Rekte al la artikolo

Frandaĵo bongusta

<<  [952]  >>

Malcolm Jones

Rubenaj Refrenoj. Redaktis Paul Gubbins. Eldonejo Bero: Berkeley 2001. Broŝuro, 135mm x 215mm ('svelta' A5!), 54 paĝoj. ISBN 1-882251-36-9. Prezo EUR 8.70 ĉe UEA, £3.70 ĉe Wedgwood Memorial College.

Jen ses eseoj honore al 40 jaroj da Esperanto-somerlernejoj en Barlastono. Akompanas ilin ankaŭ enkonduko verkita de la redaktoro kaj, je la fino, biografietoj pri la ses aŭtoroj. La redaktoro prave elstarigas la fakton, ke tiu ĉi 'modesta kolekto' (ne tute pravigebla priskribo, tamen!) celebras la vere nemodestan atingon ĉe Barlastono, mikrokosme spegulante la esperantan makrokosmon. La esearo fontas el prelegaro prezentata dum la jubilea semajnfino dum aŭgusto 2000, kaj estas granda plezuro por neĉeestinto nun povi legi la donitajn informojn, opiniojn kaj demandojn.

La du unuaj eseoj estas intime ligitaj kun la 'barlastona historio': Marjorie Boulton kronikas la evoluon de la tieaj kursoj, dum William Simcock — lokulo — skizas la vivon kaj kontribuon de alia lokulo, sia 'kvazaŭ dua patro', kiu ludis jam grandan rolon en la unua eseo, nome Horace Barks.

Sekvas tri eseoj pri literaturaj temoj: pri prozo, Anna Löwenstein klarigas pri 'La fono de la romano La ŝtona urbo'; pri poezio, Tim Carr taksas 'Tra la ŝtormo (poemaro de) Kolomano Kalocsay'; pri teatro, Paul Gubbins pensinstigas pri 'aliĝenrigo' de originalaj Esperanto-verkoj. En la lasta eseo, Renato Corsetti pritraktas la disvastiĝon de Esperanto tra la epokoj kaj tra la kontinentoj. Li prezentas la nunan defion subteni samideanojn en malpli riĉaj mondopartoj. Resume: tre interesaj, vari- enhavaj legaĵoj, verkitaj je atendeble alta nivelo. Ĉiu (eĉ duone!) aktiva brita esperantisto devus informiĝi pri la enlanda historio (do, per eseoj unu kaj du), kiu certe interesos ankaŭ ne-britojn; ĉiu interesato pri Esperanto-kulturo trovos gemojn en eseoj tri ĝis kvin; kaj ĉiu esperantisto devus konsideri la proponojn, en la sesa eseo, pri nia estonteco.

Plaĉa aspekto, sed la kompreneble ruĝa kovrilo estas iom malhela-malhelpa, se oni deziras legi la dorskovrile reproduktitan leteron de G. Waringhien. Jes, mi komprenas, kial 'rubenaj', sed ne kial 'refrenoj' (laŭ PIV: 'verso aŭ versgrupo regule ripetata post ĉiu strofo de kanzono, balado, ks'). Laŭ ideo en la enkonduko, mi preferus aŭ 'fraga' aŭ 'framba'… 'konfitaĵo'. Aĉetu, frandu — ĝi ja bongustas!

Malcolm Jones estas instruisto pri fremdaj lingvoj ĉe lernejo en Skipton, kie li loĝas. Li estas vicprezidanto de Esperanto-Edukado kaj iama sekretario de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Kunaŭtoro de la sukcesa Urso-kurso, li multe aktivas en sia federacio kaj aliloke, instruante Esperanton.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2001.

<<  [952]  >>