Rekte al la artikolo

Some useful phrases

<<  [947]  >>

Norman Ingle

Kion ajn oni faras, iu diros, ke estus pli bone fari ĝin alie. Hodiaŭ mi estas tiu iu.

Kvankam mi multe ŝatas la ideon de la ŝercdesegnaĵo 'The Language Problem: Some Useful Phrases' [kovrilo de la antaŭa numero], ties enhavo ne kontentigas min. Eble ŝajnas negrava, ke la itala teksto pluralas dum aliaj singularas, aŭ ke la pola tekstas (laŭ mia kredo) 'kompreni' dum la aliaj signifas 'paroli'.

Ĉu oni maltrankviligu, ke la franca kaj aliaj lingvoj preferas minusklajn komencliterojn por lingvonomoj kaj ke 'français' bezonas subhokon? En la koncerna teksto la ĝusta vorto por 'germana' estas 'deutsch' sen fina e, kvankam oni diras, ekzemple, 'die deutsche Sprache'. Leginte 'No parliamo Italiano' italo cerbumus ĉu temas pri 'Noi parliamo Italiano' (Ni parolas itale) aŭ 'Non parliamo Italiano' (Ni ne parolas itale).

Nederlandano, tamen, ne havus dubojn. Li daŭre parolus nederlande ĉar 'Ik spreek geen Engels' signifas 'Mi parolas neniom angle'.

Nu, mi ne moku ies laboron ĉar neniu konas ĉiun lingvon, sed indas atentigi la aŭtoron pri la malperfektojn (verŝajne ne intencajn).

Mi ĉerpis tiun desegnaĵon el skotlanda tagĵurnalo, kie ĝi ja ne estis ŝerca sed akompanis tute seriozan artikolon pri… lingvoinstruado en skotaj lernejoj! Ŝajnas al mi, ke tiu ilustraĵo bele ilustras ankaŭ tre tipan britan sintenon al fremdaj lingvoj: proksimumo sufiĉas. Sed la eraroj nur substrekas la problemojn. Evidente mia titolo: 'Some useful phrases' estis ironia. — Red.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 1999.

<<  [947]  >>