Rekte al la artikolo

Apartaj problemoj, kiujn alfrontas la kreanto de iu lingvo por tutmonda uzado

<<  [952]  >>

David Thornell

Jen unu el du eseoj, kies aŭtoroj ricevis en 2001 la premion 'John Buchanan' de la Universitato de Liverpolo. La eseoj tiom imponis al Don Lord, iama 'John Buchanan'-lekciisto ĉe la universitato, ke estas esceptokaze aljuĝitaj du premioj. La alian premion ricevis Malcolm Jones, kies analizo de la sama temo aperos en la venonta numero de La Brita Esperantisto.

Alfrontas la kreanto de lingvo por tutmonda uzado apartajn problemojn. Ili dividiĝas en tri specojn, nome lingvajn, sociajn kaj psikajn. Iuj leviĝas interne de la kreanto, iuj ekstere. Ĉiuj tamen estas esencaj elementoj de tia projekto.

Oni komence precizigu la ĉi-tieajn uzojn de la vortoj 'lingvo', 'kreanto' kaj 'problemoj'. La unua signifas lingvon ja veran. Ĝi do ekskluzivas la brajlan, la morsan, la stenon, k.s., ĉar tiuj estas nur kodoj, en kiujn oni aliformigas la propran idiomon. De ĉi lasta plejparte devenas kaj dependas eĉ la gestsistemoj de la surduloj. La tiel nomataj lingvoj komputilaj ne estas tiaj, sed ankaŭ ili apenaŭ povas esprimi senpere la homan pensadon.

Due, atentu distingon inter 'kreanto' kaj 'kreinto'. Kreinto de mondlingvo renkontas aron da defioj iom alian, ol analoga kreanto. Krom tio, ke iu el la du povus esti aŭ homa aŭ maŝina, ambaŭ povus esti kolektivoj. Sed tiaj konsideroj estas superfluaj. Tiu ĉi eseo pritraktas ĝuste la unuopan personon, meze de ties lingvokreado.

Trie kaj kontraste, la koncerna senco de 'problemoj' estas pli ampleksa, ol la kutima, ĉar iam ekzistas pli ol unu tendenco ĉe problemo. Ofte floras multaj, precipe sur la kampo de lingvistiko. Troviĝas tie problemoj samtempe solvendaj, solvindaj kaj solveblaj, samkiel montriĝas la malo. Ankaŭ taŭgas memori, ke ekzistas problemoj nepercepteblaj por unuj observantoj, jam solvitaj de aliuloj, neniel komprenotaj, kaj tiel plu. Se do mankas al lingvistika argumento fleksebla koncepto pri la problemeco, al tiu argumento probable mankas konsekvenco. Tamen nun, pro la ĵusaj kvalifikoj, oni estas preta analizi la pritemajn problemojn mem.

Plej bazaj estas la problemoj lingvaj. Ili estas samtempe la plej kompleksaj. Ĉiu devenas de unu el kvar kategorioj. Ĝi povas esti problemo ĝenerala, skriba, parola aŭ struktura.

Ĝenerala problemo temas pri fundamenta eco de la lingvo. Kvar trajtoj dezirindaj por mondlingvo estas unuflanke simpleco kaj facileco, kaj aliflanke eleganteco kaj klareco. Tiujn kvalitojn la lingvo devus havi en si mem. Ĝi estu ankaŭ logika. Pro tio, la kreanto konstruu ĝin unuflanke laŭ minimumo da reguloj, aliflanke laŭ minimumo da regulaj esceptoj. Sed klareco montras sin ŝlosila, ĉar sen klareco la lingvo tutmonde apenaŭ funkcios. Ĝi estu klare komprenebla laŭ diversaj komunikiloj, ĉu vidaj, aŭdaj aŭ elektronikaj. Ĉar per diversaj komunikiloj ĝi devos transiri la mondon. Por esti laŭvorte tutmonda, ĝi cetere devus esti alloga por la plejmulto de la popoloj, ne nur kiel novaĵo sed, paradokse, kiel io iom malfremda. Tial vortprovizo kiel eble plej jam internacia havindas. Kvankam ĉio ĉi prezentas penigan taskon al la kreanto, tamen tian multflankan klarecon tiu strebu atingi.

Skriba problemo temas pri speciala klareco. Mondlingvo bezonas skribsistemon kaj respondan prononcsistemon. Tiuokaze, alfabeta sistemo evidente taŭgas pli ol, ekzemple, sistemo ideograma. Alfabeto ordinare konsistas el malmulte da literoj, dum la simboloj de tipa ideogramaro estas preskaŭ sennombraj. Sekvas, ke oni povas parkerigi alfabeton nekompareble pli rapide. Rilate alfabeton, oni povas ankaŭ lerni la respondajn prononcojn ĉe ĉiuj signoj sen tro da laboro, depende de la lingvo. Tial la kreanto elektu alfabeton fonetikan, t.e. alfabeton, kies ĉiu litero respondas al nur unu buŝa sono, kaj inverse. Tio prezentus avantaĝon rilate literumadon. Kompreneble ekzistas aliaj eblecoj, ekzemple pri skribdirekto (ĉu horizontala aŭ vertikala? ĉu maldekstren aŭ dekstren?); sed pro la nunaj kutimoj internaciaj, precipe teĥnologiaj, plej taŭgas horizontala alfabeto, kiun oni skribas dekstren.

La plej belsona

Parola problemo rilatas al la buŝa regado necesa por bone prononci kaj esprimi sin en la koncerna lingvo — kaj al la volo eĉ fari tion, ĉar lingvo povas esti kaj facile prononcebla kaj malbelsona. Homoj verŝajne ne volos lerni tian. Lingvokreanto do kreu aŭ pruntu vokalan kaj konsonantan sistemojn, kiuj elmontras multon da purvokaleco kaj ritmo. Tion kreanto faru por prezenti facilan lingvon, eĉ se iuj tiel nomataj mondlingvoj ekzistantaj posedas grandan proporcion nek de purvokaleco nek de aŭtomata ritmo. Ĉirkaŭ la mondo, sed ne ĉie, troviĝas la sama kvinvokala sistemo de a-e-i-o-u, kiun la plejmulto da homoj opinisonditaj trovas la plej belsona. Ĉe kvinvokalaj lingvoj troviĝas ankaŭ plej ŝatataj ritmoj. Por bona ritmo, tamen, egale necesas glataj sonoj nevokalaj. Tial oni devus doni al la lingvo konsonantaron jam universalan, kiu ne devigas la novicon fari buŝan gimnastikon por diri simplan frazon. Tia kombino de purvokaleco kaj glata ritmo ŝajnas facila solvo de la parolaj problemoj. Sed por krei daŭre allogan mondlingvon, ĝia apliko devas esti konsekvenca.

Struktura problemo rilatas ankaŭ al la maniero, laŭ kiu la kreanto kreas sian lingvon, tamen dum sekva stadio. Temas pri morfologio, gramatiko kaj sintakso. Unu-du el la plej fundamentaj demandoj, kiujn li devas demandi al si, estas: kian lingvon strukture krei? Ĉu krei fleksian, aglutinan, analizan aŭ polisintezan? Ne ĉiam gravas la speco, kiun la plimulto de la homaro jam uzas, ĉar la speco de denaska lingvo ne gravas ĉe ies parolo kaj komprenado. Je la sama ago, ĉiuj homoj komencas regi la denaskan lingvon, sen rigardo al ties komplekseco. Tio, kio gravas, estas la lernebleco de nova lingvo. Parolanto de analiza lingvo, ekzemple, ne necese lernos plian tian lingvon pli rapide kaj pli bone ol tipan fleksian lingvon. Sed parolanto de aglutina lingvo probable lernos plian tian lingvon pli rapide kaj bone ol tipan fleksian lingvon, se la nova aglutina lingvo estas kiel eble plej aglutina — pro jena kialo. La gramatiko de fleksia lingvo tipa estas malfacile lernebla por plenkreskulo, pro ĝiaj konjugacio, deklinacioj, vortakordo, k.t.p.. Paralele, lingvoj analizaj kaj polisintezaj estas malfacile lerneblaj tial, ke ili prezentas al komencanto multege da reguloj pri sintakso kaj morfologio. Aliflanke aglutina lingvo, kvankam sufiĉe kompleksa, ofte konsistas el relative malmulte da radikoj, ĉar oni konstruas la pli kompleksajn vortojn el etaj morfemoj. Do, se lingvokreanto volus ŝarĝi novan lernanton per vortprovizo kaj vortuzado iel trakteblaj, estu elektita preskaŭ pure aglutina strukturo; kaj la kreanto per provo kaj eraro simpligu ĉiun devigon ĉe la regularo.

Kvin problemoj

Bildo

Lingvo estas socia fenomeno. Kie leviĝas problemoj lingvaj, tie leviĝas problemoj sociaj. Tio estas vera, eĉ se lingvo estas artefarita. Ne temas pri la origino de la lingvo el individuo sola; temas pri la intenco de tiu individuo, ke lia lingvo eniru la realan, pli vastan kaj do socian mondon. Tiel kreanto de mondlingvo alvenas al kvin problemoj, kiujn la kreaĵo iam alfrontos. Siavice ili atentigas pri lingva valoro, internacia komprenebleco, samsocia komunikado, dialektoj kaj lingvomodoj.

La socia valoro de lingvo havas rilaton al lingva allogeco. Sekvas, ke kreanto de lingvo des pli pripensu ties aplikojn kaj en ĉiutagaj kaj en specialaj cirkonstancoj. La kreanto metu al si du demandojn: (1) estante artefarita, ĉu lingvo devus ŝajni tia — aŭ pli-malpli natura?; kaj (2) krom evidente lernebla, ĉu ĝi ne devus ŝajni efektive lerninda? Tiujn demandojn kreanto konsideru pro tio, ke tiu — aŭ la lingvo — devos konvinki homojn lerni ĝin en la sama aŭ eble pli fervora spirito, laŭ kiu oni lernas naturajn lingvojn. Plena uzado socia postulas, ke la lingvo estu egale taŭga por frivola rondbabilado, intima konversacio kaj publikaj paroladoj. Ĝi ankaŭ montru sin egale uzinda por serioza literaturo (ĉu originala aŭ traduka), por sciencaj esploroj kaj por kantado. Eĉ se ĝia kreanto celas fari nur pontlingvon, ĝi apenaŭ estu tiel nuanca kaj fleksebla kiel etna lingvo.

En ĉiuj tiuj kazoj, fundamenta estas la interkomprenebleco. Sen tiu, lingvo — kaj certe proponata mondlingvo — ne povas funkcii. Komunikado trans limoj naciaj kaj kontinentaj laŭvorte difinas la rolon kaj ja estkialon de mondlingvo. Tial oni certigu, ke ĝia klareco inter popoloj povos speguli ĝian klarecon inter samsocianoj. Ambaŭ aferoj dependas de la zorgema planado de la lingvokreanto; alie, nek unu nek la alia efektiviĝos. Ne sufiĉas, ke la kreanto mem povas kompreni kaj esprimi ion en sia lingvo; sufiĉas nur, se iu ajn povus, komunikiĝante kun iu alia.

Tuj imageblas la problemoj ĉe internacia kaj interlingva komunikiĝo; tamen valoras diri kelkajn vortojn pri la paraleloj inter komunikiĝo tia kaj komunikiĝo samlingva en unu socio — kvankam mondlingvo bone efektivigu ambaŭ.

Samlingva nekompreno

La homoj dividiĝas en grupojn, kaj iuj grupoj ekzistas kiel popoloj. Popoloj analoge dividiĝas en apartajn sociajn tavolojn. Tiamaniere, unu popolo konsistas el pluraj neidentaj homgrupoj; kaj eĉ nacilingva interkomprenado ofte suferas inter samsocianoj el malsamaj tavoloj. Kreanto de monda lingvo espereble konscias, ke interregionaj kaj interkontinentaj komunikoj estas rimarkeble analogaj, samkiel interklasaj kaj intergeneraciaj kontaktoj rimarkeble ofte ŝanceliĝas kaj rompiĝas pro samlingva nekompreno. La kreanto do ankaŭ certigu, ke la kreaĵo povos ebligi pli precizan kompreniĝon interklase kaj intergeneracie.

La nekompreno kaj la miskompreno estas ĉie kaj eblas ie. Ideala kreanto de monda lingvo celas ripari tiajn breĉojn kaj tiel plibonigi socirilatojn tra la mondo. Se li estas verkisto, li verku por ĉiuj — ne nur por kleruloj kaj altranguloj aŭ, male, nur por kruduloj kaj senpotenculoj. Tiel li prezentos plaĉan lingvon, kiun ĉiu tavolo en ĉiu socio povos uzi kaj volos uzi flue. Sed, ĉu ene de apartaj socioj aŭ inter ili, neforgesebla restas klareco ĉe jam menciitaj amaskomunikiloj, per kiuj mondlingvo iras de loko al loko kaj de medio al medio. Kreanto ne forgesu, ke aliaj homoj devos prezenti la lingvon publike por disvastigi ĝin, kaj ke tiuj sendube faros diversmaniere. Pro tio la kreanto pripensu, kiel prezenti ĝin al tiuj homoj, por ke ili siavice prezentu la lingvon kiel eble plej same.

Tiu ĉi lasta punkto tuŝas la problemon de dialektoj. La lingvo, se sukcesa, iam alfrontos kreiĝon kaj disvastiĝon de propraj dialektoj. Dialektoj kreiĝas pro distancoj kaj diferencoj inter homoj el malsamaj lokoj kaj klasoj. Kvankam ĉio ĉi ŝajnas neevitebla, tamen lingvokreanto povas almenaŭ antaŭvidi kaj plani, kiel plifortikigi la pedagogiajn aferojn rilate al sia lingvo, por ke tiu restu kiel eble plej stabila. Ĉe instruado kaj publika prezentado, aro da spertuloj kaj lingvistoj devos socie kaj intersocie kontroli kaj regi la evoluon de la lingvo politike kaj eduke, por samigi ĝin tutmonde.

Simile leviĝas problemo, kaj eble solvo, de lingvomodoj. Ekzemple, ĉu la lingvo ja havos la eblecon evolui bone je lingvomodoj tutmondaj? Ĉu ĝi povos vere travivi la senfinan produktadon de arkaismoj, neologismoj kaj idiotismoj? Eĉ pli baze: ĉu ĝi tuj kapablos priskribi la nuntempan mondon kaj ĉiajn ties objektojn, procezojn kaj teĥnologiajn aferojn? Ĝia kreanto devas ankaŭ konsideri, kiel oni efike kontrolu kaj regu tiajn situaciojn ekde la enkonduko de la lingvo. Alivorte, kreanto devas averti pri la danĝeroj atendantaj tro rapidan kaj senbridan ŝanĝiĝadon de mondlingvo, kvankam tia ŝanĝiĝado povas iluzie ŝajni signo de necesaj modernigado kaj progresado. Kontrolado kaj regado de la lingvo estas pli necesaj.

Kion do diri pri tiaj problemoj, krom tio, ke ĝiaj solvoj aperu en formo de vera kaj longdaŭra mondlingvo? La socia uzado de lingvo indas multe da pripensado, des pli se la koncerna lingvo estas samtempe artefarita kaj por tutmonda uzado.

Ĉe kreanto de monda lingvo certe estiĝas psikaj problemoj, ĉar tiu faras tutan esprimsistemon por neimageble diversaj popoloj kaj individuoj. Tiuj problemoj, pri kiuj la kreanto eble ne konscias, tamen starigas barilon kontraŭ la kreado — aŭ almenaŭ kontraŭ taŭga kreaĵo. Ili ne estas tiel multnombraj kiel la problemoj lingvaj kaj sociaj, sed ili povas esti tiel gravaj.

Antaŭ ĉio staras la gepatra pensmaniero kaj la propraloka paroĥismo, kiujn la lingvokreanto hejme kaj socie ensorbis. Sed oni ne forgesu la samtempan paroĥismon de la cetera kaj ekstera homaro. Same, je individua nivelo, eĉ egoismo estas bezona kaj natura parto de ĉiu homo. Oni demandu sin: ĉu povas ekzisti vera kosmopolito? Sed tio estas flanka demando, ĉar mondlingvo devus esti rimedo por ebligi mondon plenan je tiaj homaranoj.

Kiel la koncerna kreanto ja povas sidi senpere kaj kvazaŭ nature en neŭtrala spaco psika, kie potencas super ĉio la propra kreaĵo — kreaĵo, kiun iu ajn povus ŝati kaj kompreni, kiel propraĵon sian? Plia psika defio jenas: ĉu la koncerna lingvo havos la eblecon esprimi ĉiun kaj ĉian ideon? Temas pri ĉia abstrakta ideo, inkluzive kaj de rigora filozofio kaj de ĉia subtilaĵo de serioza sed neformala pensado. Aliflanke, ĉu ĝi havos sufiĉe da potenco emocia? Egale konsiderindaj montriĝas tiuj du demandoj.

Oni rekreu siajn pensojn

Bildo

Sen konsidero pri la memo, kreanto de proponata mondlingvo ne povas krei ion neŭtralan; kaj mondlingvo estu iel neŭtrala. Por krei lingvon, oni efektive rekreu siajn pensojn, ideojn kaj emociojn, donante al ili tute aliajn formojn, per simbola reorganizado de preskaŭ ĉio interne de la memo. Tio ne povas esti facila laboro. Ĉar la rezulto ĉiam devas elmontri sencon kaj imiteblecon. Se ne, la mondo ekstera ne povos sekvi la iniciatoron laŭ la sama vojo al komunaj komunikiĝo kaj kompreniĝo.

Kion diri por konkludi? Oni prezentis ĉi tie nur iom el la apartaj kaj plej frapaj problemoj, kiujn alfrontas kreanto de lingvo por tutmonda uzado. Sendube listigeblas aliaj.

Antaŭ ol fini, oni momente rigardu denove al la lingvokreinto, kies problemoj estas alispecaj kaj, kompare kun tiuj de la kreanto, pli 'eksteraj' ol 'internaj'. Ili estas tiaj pro tio, ke lingvokreanto ankoraŭ kreas ion al kaj el si, dum kreinto kaj kreaĵo devas rekte lukti kun potencoj tute eksteraj, ofte en cirkonstancoj neniel antaŭe spertitaj. La sociaj problemoj de la kreanto estas pli-malpli abstraktaj, dum tiuj de la kreinto devenas de realaj homoj, kiuj kutime estas malfacile trakteblaj.

Iuj el la problemoj de lingvokreinto estas politikaj, ekzemple problemoj de reformistoj, de naciistoj, de naturaj kaj klasaj rezistoj al io nova, kaj de kontraŭuloj ĝenerale. Aliaj problemoj estas parencaj al la politikaj, sed leĝaj, ekzemple: kiel enkonduki la pretan lingvon en tutan socion kaj poste en tutan mondon, kaj daŭre fortikigi ĝin, sen ribeloj, sen grandskalaj secesioj el tia movado? Ekonomie, oni devas persvadi homojn — kaj sociajn sistemojn entute — 'aĉeti' la lingvon, kiel mondlingvon. Simile, kreinto neniam povas trankviliĝi pri financado de la malfruaj fazoj de tia granda projekto. Je alia nivelo: kiel enkonduki la lingvon en lernejojn, universitatojn kaj eĉ hejmojn? Sed, plej ĝenerale, kiel establi ĝin socie, intersocie kaj efektive tutmonde per amaskomunikiloj kaj lokaj kampanjoj? Tiaj estas la problemoj de la kreinto; tamen — kaj kvankam menciindaj — ili kuŝas eksterkadre de tiu ĉi eseo.

Dume ĉe la lingvokreanto oni memoru, ke kelkaj problemoj estas frapaj ĝuste pro tio, ke ĉiu, inkluzive de la kreanto, emas akcepti kaj reprodukti ecojn de la gepatra lingvo. Plej evidenta estas la ĉiea antaŭjuĝo favora al propra skribsistemo. Memoru ankaŭ, ke la malfacilaĵoj de la lingvokreanto verŝajne konsistigas neeviteblan kaj iel koheran problemaron, tamen problemaron, kiu verŝajne plivalorigas post longa luktado la projekton kaj la finan rezulton. Tial la kreanto alfrontu sian apartan problemaron kun kredo je sia celo, kiu supozeble estas iamaniere plia kaj interkultura kunigo de la homaro. La kreanto lernu el siaj studoj kaj observoj, kaj apliku siajn sciojn al la konstruado kaj perfektigo de sia eventuale jam ne teoria sed praktika lingvo, kiel simple kaj finfine translima lingvo — kaj tutmonda kaj tutmedia.

David Thornell, usonano, studas ĉe London School of Economics; antaŭe li studis historion kaj politikon ĉe Universitato Cornell, Usono. Li esperantistiĝis en 1997 kaj akiris la diplomon de EAB en 1999.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2001.

<<  [952]  >>