Rekte al la artikolo

Kvar sonetoj

<<  [952]  >>

Tim Carr

La poemoj devenas de verkata, ankoraŭ ne publikigita sonetaro, pri kiu la aŭtoro — laŭ siaj propraj vortoj — 'striktlipe' silentas. Kvankam la sonetaro estu komprenata kiel unuaĵo (alivorte, por kompreni la tuton, necesos eklegi je la komenco), la aŭtoro atentigas, ke ĉiu soneto devas tamen memstari kiel unuero.

Infano kaj patrino

Mi abomenas la benditan bubon,
tol-ŝmiran kaj foli-makulan sebon.
Tro peza, fakte, por daŭrigi ŝvebon,
li luas same pufan, vatan nubon.

Li ridindigas la Olimpan Klubon.
Giganto devus treti la amebon!
Kiu konceptis la groteskan bebon,
konsekre konvertitan en kerubon?

Koncipis ĝin modele minca sino
ĉe Botiĉelo plej pimpulino;
Lorelo kun Hardio en komparo.

Ne trafis min sageto kiel spajro;
"laŭ ĵazo ne nudigis sin hetajro.
"Mi enamiĝis malgraŭ tiu paro.

Ĉu vi memoras 1956?

Mi tiam trafis ĉe la kantostacio
dojenojn, patriarkojn en senilo
de l' velurvoĉa, satenkorda stilo;
Versajlon de Sinatro kaj Krosbio.

Frekvenco vibris je revolucio.
'Ni ĵivos tra tiktako ĝis tagbrilo';
'Ĝis, gavialo, iam, krokodilo!'
plandtikle, raŭke pulsis tra Britio.

Strabadu Koperniko, Galilejo!
Vilĉjo Halejo kaj La Kometaro
incitis skuan balon ĉe l' kinejo!

Dum joviala Vilĉjo vigle plukis
ciklonon juplevantan el gitaro,
ĉu viaj francaj piedetoj jukis?"

Printempo, 1965

Printempo kaj modkanto radikala
el la Peninoj kaj Usono blovas;
Senat-admona kaj Penat-skandala,
profeto, krom sunsagoj, korojn trovas.

Elektras tra aprilo voĉo kala,
dum kiel karmanjolo vi min movas,
en mi plu bela fajro floreala;
Ĵandarka, kiu flustras 'Princo povas'.

Mi skribis vian nomon en pupitron
por memorfesti baŭmon kaj kalcitron;
kaj finas prozan am-evangelion.

Mi grakas al mi strofojn de paskviloj,
sed kveras pli senteme elegion
'Trajnoj, boatoj kaj aviadiloj'.

Poŝtisto

(Kristnaske 1959)

Sizifo provizora por kristnasko,
ŝarĝata, ŝanceliĝe mi min trenas;
nur lante rerektigas min po fasko.
Karolo franca ene min subtenas.

Poŝtstampoj el Havajo kaj Alasko!
La tuta mondo plumon trempe prenas;
Por geamantoj kor-elĉerpa tasko.
Ia Julnepo, mi por gojo penas.

Fendklapoj morde klakas; grajlo pikas;
Cerbero bojas, gratas tuj post pordo.
Ŝajna grafino gaje gratifikas.

Aerogramo ĉife mi enŝovas
— el Ĝirondio, ŝia dolĉa bordo!
La Arkto dum sekundoj kisojn blovas.

Tim Carr, iama bibliotekisto, studis la francan kaj la hispanan ĉe la Universitato de Liverpolo. Li estas unu el tri juĝistoj en la branĉo 'Poezio' de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio kaj estas agnoskita kiel unu el la plej elstaraj esperantaj poetoj de la nuntempo. Li loĝas en Crewe, Cheshire.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2001.

<<  [952]  >>