Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [954]  >>

Paul Gubbins

En la lasta numero de La Brita Esperantisto mi provis lanĉi debaton pri la estonto de federacioj en la strukturo de Esperanto-Asocio de Britio. Espereble en kluboj kaj en federacioj (almenaŭ en funkciantaj) oni diskutis la aferon: verdire, tamen, iomete surprizis — kaj, honeste, seniluziigis — min, ke legantoj de LBE apenaŭ reagis.

Ĉu tio signifas, ke oni taksas demandon pri federacioj jam — kiel diris William Simcock — 'morta papago'? Ĉu en interreta epoko federacioj fariĝis superfluaj al plimulto de niaj legantoj? Aŭ ĉu neniu legis miajn redaktorajn komentojn — kaj analoge ne legas ĉi tiujn vortojn? Kiel mi notis en antaŭaj numeroj de LBE, reagoj de vi, la legantoj, ege bonvenas. Do ekleteru!

Ĉiaokaze, en la lasta LBE, mi promesis informi pri aktivaj kaj sukcesaj federacioj, kiuj prezentas eblajn modelojn, kiel vigligi kaj animi federacian agadon. Al Angela Tellier (Orienta Federacio) kaj al Jack Warren (Federacio de Yorkshire kaj Humberside), kiuj provizis al mi multajn informojn, mi tre dankas.

La Orienta Federacio, ekzemple, kunvenas kvin fojojn jare en diversaj urboj. Programoj tuttagas, ekzemple:

11.00-12.00 Lecionoj (dunivelaj)
12.00-13.00 Gvidata promeno tra la urbo, aŭ vizito
13.00-14.00 Tagmanĝo
14.00-14.30 Aferkunsido
14.30-16.00 Amuzaĵoj
16.00-17.00 Prezentaĵoj, teo, babilado

La amuzaĵoj tre gravas. Kiel insistas Angela: 'Nepre ne prelegoj. Ni forigis ilin, ĉar nur unu parolas kaj la aliaj aŭ ne komprenas aŭ endormiĝas; ni celas paroligi ĉiujn dum la kunvenoj. Ni ofte parigas homojn kaj disdonas taskojn, ekz. koverton da rubaĵo, por ke oni konstruu ion, aŭ longajn aerbalonojn por krei beston, ktp. Krome ni preparas grandformatajn kartojn por surplankaj ludoj, ekz. Scrabble. Oni prezentas post la teo foje ankaŭ skeĉojn.'

Krome la federacio kunvenas du-tri fojojn jare por subĉielaj aranĝoj, ekz. rostfesto (aŭgusto), promenado kaj pikniko kun vizito al vidindaĵo. La federacio aranĝas foje ankaŭ semajnfinan renkontiĝon (ĉe Felixstowe Ferry). La lastan, 70-jariĝan federacian kunvenon partoprenis 42 homoj; ĝenerale temas pri ĉirkaŭ 20.

Bulteno La Orienta Stelo aperas kvin fojojn jare, ĉiam du semajnojn antaŭ ĉiu kunveno. Pro 'publikaj rilatoj' kaj vidateco la federacio 'adoptis' urson kaj ankaŭ papagon ĉe la bestoĝardeno en Kolĉestro; ĝi aranĝas ankaŭ bibliotekajn ekspoziciojn, kaj ĉiu biblioteko en la regiono ricevas federacian flugfolion.

Laŭ Angela: 'Por ni la federacio estas pli grava ol la centra organizaĵo (laŭstatute ni estas sendependaj de EAB). Multaj aliĝas al la federacio, kiuj ne estas anoj de EAB. Ni provizas personan kontakton, kiun nacia organizaĵo ne povas doni. La persona flanko tre gravas.'

Similas la situacio en Yorkshire kaj Humberside. Kunvenoj okazas kvar fojojn jare en diversaj urboj en la regiono. Ĝenerale temas pri duontagaj kunvenoj (foje tuttagaj). 'Ĉe tipa kunveno,' skribas Jack Warren, 'okazas aferkunveno, kiun sekvas distraĵo, ekz. kunkantado (nedeviga!) aŭ konversacio. Ni aranĝas la ĉambron tiel, ke ĉiuj sidas ĉe sufiĉe granda tablo; tio faciligas konversaciojn inter partoprenantoj. Teo kaj tagmanĝo ĉiam haveblas.'

Proksimume 15 homoj partoprenas kunvenojn; la federacio ankaŭ eldonas bultenon La Blanka Rozo, kiu enhavas ne nur informojn pri la venonta kunveno sed ankaŭ novaĵojn, beletron kaj enigmojn. Subtenas la federacion komitato, kiu kunsidas kutime en Bradford inter la federaciaj kunvenoj. Federacianoj konscias, tamen, ke ĉio ŝanĝiĝas. Notas Jack: 'Ni jam diskutis kion fari pro nia ŝrumpinta kaj maljuniĝanta anaro. Oni eĉ pripensis pli grandan "nordan" federacion, kiu kunvenus malpli ofte sed eble atingus pli da homoj. Ni vidos.'

Certe, ni vidos. Ĉu jen la estonto de federacioj — pli grandaj organizaĵoj (eventuale laŭ la precedento de la skota asocio) respondecaj pri praktika Esperanto-agado (kunvenoj, seminarioj, ekskursoj, ekspozicioj, ktp) trans regiono, anstataŭ simple trans foje pli mallarĝa, foje graflandara federacio? Ĉu tiel eblos aktivigi esperantistojn en federacioj ekzistantaj nur laŭnome, ne laŭage? Do — EAB-membroj decidu!

Finfine: sincerajn pardonpetojn al Geoff Hammerton kaj membroj de la orientmezlanda federacio. En la lasta LBE mi skribis, ke tiu ĉi federacio 'senspure malaperis'. Mi eraris: ja okazas federaciaj kunvenoj en la orientmezlando. Pardonon!

Amike, ĝis la venonta fojo,

Paul P. Gubbins

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2003.

<<  [954]  >>