Rekte al la artikolo

Al Ĉinio per Esperanto

<<  [951]  >>

Derek Fielding

Damon M. Lord de Newport unue studis la sciencojn, kiam li eniris la 'sixth form' (t.e. la sesa nivelo en duagrada lernejo, kutime por lernantoj kun aĝoj 16-18). Tamen dum sia unua jaro li enkondukiĝis al Esperanto, eklernis la internacian lingvon kaj subite tre interesiĝis pri fremdaj lingvoj. Li decidis ŝanĝi kursojn kaj rekomenci sian unuan jaron sed ĉi-foje je la artflanko. Li ekstudis la germanan (je la alta nivelo) kaj la japana (je la GCSE — iom malalta nivelo). Li ankaŭ aniĝis al 'La Verda Drako' (la Esperanto-klubo de Gvento) kaj baldaŭ povis flue paroli Esperanton. Lia intereso en lingvoj prosperis kaj poste li lernis iom da mandarena, la kimra kaj eĉ Volapuko!

Antaŭ nelonge li vidis reklamon en Esperanto-gazeto Eko (Esperanto por Komencantoj), kiu invitis angle-parolantajn Esperantistojn por kandidatiĝi pri posteno en la Haidian-Universitato, Pekino, por instrui, dum dek du monatoj, konversacion en la angla. Damon petis kaj gajnis la okupon — ĉiuj interkomunikaĵoj estis en Esperanto kaj kutime per elektronika poŝto.

Damon flugis al Pekino je la 1a de septembro kaj li jam instruas en la universitato dum kelkaj semajnoj. La radio BBC Wales intervjuis Damon rekte de Pekino pri la afero. Kiam li revenos hejmen, Damon studos la germanan kaj japanan ĉe Kardifa Universitato. Damon volas danki al D-ino K. Hall kaj la Norwich Jubilee Fund, kiu subvenciis la vojaĝkostojn.

Evidente troviĝas junulo, kiu kaptis bonegan ŝancon por pligrandigi sian scion pri la mondo, kaj ankaŭ estas preskaŭ nekredebla atingo per Esperanto — kiu stimulis lian intereson pri lingvoj kaj ankaŭ donis al li unikan ŝancon por kontakti Ĉinion. Ĉu iu ajn lingvo funkcius tiel kaj gajnus por angle-parolanto postenon en Pekina Universitato?

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 2000.

<<  [951]  >>