Rekte al la artikolo

El la biblioteko — Por kio bibliotekon?

<<  [948]  >>

Geoffrey King

Parto 1

Jen Edvardo Urso, kiu malsupren venas, frapante la ŝtupojn, bam, bam, bam, per la kapo, post Kristoforo Robin. Tio estas laŭ lia scio la sola metodo malsupren veni, sed kelkfoje li sentas, ke devus esti alia metodo, se nur tiu frapado ĉesus momente kaj li povus ĝin elpensi.

Tia estas la vivo, ĉu ne? Se oni povus nur dum momento ĉesi bati la kapon, eble oni trovus metodon por entute ne ĝin bati. Ĉiu, kiu ion faras por Esperanto, verŝajne de tempo al tempo havas la penson, ke devus esti pli bonaj metodoj por fari tiun laboron, sed oni estas konstante okupita, oni devas hastadi simple por teni la laboron ĝisdata, kaj la metodikaj meditadoj estas lukso, kiun oni ne povas permesi al si.

Nu, sidante trankvile en mia vilaĝo — pri kiu certe estos mencio en postaj ELB — mi intencas nun permesi al mi tiun lukson. Sed la unua demando devas esti ne 'kiel fari?' sed 'kion fari kaj pro kio?'

Pli klare dirite, necesas, ke oni difinu siajn celojn, tio estas, niakaze, la celojn de esperanta biblioteko. Tio havas du elementojn: 'Esperanto' kaj 'biblioteko'; sed mi ne povas ĉi tie difini la celojn de Esperanto. Mi ne diras, ke tiuj estas jam klare difinitaj, nek ke iam ni ĉiuj konsentos kiaj estas tiuj celoj, sed la temo estas tro larĝa por tiu ĉi rubriko.

Sed eĉ antaŭ ol konsideri la celojn, ni devas difini, kio estas kaj kio ne estas biblioteko. La difinoj de PIV estas, kia surprizo, tute fuŝaj, do ni diru jene, ke biblioteko estas kolekto de libroj kaj aliaj dokumentoj, en ĉiu ajn fizika formo, akiritaj pro ties intelekta enhavo, aranĝita en propra ejo por ebligi la uzon de la tenataj materialoj por difinitaj celoj.

Tion oni devas distingi disde informservo, arkivo kaj muzeo. Biblioteko celas grandparte 'memservan' uzon; la homoj aliras la lokon, ili ja povas specife peti iun verkon aŭ iun informon, sed, se ili tion preferas, ili povas mem serĉi. En informservo la materialoj ofte estas nek alireblaj nek eĉ videblaj. Oni aliras, petas iun informon, ricevas ĝin, kaj foriras. La materialoj povas konsisti tute el datenoj en komputilo. Informservo eĉ ne bezonas alireblan ejon; ĝi povas tute bone funkcii per telefono, fakso, ktp. Arkivo, kiu povas esti sekcio de biblioteko, okupiĝas ordinare pri dokumentoj, plejparte historiaj; distinge de bibliotekisto, la arkivisto povas mem fari, kiel parton de la profesia laboro, la plimulton de la esploroj, verki esplorraportojn, kaj labori samtempe kiel faka historiisto. Pro la necesaj labormetodoj, estas malfacile 'memserve' uzi arkivon. Arkivisto devas pli ol bibliotekisto okupiĝi pri la fizika konservo de la dokumentoj. Muzeo okupiĝas pri objektoj, ankaŭ se tiuj estas libroj. En muzeo gravas ĉefe la konserva kaj elmontra funkcioj. Libron tenatan en muzeo oni malverŝajne permesas preni en la manon kaj tralegi. Biblioteko, male, okupiĝas pri konservo de libroj nur tiom, kiom sufiĉas por teni alirebla la intelektan enhavon.

Do ni komencu pri la celoj de biblioteko, temo ĝis nun ne multe diskutita en Esperantujo. En la bibliotekaj rondoj ĝeneralaj, la temo estas eĉ tro multe diskutita kaj diskutata, plejparte sen klara konkludo. Mi intencas uzi simplan formulon, kiun oni instruis al mi antaŭ 30 jaroj en la bibliotekista kolegio. Tio estas, ke ĉiu celo, kiun oni atribuas al iu biblioteko, apartenas al unu el tri kategorioj: Informo, KlerigoAmuzo. Sed por ke ĉiu apartenu al unu el tiuj kategorioj, oni devas iom larĝe ilin interpreti.

Unue, do, Informo. Per tio oni volas indiki plejparte praktikajn informojn. Ekzemple, en ordinara urba biblioteko la trajnan horaron, detalojn pri lokaj kluboj kaj societoj, nomojn kaj adresojn de la urbaj magistratanoj, kaj simile. Alispecaj bibliotekoj povas doni analogajn informojn; ekzemple universitata biblioteko povas teni utilajn informojn pri la praktika kaj teoria funkciado de la universitato. Faka biblioteko povas disponigi informojn pri fakaj kunvenoj kaj konferencoj. Kelkaj bibliotekoj, precipe la publikaj, havas parencan funkcion propagandi ne nur sin mem, sed ankaŭ la legadon kaj la librojn ĝenerale, ekzemple kiam lerneja klaso vizitas grupe, aŭdas legatan rakonton, ricevas informojn pri novaj libroj, ktp.

La aferoj ĉefaj por ni estas tamen Klerigo kaj Amuzo; sed tiujn vi devas anhelante atendi dum du monatoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de majo-junio 1999.

<<  [948]  >>