Rekte al la artikolo

Esperanto-Asocio de Britio memorigas, ke…

<<  [952]  >>

… provizore funkcias ĝia oficejo ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono (nova oficejo kaj biblioteko estos finkonstruitaj en aprilo 2002);

… marde, merkrede kaj ĵaŭde deĵoras en Barlastono Viv O'Dunne kaj Lydia Arnold (kiuj lernas sed ankoraŭ ne plene uzas Esperanton: telefonontoj atentu!);

… esperantlingvaj retmesaĝoj, faksoj kaj leteroj tamen estos pritraktataj (kune kun memevidente anglalingvaj!);

… la asocio respondecas pri:

  • informilo EAB Update,
  • varbiloj,
  • informo pri la monda Esperanto-movado, inkl. de UEA,
  • gazetara informo,
  • libroservo (novaj kaj brokantaj libroj),
  • korespondaj kursoj (senpaga, elementa, mezgrada, altnivela),
  • La Brita Esperantisto;

… interesatoj pri unu aŭ aliaj servoj de EAB estas petataj kontakti la oficejon (adreso en la kolofono);

finfine… validas jenaj jarkotizoj:

Membro £25 (rabata: £20)
Familio (ĉe unu adreso) £40
Juna membro (ĝis 18 jaroj) £10
Subtenanto £10

Hello

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2001.

<<  [952]  >>