Rekte al la artikolo

Kvartaga tetrinkado

<<  [953]  >>

Višnja Branković

La unuan fojon vizitis Višnja Branković Britujon, kiel gastparolanto dum la kongreso en Stoke. 'Mia ĉefa impreso,' ŝi skribas, 'estas pri la riĉeco de la lando, kiu manifestiĝas ne en la luksaĵoj sed en la rafiniteco de la homoj, tapiŝoj en la arbaraj kafejoj, kaj similaj aferoj, kiujn vi eble ne rimarkas… Ĉi-sube ŝi donas impresojn pri la kongreso mem — kaj atentigas, ke ni britoj eble ne sufiĉe reklamas niajn esperantajn varojn.

Certe ne povas esti, ke ĉiuj britoj estas tiel ĝentilaj, instruitaj, edukitaj, agrablaj, afablaj, sed la tuta kongresanaro ŝajnis esti tia — ĉu miaj samaĝuloj, ĉu duoble aŭ duone ili aĝis: ĉiuj al mi dankis, helpadis, kuretis al la prelegoj, pardonpetis, bondeziris. Konkludo: kiel tia speciala loĝantara elito, britaj esperantistoj meritus apartan premion de la ŝtato, ekz. 'por plibonigi la vidatecon de la lando' (kiun tra la mondo fuŝas ĉiuj ŝtatoficistoj, produktante malamikojn; esperantistoj produktas amikojn kaj amikecon).

La tuta kongreso ŝajnis agrabla, senpaŭza kvartaga tetrinkado. En la trankvila kaj senstreĉa etoso sinsekve, foje ankaŭ samtempe, okazadis prelegoj, kunvenoj, forumoj, debatoj. Se foje oni ne interesiĝis pri iuj el ili, eblis pasigi tempon en la komputila ateliero porokaze instalita kunlabore kun bonfara organizaĵo, kiu pluvivigas malnovajn komputilojn. Bona ideo — eĉ ĉe Universala Kongreso ne disponeblas ununura komputilo al plurmila kongresanaro! Aŭ eblis simple konversacie amikumi en agrabla angulo, gustumante teon kaj kuketojn, kiujn nevideblaj bonaj spiritoj (verdaj kaj urbodomaj) ĉiam ĝustatempe kaj regule malmankigis.

Bildo

Višnja Branković (dekstre), kun Hilary Chapman.

(Pli granda bildo)

En ĝustaj momentoj ankaŭ, malantaŭ la scenejo kaj la scivoliga pordeto de la nobla jubilea salono (nia ĉefa kongresa ejo), komencis venadi apetitigaj odoroj. Je la verda momento la pordetoj malfermiĝadis kaj servistoj veturigis buntajn (kaj ne malabundajn!) manĝaĵojn al la memserva tablo. Preninte manĝaĵojn ni, samkiel urbodomaj oficistoj, rajtis ĝui la manĝojn en nia labora kaj eleganta jubilea salono. La bongustaĵoj ankaŭ reenvicigis nin kaj ni plurfoje revenadis por saluti afable ridetantajn kaj servopretajn kelnerojn. Ĉe la tabloj rondaj (kaj grandaj) ni manĝis, trinkis kaj amikis.

La kongreso estis organizita atente kaj racie. Ni kongresis en malgranda urbo [NDLR: Stoke-anoj sendube malkonsentus!], preskaŭ ĉiam samloke, en la urbodomo. La diservo okazis en la preĝejo vid-al-vida, tiel ke eĉ mi vizitis ĝin. La lastan dimanĉan duontagon ni pasigis en la promendistanca ceramikaĵo-fabriko Spode; post la vizito al la fabrika vendejo, unue sunumiĝante sur benkoj kaj la herbejo ĉirkaŭ la malnova ceramika forno, poste kunvenate pri la lunda ekskurso, teumante kaj, fine, solene vespermanĝante, trinkante kaj adiaŭante. Nia kongresa komitato, kiu konsistis ĉefe el Terry Page, bone pensis pri ĉio, eĉ pri la malŝokaj disiĝoj, tiel ke la grupo malgrandiĝadis iom post iom dum la dimanĉa posttagmezo kaj vespero.

Pensante pri aliaj landaj kongresoj, mi rimarkis, ke ofte ili estas mallongaj, ĉu pro tempo-, ĉu pro mono-manko. Estis bele kompreni, ke la britaj esperantistoj trankvile kaj iel familiece dediĉas tempon al sia kongreso. Tiel preskaŭ triono de la partoprenantoj kunĝuis kvinhoran promen-ekskurson laŭ la valo de la rivero Churnet.

Esperantistaj kongresoj, eĉ se landaj, jam preskaŭ ne povas esti ununaciaj. Tiel ankaŭ en Stoke: pro 'esperantistaj gastlaboristoj', vizitantoj, amikoj kaj rektaj kongresanoj, preskaŭ deko da landoj prezentiĝis. Ĉiuj, samkiel la tre kreivaj kaj produktivaj britaj esperantistoj, tre volonte kontribuis al vespero mondkultura, en kiuj aŭdiĝis eĉ originalaj madagaskaraj vokkantoj kaj afrikaj dancoj.

Ne nur vizito al kursejo en apuda Barlastono, kiun ni ankaŭ dumkongrese vizitis, estu allogaĵo al Britujo, ne nur la famaj nomoj, kiuj eniris aŭ eniras la historion de la Esperanto-movado; ĉar multaj kaj buntaj floroj kreskas en la verda insula ĝardeno — floroj kun kortuŝa diligenteco flegataj, kvankam nesufiĉe eksportataj kaj vizitataj. Observite aŭ ne, rimarkite aŭ ne, la insulanoj, denaskuloj de la lingvo, 'kiun parolas la tuta mondo', konvinkite kaj kun granda persona ĝuo flegas la lingvon, 'kiun neniu en la mondo parolas.' Kaj ne pro sinkontrolo britoj invitas eksterlandanon kiel kongresan gastparolanton. Policiston ili ne bezonas. Kaj krokodiloj ne ekzistas.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2002.

<<  [953]  >>