Rekte al la artikolo

Aventuro plezure pensiga

<<  [954]  >>

Malcolm Jones

August Vermeylen, La Migranta Judo, tradukis Christian Declerck. Flandra Esperanto-Ligo: Antverpeno 2000. Broŝuro, 135mm x 210mm, 71 paĝoj. ISBN 90-71205-90-8. Prezo EUR 8 ĉe FEL.

La teksto nomiĝas romano: ĝi estas tre mallonga ekzemplero, sed ja meritas la nomon. Originale eldonita antaŭ preskaŭ cent jaroj, la rakonto baziĝas sur tiu mistera, legenda homo, Ahasvero: judo, samtempulo de Jesuo Kristo, kiu provis rezisti ties altiran forton. Unuavide oni opinius, ke la verko celus religiemulojn sed, malgraŭ ĝia fono, ĝi estas multe pli ĝenerala en sia intenco, kaj ĝi legiĝas pli kiel aventurromano: la 'heroo' estas tamen la homa animo!

La verko estas dividita en kvar proksimume egallongaj partoj, kies titoloj supraĵe gvidas la leganton:

  1. Ahasvero kaj la Nazaretano;
  2. Ahasvero survoje al infero;
  3. Ahasvero survoje al la cielo;
  4. Ahasvero inter la homoj.

La unua parto forte elvokas la etoson kaj humoron de ia ŝajne imagita socio el pli fruaj tempoj, rerakontante proprastile la finon de la vivo de Kristo kaj fronte al tio la sentojn de la malriĉa, malkontenta ŝuisto, kiu poste devos eterne iri sen ripozo.

En la dua parto ni akompanas liajn iradon kaj kreskantan izoliĝon: 'Li estas unika en sia speco, la elektita pario, kaj nenie li trovas rimon al la interna voĉo kiu lin pelas.'

Dum lia vagado ni vidas kvazaŭ premsonĝajn bildojn pri diversaj groteskaĵoj: multo el ĝi rememorigas la bildojn de Bosch aŭ de Breughel.

Trie, Ahasvero renkontas ermiton, kies ekzemplo kaj instruo grade helpas al li atingi iom da trankvilo. Li observas kaj nove pritaksas 'normalan' homan vivon kaj laboron. En la lasta parto li retrovas sian vojon al homa socio, kie, fine agnoskante la ĝojon el la vivo kaj morto de Kristo, li pace laboras, farante modeste sian frataman kontribuon.

Tiu ĉi seka resumo neniel kaptas la magion de la teksto, kiu estas vere lerta, multrilate poezieca, kaj plezure pensiga. Foje la aŭtoro rekte alparolas la leganton, foje — ja ofte — li plenkonscie utiligas anakronismojn, tiel pliproksimigante la eventojn al la leganto (ne nur al leganto de antaŭ cent jaroj!). Entute, la rakonto estas vigla kaj atentokapta, kun vario inter detalaj, elvokaj priskriboj kaj emociplenaj dialogoj kaj agadoj; ofte la efiko estas surrealisma, pro la sonĝeco de la situacioj kaj la troa aktivo de la rolantoj. Nur la kvara parto ne tiom plaĉis: la fino efikas iom tro skemece simpla, simila al sunsubiro fine de vakerrakonto.

Krom la Vermeylen-aĵo mem, oni devas prikonsideri la kontribuon de la tradukinto. Jen mia unua sperto pri tiu ĉi, kaj mi multe ĝuis lian esperantigon, sed mi avertu al tradiciemuloj, ke ilin ne plaĉos multo en la lingvaĵo: troviĝas pluraj neologismoj ('Glosaro' staras librofine), pluraj dubindaj uzaĵoj (ekz. la tempo post kvazaŭ multe varias; ofte legeblas 'akuzativa adjekto'; interpunkcio ŝajnas hazarda; pluraj frazoj germanece per la verbo finiĝas, ktp) — efektive, la lingvajo meritus propran, detalan pritrakton. Pri iuj aludoj al flandraĵoj aŭ aliaj ne-tuj-klaraĵoj oni legas helpajn komentojn en la librofinaj 'Notoj'.

Sume, tamen, jen valora aldonaĵo al nia tradukita verda biblioteko.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2003.

<<  [954]  >>