Rekte al la artikolo

Vortludo

<<  [947]  >>

Janet Tidman

Ĉu laŭ vi la legantaro de la BE interesiĝus pri vortludo, kiun mi elpensis por la Zamenhofa festo de nia Esperanto-klubo en Felixstowe? Ĝi povus esti sufiĉe amuza distraĵo en Esperanto-rondoj. Oni devas skribi sur paperon la literojn de 'Zamenhof' unu sub alia kaj poste verki frazon, en kiu la vortoj komencu per tiuj literoj sinsekve. Se necese, oni rajtas ankaŭ enmeti malgrandajn vortojn, kiel 'la', prepoziciojn, konjunkciojn, ktp, kaj la frazo devas esti sencohava laŭ gramatika vidpunkto, se ne necese vera! Por klarigi tion, jen kelkaj ekzemploj, kiujn nia grupo verkis:

Zagrebano
alta
mendis
elefanton
novan el
hindio sed
okazis
fiasko

Zamenhof
avide
manĝis
eksterordinaran
nombron da
hungaraj
ovoj kun
fromaĝo

Zebroj
afrikaj
mordas
elefantojn
nokte kaj
havas
odoron
fian

Zambiano
afable
montris al
eksterlandano
nordan
havenon kaj
oceanajn
fiŝojn

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 1999.

<<  [947]  >>