Rekte al la artikolo

Tradukontoj — kaj bonvolo — serĉataj

<<  [954]  >>

Katelina Halo

Ulrich Matthias, Esperanto: La Nova Latino de la Eklezio. Flandra Esperanto-Ligo: Antverpeno 2001. 142 paĝoj. ISBN 90-71205-97-5. Mendebla de retbutiko@fel.esperanto.be kontraŭ EUR 7,95 + afranko.

Jen modesta libro alte ambicia. Modesta, ĉar el la 142 bone aerumitaj paĝoj 14 estas tute blankaj: ĝi timigos neniun legonton. Ambicia, ĉar ĝi 'celas unuavice neesperantistajn legantojn' kaj ĉefe, sed ne sole, romkatolikojn. 'La latina,' argumentas la aŭtoro, 'perdis sian iame gravan rolon en internacia komprenigo' kaj en la katolikaj koncilioj kaj liturgio. 'Estas bona ŝanco, ke se la Katolika Eklezio akceptus Esperanton, la mondo farus same'; ankaŭ, se 'iam la Eŭropa Unio serioze ekzamenos Esperanton' aŭ se 'iu fama politikisto aŭ ŝtatestro decide elpaŝus favore al Esperanto' — mi aldonu, se iu fama protestanta aŭ alia eklezia altrangulo farus tion.

Por atingi tiujn celojn, la aŭtoro — jam doktoro pri matematiko, estrarano pri publikaj rilatoj de la germana sekcio de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kaj verkinto de samcela germana libreto — bezonas en ĉiu ebla lando simpatiajn tradukantojn, apogantojn kaj eldonistojn; tial li verkis la pli longan esperantan version. Tradukontojn Matthias petas (p. 141); mi rimarku, ke ili devos sufiĉe primajstri Esperanton sed perfekte sian propran lingvon. Kaj egale, eĉ pli urĝe, Matthias bezonas eldonistojn, kiuj konsentos presigi libron ne monprofitan, eĉ ne vaste disdonotan, kaj antaŭe apogantojn por enkonduki ĉiun version (kiel ĉi tie la rumanan ĉefepiskopon G. Jakubinyi), por konvinki tiajn eldonistojn kaj por helpi disdonadon.

Libro, kiu povos allogi tiujn, devas esti lerte konstruita kaj sufiĉe faktoplena: mi opinias tia ĉi tiun libron. En ses linioj je paĝo 20, kaj en 15 je paĝo 117, ĝi skizas la ĉefajn lingvajn propraĵojn de Esperanto; en kvar paĝoj la lingvoprojektojn, kiuj antaŭis kaj sekvis; en 10 paĝoj la vivon kaj idealon de Zamenhof. Pli da spaco Matthias donas al la historio de la 'kristana Esperanto-movado', ĉefe katolika sed ankaŭ protestanta (pri la ortodoksa troviĝas nur foje-foje vorto) kaj al la ofte favora sinteno de altrangaj ekleziuloj kaj saĝuloj, ekde Tolstoj ĝis Umberto Eco; 'en la 20a jarcento ĉiuj papoj montris ian favoron' (p. 61). Ankoraŭ pli da spaco iras al la aktivoj — eldonadaj, radiodissendaj, interretaj, renkontiĝaj, diservaj, bonfaraj — per kiuj kristanaj esperantistoj helpas internaciajn kontaktojn kaj dialogojn, junulojn, bezonatajn landojn, kaj tiel plu.

Egale, aŭtoro de tia libro devas esti cerbe prudenta kaj lange taktoplena. Matthias saĝe pridubas la aŭtentikecon de kelkaj supozitaj papaj citaĵoj kaj la valoron de kelkaj reguletoj en Taizé (kie okazis en 1998 la dua Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro, kiun li mem ĉeestis), ne sen fina kontentiĝo. Pri zamenhofa homaranismo li emfazas la insiston de Zamenhof mem, ke 'oni povas esti samtempe tre bona esperantisto kaj kontraŭulo de … homaranismo'. Ĉefe, fine, montrinte la 'avantaĝojn' de Esperanto kaj respondinte al 'obĵetoj', Matthias koncedas, ke 'ekzistas en la mondo multaj problemoj, inter kiuj la lingva problemo certe ne estas la plej grava'. Esperanto 'povas esti nur helpilo sur la vojo al pli profundaj celoj. Tamen … Esperanto povas ebenigi la vojon al kompreniĝo kaj paco.'

Krome, tia libro devas esti sufiĉe ĝusta lingve kaj detale. Mi diras nur sufiĉe, memorante, ke la aŭtora celo estas, ke oni traduku ĝin. Simpatiaj tradukantoj mem povos, eble kontaktante la aŭtoron, takte forigi kelkajn etajn strangaĵojn. Mi trovas, ekzemple, iomete strangaj la uzon de 'respektive' (pj. 38 kaj 57) kaj la mencion (p. 38) de 'Marjorie Boulton, aŭtorino de anglalingva biografio de Zamenhof': si verkis ankaŭ esperantan version (1962) kaj piednoto indikas nek unu nek la alian. Sendube recenzantoj en aliaj landoj trovos similajn bizaraĵetojn. Sed eventuala neesperantista leganto ne rimarkos ilin, kaj mi kore esperas, ke ili ne mallogos la bezonatajn tradukontojn. Ke tiuj ĉi troviĝu!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2003.

<<  [954]  >>