Rekte al la artikolo

Novaj libroj — Usono nigre-blanke

<<  [947]  >>

Paul Gubbins

Usono nigre-blanke. Kompilis Ionel Onet. Eldonejo Bero: Berkeley, 1998. 110p. ISBN 1-882251-26-1.

Se iam vi opiniis, ke Usono plejparte konsistas el familioj origine el la brita insularo, ĉiuj parolantaj la anglan, vi eraras. Sendube utilos al vi Usono nigre-blanke, ĉar en tiu Esperanta manlibro pri Usono vi malkovros, ke ekzemple en Alabamo la plej alta procento de la loĝantaro deklaris sin afrikdevena; en Alasko ĝermandevena; en Arizono denove ĝermandevena; en Arkansaso… nu! Akiru la libron kaj miru!

La manlibro entenas ne nur mapojn sed ankaŭ faktojn kaj statistikojn pri ĉiu usona ŝtato: ĉefurbo, la plej granda urbo, areo, loĝantaro, la plej alta/malalta punkto, neformalaj kromnomoj. Ĉu vi scias, ekzemple, ke Kolorado nomiĝas la Svislando de Usono… Nord-Dakoto la Ŝtato de la vosttremetantaj (t.e. sciuroj; angle: Flickertail State)? Ĉu vi scias, ke la moto de la ŝtato Vaŝingtono estas 'Alki' (Baldaŭ) aŭ tiu de Rod-Insulo — klare, la plej malgranda ŝtato atendas verdan koloniadon — estas 'Hope' ('Espero')? Kaj ĉu vi scias, ke en Nov-Meksikio troviĝas la plej alta procento de homoj ne hejme parolantaj la anglan (35,50%)?

Kaj kiun usonanon ni danku pro la libro? Fakte, neniun… sed rumandevenan Ionel Onet, kunordiganton de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko en El Cerrito, Kalifornio — moto: Eureka (Mi trovis). Jes… mi trovis mirinde ekspluateblajn informojn — en Esperanto — pri Usono, per kiuj dum monatoj mi regalos/distros/enuigos Esperantistojn. Do, kiel oni motas en Konektikuto, Qui transtulit sustinet. Aŭ, Esperante, Kiu transigas subtenas. Ej…?

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 1999.

<<  [947]  >>