligis el la vindoj/bandaĝoj']
  • malfaru
  • malio ['nenio']
  • malinterne
  • kantujo (por kantejo, loko, kie la ĥoro, en kiu la patrino kantas, ekzerciĝas)
  • peniso/penisino ['peniso'/'vulvo'; la infano estis kun la gepatroj nudaj, kaj tiel nomis kaj indikis la respektivajn seksorganojn; la plenkreskula Esperanto estas vere radik-malŝpara]
  • ventrema ['dika']
  • lavisto/lavistino [la infano retroderivis la visto]
  • triciklejo
  • [baterioj estas] elektrujo
  • vitrigisto ['faristo de vitro']
  • elektra seĝo ['invalida rulseĝo movata per elektro']
  • blovilo ['balono']
  • trasekigi [post kiam la patrino diris, ke ŝi tralavis ion]
  • esting-fajrujo [aparta ujo sub la kamiono de la fajrobrigado, kie laŭ la infano oni metas la fajron por estingi ĝin]
  • akvujo ['sitelo']

Mi preterlasas aliajn ekzemplojn kun -ujo, -ejo kaj -isto, sed mi nepre devas prezenti germanisto, 'parolanto de la germana', laŭ la ekzemplo de esperantisto.

Dua trovo

Granda elasteco en la derivado de verboj kaj adverboj el la radikoj (kompare kun niaj beboj Claude Piron en la libro La bona lingvo estas nur komencanto!):

  • nazas ['ludas per kunfrotado de la nazoj']
  • vangas [same per la vangoj]
  • buŝas [same por la buŝo]
  • lang(et)i ['malmulte leki per la lango glaciaĵon']
  • mukis ['eligis mukon', analogie al sangis]
  • haŭti ['umi per la haŭto', 'daŭre pinĉi la haŭton']
  • ne seĝu sur la divano ['ne sidu sur la divano']
  • kuvi (en la kuvo) ['bani sin' en granda kuvo, kiu estis en la hejmo]
  • akcidentas ['havas akcidenton']
  • sangis
  • literiĝas [la tuta frazo estas: 'La vidbend-aparato malsane literiĝas'; alivorte ŝanĝiĝas la literoj kaj la ciferoj, kiam oni rapide returnas bendon]
  • perblove
  • persale
  • ege halte, ege paŭze, ege salte [temas pri priskribo, kiel oni devas iri difinitan vojon, praktike per grandaj saltoj kaj grandaj haltoj inter la saltoj]
  • samante (kiel mi) [en la kunteksto la senco estis: 'farante same kiel mi']
  • ventuma [en ventumilo, la ventuma parto]
  • duonkantu ['kantu nur duonon de la kanto', ne en la normala signifo de tiu kunmetaĵo en Esperanto]
  • rida
  • okaza
  • problema ['Panjo, vi estas problema,' diras la infano]
  • belos
  • ludeblo
  • treege
  • dentumado

Tria trovo

Klopodo doni sencon al tio, kion ili aŭdas:

  • muzis en la muzejo [tio estas jam raportita de aliaj, sed ankaŭ ni trovis ĝin ankoraŭfoje; fakte estas malfacile ne pensi, ke oni mem misaŭdis, kaj ke temas pri muzejo kaj ne pri la sensignifa muzeo; la signifo de muzi por infano estas laŭ mi multe pli klara ol la signifo de preĝi en preĝejo]
  • telesono ['telefono'; sono ja signifas ion, kaj telefono estas io, per kio oni aŭdas sonojn]
  • fermestro ['fenestro'; ĉi tie la infano volis produkti fermajo, ĉar ja la fenestro estas io kunligita kun fermi]

Kvara trovo

Uzo de formoj gramatike komplikaj (por plenkreskuloj el difinitaj lingvogrupoj):

  • ene estas akve

Kvina trovo

Uzo de la akuzativo post verboj netransitivaj:

  • mi superruliĝos vin
  • mi superruliĝos viajn genuojn

(Ni jam vidis la tute logikan 'Ĝi malvenis la pordon'. Se oni venas Milanon, kial oni ne malvenu Milanon?)

Sesa trovo

Ni trovis ankaŭ, ke kiam la esperantlingvaj infanoj estas pli ol tri-jaraj, ili ege amuziĝas per amaso da lingvaj ludoj inventitaj de ili mem. Tio povas ŝuldiĝi al la etoso en la familio. Oni multe atentas la infanojn kaj oni kuraĝigas ilin pri lingvaj aferoj.

Ekzemple anglalingva infano faris kelkajn versiojn tre amuzajn de konata infana kanto, intence miksante la anglajn vortojn kaj la esperantajn finaĵojn:

Ba, ba, black ŝo,
Have you any ŭulo?
Jes, jes, three bags fulo.
One for the masto, one for the dejmo
Kaj one for the bojo
kiu loĝas down the lejno
[… ĝis la fino]

Serba knabino ŝanĝis konatan kanton al 'Dek kokinoj pendas de la mur'' kaj ŝi volis ankaŭ scii, kial oni metas lignon en la kamenon kaj ne en la kamelon, ktp.

Sepa trovo

Eventuale oni devas prezenti ankaŭ kelkajn ekzemplojn de interfero inter la naciaj lingvoj kaj Esperanto.

  • mal-grazie [itala vorto, grazie 'dankon!', kun esperanta prefikso; en la kunteksto la senco estis: 'vi donacis al mi ion intence malbelan, mi ne dankas vin sed faras la malon']
  • hopi [ĉi tiu kaj la sekvaj estas uzoj de angla kaj germanaj radikoj kun esperantaj finaĵoj]
  • plompos
  • bomis
  • ferstantis

Iom teorie

Studoj pri akirado de Esperanto ne estas multaj kaj ofte ili estis faritaj de la gepatroj mem, kiuj ne ĉiam estis lingvistoj, kvankam ĉiuj tiuj, kiujn mi konas, montras tre grandan komprenon de la fenomeno de lingvo-akirado. Lastatempe usona lingvisto Bergen (2001) surbendigis la parolojn de infanoj ĉe Infana Internacia Kongreseto (precize dum la UK en Montpeliero).

Ankaŭ nederlanda lingvisto Kees Versteegh interesiĝis siatempe pri la fenomeno kaj verkis artikolon teorian, kiu okupiĝas pri la ebla evoluo de Esperanto en kazo de ĝenerala denaska lingvo-akirado. Versteegh (1993) provas kompari Esperanton kun piĝinaj lingvoj kaj kun kreolaj lingvoj, sed en la fino li konkludas, ke la situacio estas ege malsama je tiu de piĝina lingvo fariĝanta kreola. Esperanto estas plena lingvo sen mankoj en la funkcireguloj, kaj do estas neverŝajne, ke denaskuloj enkondukos novajn regulojn. Finfine li konkludas, ke la nura simila kazo estas tiu de la nov-hebrea relernita denaske de la malnova hebrea, kiu same havis ĉiujn siajn funkciregulojn, kvankam la lingvo ne estis ĝenerale parolata, kiam infanoj komencis relerni ĝin denaske. Kaj fakte ankaŭ la nov-hebrea havas nur malgrandajn regulajn malsamecojn rilate al la malnova hebrea.

Nia esploro subtenas la teorian aserton de Versteegh. Tio, kion ni trovis ne estas ŝanĝo de la reguloj de Esperanto, sed eventuale nur pli regula aplikado de ili. Nenio en la reguloj de la lingvo malhelpas la formojn:

  • (ni) naz-as
  • halt-e
  • rid-a
  • dent-um-ad-o ['okupiĝado pri la dentoj/purigado de la dentoj']
  • iom-et-o [kiu estas uzata ankaŭ de plenkreskaj esperantistoj]

En la artikolo de Bergen, kiu efektive estas bazita sur malmulta materialo de infanoj ne tre fluaj en Esperanto kaj ne denaskaj, li pensas, ke tre malfacile la formoj analizaj de la verboj ('mi estas iranta') restos en la dua generacio. Ili estos forigataj favore al la simplaj formoj ('mi iras').

Bergen [2001: 589] fakte diras: 'The reduced tense/aspect system of NE is consistent across speakers, just as L2E speakers seem to consistently have a much fuller system' (NE = denaskaj esperantistoj; L2E = plenkreskuloj lernintaj Esperanton). Sed niaj materialoj prezentas amason da analizaj formoj, kaj eĉ analizajn formojn, kiuj re-malanaliziĝas, kiel en la sekvaj ekzemploj: povintus, okupatas.

En nia materialo la akuzativo estas regule uzata de tre frua aĝo. Mi donas nur ĉi tiun tre amuzan ekzemplon: M. diras al la patrino: 'Mamon!' ['mi volas vian mamon/mi volas esti mamnutrata']. Poste ŝi diras: 'Alian flankon' [mi volas trinki de la alia mamo]. Kaj fine: '(Jo)gurton' ['donu al mi jogurton, ĉar mi ankoraŭ malsatas').

Laste, niaj infanoj montras grandan lingvan ludemon, kiu estas nenio alia ol tio, kion en nacilingvaj libroj oni nomas 'metalingvaj kapabloj' (kapabloj pensi pri lingvoj). Ekzemple:

  • malhorloĝo kun malstreĉigilo
  • maletikedo
  • vinberoj estas beroj el vino
  • malnerostita ['rostita']
  • pluvlarmoj estas larminoj ['tre ĝentilaj pluvgutoj']
  • magneton fonon [anstataŭ magnetofonon]
  • papon kaj eron ['paperon']
  • olo de skato ['skatolo']
  • fil-infano ['knabo', 'vir-infano']

Kelkaj indikoj por plua legado

Bergen, B. K. [2001] 'Nativization Processes in L1 Esperanto'. Child Language, 28: 575-595. Linguistic Department, University of California, Berkeley.

Cizár, E. [1997] Dulingve. Pli simple. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.

Corsetti, R. [1993] 'A mother tongue spoken mainly by fathers'. Language Planning and Language Problems 20,3: 263-273.

Gledhill, C. [1998] The Grammar of Esperanto: A corpus-based description. München: Lincom Europa.

Nagata, H. [1977] 'Linguistic and psychological evaluation of word derivation in Esperanto with special reference to the prefix mal-'. Bulletin of the Faculty of Law and Literature, 38: 41-49. Okayama University.

Vesteegh K. [1993] 'Esperanto as first language: Acquisition with a restricted input'. Linguistics 31: 539-555.

Renato Corsetti estas lingvisto kaj prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2003.

<<  [954]  >>