Rekte al la artikolo

Bolivio: gaja Festo de Ĉiuj Sanktuloj

<<  [949]  >>

Maryvonne Robineau

En la katolika kalendaro, la Festo de Ĉiuj Sanktuloj, festo de la mortintoj, estas iom malgaja dato, kiel ĉio kio rilatas al la morto. Tute malsamas en Bolivio, kie miksiĝas kristanaj konceptoj kaj tradiciaj ritoj. Tie, la Festo de Ĉiuj Sanktuloj estas unu el la plej gravaj festoj en la jaro.

Jam de pluraj tagoj, la familioj, el kiuj iu mortis ĉi-jare, febre preparas la feston. Ĉio devas esti preta kiam parencoj kaj geamikoj faras viziton, la 1-an de novembro.

Tiun tagon la chicha, maizalkoholo, fluegas kaj, laŭ la kutimo, manĝo estas servata al ĉiuj vizitantoj. De domo al domo ne varias la menuo kaj oni nepre devas manĝi sian porcion de kokidaĵo ĉe ĉiuj vizitataj familioj, nome ĉirkaŭ ĉiun duonhoron. Ni satos ekde la dua teleraĵo!

La manĝo estas servata antaŭ la tumba, speco de altaro. Neniu domaĝis siajn penojn nek sian monon por realigi la plejeble belan tumba. Sur la muro pendas paperfiguretoj kaj ŝtuparetoj el panpasto — laŭdire por pli rapide grimpi al la ĉielo! La altaro subfalas sub lavango da manĝaĵoj: estas pluraj centoj da bananoj, oranĝoj, ananasoj, papajoj, kukoj kaj panoj, ladskatoloj…

Unu glaseto da dolĉa vino ek Argentino, ankoraŭ unu trinkregalo da chicha, kaj ek al la proksima domo. Ni konversaciis, interŝanĝis ŝercojn, manĝis kaj trinkis, sed la momento da pia enmemiĝo antaŭ la tumba estis mallonga. Ankaŭ neniu kondolenco al la familio multokupita por servi siajn gastojn. Ĉar defilos preskaŭ cento el ili ĉi-posttagmeze, ĉar la kutimo volas, ke oni vizitu ĉiujn konatojn kiuj ĉi-jare perdis familianon.

Forirante, ĉiu gasto kaŝe ŝovas en la manon de la gastiganto bankbileton je 5 aŭ 10 bolivianoj (1B = 1,30 FF). Partopreno de la komunumo en la grandegaj elspezoj, kiujn la Festo de Ĉiuj Sanktuloj neprigas por la familio de mortinto.

En la dua domo kien Don Jose kaj Roberta Martinez, niaj genajbaroj el Carcaje, vilaĝeto el la valo de Cochabamba, kondukas nin, la infaoj-preĝantoj jam laboras. Po grupoj el kvin aŭ ses, ili tiel iras de domo al domo por ricevi monon, fruktojn aŭ frandaĵojn, interŝanĝe de siaj preĝoj por la mortinto. La knaboj tiel plenumas gravan laboron, la hacer rezar (preĝigon), kiu devas helpi la mortinton eviti la suferon en purgatorio aŭ infero, kaj kiu malebligos ke malbeno trafu la familion.

Kelkajn horojn poste okazas por ni la sesa vizito. Mafruiĝas. La bovloj de chicha amasiĝas, kaj de longe, plej multaj el la gastoj ebriiĝis. Antaŭ ol trempi siajn lipojn en la kalabason, oni devas verŝi teren iom da chicha por danki la Pachamama, la tero-patrinon, pro ŝiaj bonfaroj. Sekve, la tretita tera grundo estas tute moligita pro tiuj abundaj drinkadoj, kaj oni vadas en koto. Aŭdiĝas ridoj kaj ŝercoj.

Pri tio la mortintoj certe estos kontentaj. Ĉar la Festo de Ĉiuj Sanktuloj estas la tago, kiam la animoj de la mortintoj rehejmiĝas. La abunda nutraĵo kaj la ĝojo favore impresas ilin kaj pruvas al ili la bonan situacion de la familio kiun ili forlasis. Pasiginte tiun agrablan tagon kun siaj familianoj, la animoj povos trankvile reiri al sia reĝlando.

La morgaŭan tagon de la Festo de Ĉiuj Sanktuloj, tago de la mortintoj, la familio Martinez iras al la tombejo kie regas plena aktiveco. Tendoj estas starigitaj kie la familianoj atendas la vizitantojn kaj, ĉe la tombeja enirejo, bonbon- kaj glaciaĵ-vendistoj prosperas.

Ĉiu zorgas pri la tombo de sia mortinto, aranĝante bukedojn kaj funebrajn kronojn kaj poste, provas varbi grupon da infanoj-preĝantoj kiuj sin proponas de tombo al tombo. Oni ankaŭ klopodas por disponi pri la muzikistoj kiuj, por dek bolivianoj, plorĝemigas siajn violonojn kaj trumpetojn honore al la mortinto.

Ĉiuj tomboj estas ornamitaj per floroj, la tombejo ne estas la reĝlando de la mortintoj sed de la vivo. Grupe sidante sur la tomboj, la plenkreskuloj diskutas dum la infanoj ludas inter la teramasoj. Sola malgaja bildo: funebre vestita virino sidanta kun siaj du filinetoj apud nova tombo. Sur ŝiaj vangoj ankoraŭ vidiĝas la spuroj de ŝiaj larmoj.

Iom post iom la tombejo senhomiĝas, kaj ekstere ĉiu familio donas nutraĵon kaj chicha al tiuj kiuj vizitas ĝin. La boteloj de alkoholo cirkulas.

Jam delonge falis la nokto kiam la muzikistoj repakas siajn instrumentojn kaj ĉiuj disiĝas, sin gratulante pri la bela festo, kiun oni ĵus pasigis. La multnombraj glutitaj bovloj da chicha igas Don Jose filozofa. 'Povas okazi, ke morgaŭ mi mortos, sed necesas resti serena… Evidente ni estas malgajaj pro niaj mortintoj. Sekve oni forpelas sian tristecon per la chicha!'

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de julio-aŭgusto 1999.

<<  [949]  >>