Rekte al la artikolo

Raporto pri la 33a ILEI-Konferenco: Karlovy Vary, 7-13 aŭgusto 1999

<<  [951]  >>

Malcolm Jones

La konferencon partoprenis 58 homoj el 24 landoj (ne ĉiuj plentempe), kaj tiu alimaniere valora nacia diverseco tuj kaŭzis problemojn ĉe la landlima pasportkontrolejo, tiel ke la aŭtobuso kun eble 40 konferencanoj atingis la konferencejon nur kun granda malfruo, kaj ne restis tempo en la unua vespero por interkonatiĝo!

Dum la kvin restantaj plenaj tagoj okazis bunta, interesa programo, el kiu ĉiuj partoprenantoj trovis ion novan kaj/aŭ utilan.

Prelegoj

Kadre de la 'Metodika Seminario' prelegis Geraldo Mattos, Prezidanto de la Akademio de Esperanto (Instruo de lingvo kaj instruo de gramatiko), Mireille Grosjean (Edukado al paco), Ilona Koutny (Uzo de vortaroj en la instruado), Marta Kovács (Komputilaj helpoj al la instruado) kaj Sabine Trenner (La fremdeco en ni: ekkoni antaŭjuĝojn kaj ilin prilabori).

Ĉiuj prelegoj estis altnivelaj kaj pensigaj, iuj eĉ aktivigaj kaj des pli ĝueblaj.

Mattos — aparte por junaj lernantoj deziras simpligi la aliron al Esperanto, i.a. montrante la similaĵojn inter la nacia/gepatra lingvo kaj Esperanto.

Grosjean — per diversaj ludoj/ekzercoj montris, kiel konsciigi lernantojn pri la estiĝo de konfliktoj kaj kiel regi/solvi ilin.

Koutny — priskribis la utilon de vortaroj ĝenerale, sed precipe de temvortaroj. (Bedaŭrinde, tiu ĉi prelego ne multe aldonis al tiu de la pasinta konferenco — estus bonvene havi iujn konkretajn ekzemplojn, kiel laborigi la lernantojn, por ke ili pli bone komprenu la uzon de vortaroj kaj pli bone ekspluatu ilin.)

Kovács — en bone ekipita komputila klasĉambro diskutis la avantaĝojn de la moderna ilaro kaj demonstris al ni la plurajn interrete haveblajn Esperanto-kursojn, kiujn ni pli funde esploris individue por mem pritaksi la kvaliton (Esperanto Viva kaj la paĝoj de la svedaj Esperantistoj gajnis la plej grandajn laŭdojn!).

Trenner — pro komitatkunsidoj mi ne povis ĉeesti, sed reagoj estis tre pozitivaj.

Aldonajn prelegojn prezentis Petr Chrdle (Netradicia lernolibro de Esperanto), Lawrence Mee (Antonimoj kaj falsaj sinonimoj en Esperanto), Milhai Trifoi (Kiel estiĝas nova sperto), Ton Verwoerd (Utilaj lerniloj kaj ludiloj) kaj Lucille Harmon (Pasporta al la tuta mondo).

Aliaj kunvenoj

1. La projekton 'Interkultura Edukado' prezentis kaj diskutigis en du sesioj antaŭ sia bedaŭrinde frua foriro la Prezidanto de ILEI, Mauro la Torre. Sesdek lernejoj en 19 landoj interesiĝas pri kunlaboro, sed ili troviĝas precipe en triamondaj landoj — serĉataj estas kunlaboremuloj en pagipovaj landoj (se ne troviĝas lernejoj, do eble eĉ 'nur' lokaj kluboj, kiuj 'ĝemeliĝos' kun alilanda lernejo), ĉar financado estas grava faktoro. Ĝisdataj informoj haveblas per Interreto (hejmpaĝo de ILEI ĉe <eksa adreso>).

2. Okazis ekzamenoj kaj C-seminario de Cseh-metodo: fine diplomiĝis kvar kandidatoj.

3. La Komitato kunsidis dum ĉirkaŭ 11 horoj kaj funde pritraktis 11-punktan tagordon. Plena oficiala protokolo aperos en IPR, sed jen iuj elstaraj eroj:

Elektiĝis Vicsekretario Jennifer Bishop, Kasisto Boo Mee Kim-Lindblom kaj novaj Honoraj Membroj Catherine Schulze (postmorte) kaj Claude Gacond.

Oni bonvenigis novajn sekciojn, Togolando (gratulinde la unua sekcio en Afriko) kaj Katalunio, kaj anoncis detalojn pri venontaj konferencoj: 2000 ĉe Kvinpetalo, Francio, 15-21 de julio; 2001 en Kroatio, kun espereble restarigita Gimnazio, kaj eble eĉ ankaŭ samtempaj sesioj de la Akademio kaj REF (por Esperantistaj Familioj).

Oni pritraktis la financojn de la Ligo kaj ties eldonan agadon jaman kaj estontan. Oni decidis novan kotizon por la jaro 2000, nome en A-landoj EUR 14, B-landoj EUR 8 (ĉiuj ILEI-financaĵoj estu donitaj en eŭroj ekde 1 januaro 2000).

Du petoj/rekomendoj: aktivuloj aŭ mem verku fakajn artikolojn taŭgajn por IPR aŭ instigu kolegojn tion fari (tradukoj bonvenaj, kondiĉe, ke la materialo estas faka kaj altkvalita!); laŭ UEA, ĉiuj ties deligitoj devus fari almenaŭ la mezgradan ekzamenon de UEA/ILEI.

Fine oni akceptis la kongresan rezolucion, kiu dissendiĝos post tradukado en diversajn naciajn lingvojn.

4. La estraro kunsidis dum pluraj pliaj horoj kaj komunikis siajn decidojn kaj rekomendojn al la membraro per la komitato.

Distra programo

La konferenco celas precipe kunlaborigi la diversnaciajn membrojn, kaj tion ĝi sukcese faris. La distra programo tamen ludis ĉi-jare rolon gravan: mi havis la eblecon ĝui gvidatan promenon en la banloka parto de Karlovy Vary, eĉ baniĝi en la subĉiela termakva baseno; ekskursi al apudaj lokoj — Loket kaj Marianske Láznè; gajni premi(et)ojn en la Loterio; kaj ĝui belegan lastan vesperon kulturan — kun bona vespermanĝo en apuda hotelo kaj brila folklora prezentado, kiujn sekvis skeĉoj de Stefan MacGill kaj kantoj de Steve Wagensdeller.

Ĝeneralaj komentoj

La konferencejo, studenta hejmo kun diversaj kunvenĉambroj kaj ankaŭ bona elekto de diversgradaj dormoĉambroj, montriĝis tute taŭga por niaj bezonoj. La LKK evidente multe laboris antaŭ, dum kaj, supozeble, post la konferenco por certigi ĝian sukceson: la teamo ŝajnis nelacigebla en sia afabla helpemo, kaj grave kontribuis al la ĝenerale tre amika kaj kunlaborema etoso de la tuta aranĝo. La ĉeĥaj samideanoj, kiuj starigis ankaŭ libroservon riĉan je ĉeĥaj kontribuoj al nia literaturo, kaj bufedeton por subteni nin inter la ĉefaj manĝoj, meritas laŭdan dankon pro iliaj ege sukcesaj klopodoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 2000.

<<  [951]  >>