Rekte al la artikolo

Forta voko

<<  [952]  >>

Katarina Tustin

Jen originala rakonto — iom paradoksa, ĉar ĝia fono futurisma tamen memorigas pri pasinto pozitiva, kiam pli fruaj generacioj firme kredis je fina venko. Kelkaj legantoj — eble — emos ŝanĝi la lastan alineon, por speguli pli cinikan mondon (reprezentatan de — ni diru — angleparolanta astronaŭto). Tamen ŝanĝi ni ne rajtas.

La astronaŭto, hejmenirinta, eliris sian kosmoŝipon ĉe la Monto Granita, kie li alteriĝis. Li estis reveninta el la kosmo, kie li studis kaj observis forajn konstelaciojn — nur lastatempe eltrovitajn — kun iliaj vivantaj estaĵoj. Li ĉirkaŭrigardis, kredante ion aŭdi, kiam vroom! la kosmoŝipo malantaŭ li subite leviĝis, dum momento pendis en la aero, ŝvebanta, kaj tiam ŝiris sin for de la tero. De interne brilegis lumoj, kvazaŭ iu veturigus ĝin, sed la astronaŭto sciis ĝin senpilota.

Ŝtoniĝinta, li rigardis ĝin etiĝi, tra la nuboj, tiuj noktaj fantomoj, tra la densa mallumo, ĝis ĝi similis al apenaŭ videbla, stelsimila punkteto en la firmamento. Tiam nenio: ĝi estis malaperinta, kvazaŭ vaporiĝinta. Sed strange — restis en la oreloj de la astronaŭto la sono de ĝiaj zumantaj, pulsantaj motoroj, ĝis post — kiomlonge? duonminuto? minuto? duonhoro? — ĝi revenis kaj samloke, sur la Monto Granita, alteriĝis. La astronaŭto, terurite, volis forkuri, sed la piedoj, la gamboj, ĉio ĵeleiĝis, rifuzis funkcii, kaj li restis, kvazaŭ enradikiĝinta. Kaj vidis, kiel el la kosmoŝipo elpaŝis viretoj — verdaj viretoj kun grandaj, jes, ankaŭ verdaj okuloj. Kaj ili ridetis.

Bildo

'Sa-lu-ton, am-i-ko,' ili ĥoris, grince, meĥanike, sed amike kaj afable.

La astronaŭto simple gapis. Vibretis la lipoj, tremetis la buŝo, sed elgorĝiĝis neniaj sonoj.

'Saluton,' ripetis unu, ŝajne la ĉefo. 'Nin ne timu. Ni volas amikiĝi. Kiel vi vidas, ni vizitas la teron, kiu situas en parto de la universo, kiun ni nomas Guto Malgranda. Vidate de nia planedo Flugiloj, via tero aspektas kiel bela akvo-juvelo. Kaj sciu: ni ricevis mesaĝon de via tero en la lingvo Esperanto, kiun ni eklernis. Kaj do jen ni.'

Sekvis paŭzo. Kaj silento. Ĝis ekpepis alia vireto: 'Ĉu… ĉu vi ne komprenas nin? Ĉu iel, lerninte la lingvon, ni eraris?'

'Aŭskultu,' diris la ĉefo denove, kaj parolante iom pli malrapide. 'Ni venas de la konstelacio Nova Sento, sed ankaŭ en la konstelacio Facila Vento oni volas viziti vin… amike, evidente. Fakte multaj estaĵoj en diversaj konstelacioj volas kuniĝi, uzante vian Esperanton, cele al sankta harmonio. Kaj do vidu: ni vestis nin verde, lernis la lingvon… la lingvon ne nur de tera, sed ankaŭ de ekstertera paco. Ni kredas, vere, ke Esperanto por eterna ben' efektiviĝos, kaj sur neŭtrala lingva fundamento.'

En la astronaŭto io ĝemis, etendiĝis, kaj ekmoviĝis. Sed antaŭ ol li povis respondi, alia vireto ekparolis. 'Ĉiuj estaĵoj en la universo aprobas vian universalan lingvon Esperanto,' li diris. 'Tamen neniu povas kompreni vian mondan monan sistemon. Vi havas ĉeklibrojn, sed neniam ilin legas; vi havas paperan monon, kiun vi neniam bruligas ekzemple por varmiĝi; metalan monon, per kiu vi foje faras belan poŝmuzikon, sed vi preferas aĉe amplifikatajn sonojn; plastan monon, kiu ne recikligeblas; kaj elektronikan monon — ĉu, uzante ĝin neniu ricevas elektroŝokon?' La viretaro plenkore ekridis pro la ŝercemo de sia kunulo, kiu daŭrigis: 'Vidu, neniu en la universo uzas monon, kaj neniu komprenas ĝin. Kaj, havante universalan lingvon, kial… se posedi monon nepras… vi ne havas ankaŭ universalan monsistemon?'

'Prave,' diris la ĉefo, viŝante la rido-larmojn for de sia vizaĝo. Kaj aldonis: 'Sed, serioze, ni estas multe pli evoluintaj, ol vi. Ni ne dediĉas nin al stulta mon-akirado… vi povus lerni de ni. Ekzemple, vi teranoj nur antaŭnelonge atingis la propran lunon, kaj ankoraŭ ne multon pri ĝi scias, dum ni… jes, ja… estas multe pli bone informitaj pri ĝi, ol vi. Parenteze, via luno estus elstara kosmoŝipejo. Sed, kredu min, ni ŝatas viajn landojn, oceanojn, arbojn, birdojn, fiŝojn, bestojn, k.t.p.; fakte ni ŝatas vian grandan rondon familian. Kaj, simple, ni volas helpi. Kaj, uzante Esperanton…'

'Jes, uzante Esperanton,' iom malĝentile interrompis alia, 'ni povos intergalaksie interkompreniĝi. Nia cirklo-eksperimento en viaj grenkampoj tute fiaskis: ni miris, ke vi neniam komprenis la simplajn salut-mesaĝojn postlasitajn de nia diligenta kolegaro.'

'Kaj do,' daŭrigis la ĉefo, froste alrigardante la impertinentulon, kiu lin interrompis, 'ni petas, ke vi konduku nin al la homa familio, por ke ni kune… pacaj batalantoj… uzu Esperanton. Por vi, rigardu, ni kunportis donacojn: magiajn verdstelajn insignojn kaj ornamaĵojn…' — nerimarkite ombriĝis la vizaĝo de la astronaŭto — '… nepre uzu, disdonu ilin, por ke ni ĉiuj komunikiĝu per Esperanto. Se ne, ni elektos aliajn lokojn en la universo por lanĉi nian esperantan pacprogramon.'

Silento. Longa, peza. Finfine ekpepis la voĉeto de tiu, kiu pli frue parolis. 'Certe . . . certe li nenion komprenas. Ĉi tiun lingvon… kronon de homa inventemo, ja geniaĵon… li ne komprenas. Ni estas, kolegoj, trompitaj.'

La verdularo — seniluziiĝinta, frakasita — murmuris, grumblis, kapjesante. Kaj sin turnis por reeniri la kosmoŝipon. Kio liberigis la langon de la astronaŭto, kiu balbutis, tamen en perfekta Esperanto, en tiu forgesita, longe neglektita lingvo: 'Ho, venu. Venu kun mi… mi, la hejmenirinto. Ĉar vi… ankaŭ vi… finfine, post longa vojaĝo, hejmeniris. Venu…'

Katarina Tustin multe propagandas Esperanton en Birmingamo, foje kantante en la internacia lingvo. Ŝi estas dommastrino, kaj ŝia hejmo portas la nomon 'Nova Sento'. Rakonto ŝia aperis en Esperanto en Skotlando.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2001.

<<  [952]  >>